• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-08 19:11:17    
Nova fako, nova kulturo (2)

cri
La nuna interreta komerco kaj tiu antaŭ kelkaj jaroj ne estas sur la sama nivelo, ĉu en ideo, ĉu en koncepto, ĉu en praktiko. Prezento de "interreta komercisto" ne nur signifas novan koncepton, sed ankaŭ montris novan fakton kaj malkaŝis novajn ŝanĝiĝon kaj direkton de la interreta komerco, precipe de la ĉina interreta komerco, en pli profunda tavolo. Specialistoj opinias, ke sana disvolviĝo de la fako de interreta komerco bezonas iujn nemankigeblajn kondiĉojn. Administranto de departemento pri interreta komerco de la retejo 263 s-ro Sun Hao diris al la raportisto:

"Altrapida disvolviĝo de la ĉina ekonomio akcelis altiĝon de la konsuma bezono de la homoj, tio estas la plej fundamenta kondiĉo; due, rapida kresko de interretaj uzantoj kaj pluapaŝa perfektiĝo de surretaj kondiĉoj de interretaj vizitantoj estas necesa kondiĉo por decidi disvolviĝon de la interreta komerco; laste, koncernaj politikoj kaj reguloj publikigitaj de la registaro, serva nivelo de transportado, facileco de pago, pluapaŝa ŝanĝo de konsumaj psikologio kaj kutimo de interretaj uzantoj estas gravaj kondiĉoj por decidi ĉiuflankan disvolviĝon de le interreta komerco. "

Cetere, maturiĝanta surreta negoca platformo liveras pli vastan kaj sanan spacon de disvolviĝo al interretaj komercistoj. La retejo Taobao, surreta platformo de individua negocado establita de la kompanio Alibaba kun 450 milionoj da juanoj de renminbi, ĝuste sin dediĉas al la plej granda individua negoca retejo de la mondo. Nuntempe sur la retejo Taobao vendiĝas pli ol 4 milionoj kaj 500 miloj da komercaĵoj kaj la nombro de registritaj komercistoj superis 2 milionojn.

Dank' al karakterizoj pri malalta kosto kaj rapida profito, apero de la fako de "interreta komercisto" liveris novan enlaborigan spacon por disaj individuaj komercistoj aŭ samtempaj vendistoj. Farante konsumon surrete, multaj konsumantoj samtempe ludas rolon de interretaj komercistoj. Laŭ statistiko, nuntempe 40% de studentoj faras komercon surrete, ili ĝuste havas preferon por menciitaj avantaĝoj de la interreta komerco. Studento Yan Jiale estas unu el ili, lia sperto pri surreta konsumo superis du jarojn, li diris al la raportisto:

"Komence la surreta aĉetado ofte postulis vid-al-vidan negocon, tamen nun mi povas fari pagon nur en kelkaj minutoj, mi opinias, ke tiu konsuma maniero estas oportuna kaj rapida kaj per ĝi mi povas aĉeti aĵojn vere ŝtatatajn."

Same kiel tio, ke vapormaŝino vekis industrian revolucion, la informa epoko multe ŝanĝis manierojn de ago, penso, interfluo kaj komerco de la homaro. La vidkampo de la homoj estis pli vasta, la vivmaniero ankaŭ ŝanĝiĝis, la vivo de la homoj rapide ŝanĝiĝis pro tio, tiuj ŝanĝoj vigle aperis antaŭ niaj okuloj. Rigardante antaŭen, interreto pli kaj pli ŝajnos la socio, same kiel la reala socio, en kiu vivas diversaj homoj, ne nur teknikistoj kaj junuloj; aperos diversaj bezonoj, ne nur novaĵoj, retaj poŝtaĵoj, ktp; same kun tio, ankaŭ la postulo pri komercado aperos. La interreto estas pli kaj pli pluraligata kaj socialigata, same kiel en la reala socio, fari negocon surrete fariĝos natura postulo iom post iom. Sekve de disvolviĝo de interreto, karakterizoj kaj agoj de surretaj vizitantoj pli kaj pli proksimiĝos al tiuj en la reala socio, tial pli kaj pli kreskos interretaj komercistoj, la kampoj tuŝataj de ili estas pli kaj pli multaj, fine ili fariĝos profesia kaj sistema faka grupo. Fakte, "interreta komercisto" jam fariĝis nova temo de la interreta mondo, kaj kondukos kaj influos aplikadon kaj disvolviĝon de la interreto de Ĉinio en la estontaj kelkaj jaroj. Spertante plezuron alportitan de la diĝita vivmaniero, ni ankaŭ bonvenigis impulson kaj ŝancon alportitajn de la nova profesio al ni.