• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-08 18:32:45    
Miljara bazaro sur antikva vojo Chama restariĝis

cri
Antaŭ nelonge, en la gubernio Jianchuan de la Dali-a Bai-nacieca Aŭtonoma Subprovinco, sudokcidenta Ĉinio, okazis inaŭgura ceremonio por la strato Sidengjie, konata kiel "monda pereonta arkitektura heredaĵo" titolita de la Monda Fonduso de Memorindaj Konstruaĵoj.

En la dinastio Tang aperis la suda Silka Vojo kaj la antikva komerca vojo Chama en suda Ĉinio. La strato Sidengjie siatempe estis unu el la trafikaj centroj sur tiu antikva vojo. La komercistaj karavanoj frekventantaj tien formis aparte karakterizan bazaron spegulantan la kulturojn han-an kaj tibetan, kaj la kulturojn de suda, sudorienta kaj okcidenta Azio.

En la jaro 2001, la gubernia registaro startigis la riparadon al tiu antikva restaĵo, kaj en la jaro 2002, iu instituto de Politeknika Universitato de Svislando invitite faris la riparan projekton. Dank' al kunlaboro de la du flankoj dum du jaroj, oni akiris la unua-periodan sukceson en la riparado al la antikva bazaro de Sidengjie. Okazis antaŭ kelkaj tagoj la celebra ceremonio, en kiu ĉinaj kaj alilandaj fakuloj, specialistoj kaj ankaŭ reprezentantoj de pluraj aŭspiciaj organizoj faris diskutadon pri daŭrigo de protektado al tieaj kulturaj heredaĵoj de la homaro.

Aperis rusa urbeto sur Suna Insulo de Harbino

Antaŭ nelonge, en la pitoreska Suna Insulo de la urbo Harbino de la provinco Heilongjiang, nordorienta Ĉinio, oni konstruis urbeton de la rusa stilo kaj nun la urbeto estas malfermita al turistoj.

En la urbeto videblas tipe rusaj pejzaĝoj kaj vivscenoj. En ĝiaj kvin kvartaloj ĉie ekzistas prezentado de rusaj literaturo kaj arto, ekzotikaj frandaĵoj kaj turismaj memoraĵoj.

Laŭ konigo fare de s-ro Zhao Yiqun, respondeculo de Jianglong-korporacio de la provinco Heilongjiang, la kreinto de la urbeto, la urbeta instanco invitis amason da rusaj artistoj, metiartistoj, kulinaraj fakuloj, kantistoj, dancistoj kaj aliaj personoj, kaj formis el ili la prezentadan grupon de tiu turisma urbeto. Ĉiutage en la urbeto turistoj povas spekti la scenon, ke rusaj dommastrinoj melkas bovinojn kaj faras rusajn kukojn, rusaj metiartistoj ĉeloke fabrikas artaĵojn aŭ pentras bildojn por turistoj.

Estas interese, ke turistoj vojaĝantaj al la urbeto devas akcepti simulan kontroladon de la imitita rusa dogano, kaj per tio ili povas sperti travivaĵon de vojaĝio en Rusio sen eliro el Ĉinio.

Malfermiĝis vulkana geologia parko de Weizhou

Antaŭ kelkaj tagoj, malfermiĝis la geologia parko de la insulo Weizhou en la Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono, suda Ĉinio. Pere de simulitaj pejzaĝoj la parko reaperigas la surmaran vulkanan eksplodon ĉe la Bakbo-Golfo. La parko estas nova vizitindejo kun apreza valoro kaj scienco-populariga signifo.

La insulo Weizhou situas 20 marmejlojn fore de la urbo Beihai, areas je 26 kvadrataj kilometroj, kaj estas la plej granda vulkana insulo de nia lando. La parko havas ege riĉajn vidindaĵojn kaj ruinojn de vulkano, marbordo, tertremo kaj uragano. En la parko vidiĝas multe da restaĵoj de la vulkana eksplodo, ekzemple golfo de vulkana faŭko, lafo, vulkana kavo ktp.

En muzeo de la geologia parko sur la insulo Weizhou instaliĝis ankaŭ sistemo de imitado al la vulkana eksplodo. Turistoj povas sperti la anim-skuan vulkanan eksplodon okazintan antaŭ dek mil jaroj, kaj koni sciencajn sciojn pri la vulkano.