• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-16 16:37:18    
Preludo de Printempa Festo(foto)

cri
La ĉina tradicia festo – la Printempa Festo okazas en la 1-a tago de la unua monato de la nova jaro laŭ la luna kalendaro. Fakte en la 23-a de la 12-a monato de la lasta jaro okazas preludo de tiu solena festo. Laŭ malnova moro, en tiu tago oni faras kultadon al la kamena dio. Nun ni iom rakontu pri tiu interesa moro.

La moro pri kultado al la kamena dio estas sufiĉe populara en nia lando. En la pasinteco preskaŭ ĉiu familio aranĝis niĉon por la kamena dio en sia kuirejo. Legendo diras, ke la kamena dio estis ekspedita de la ĉiela imperiestro Yuhuang al la homa mondo, kaj lia tasko estas inspektado al la familia kuireja fajro, pro tio li estas adorata kiel la familia patrono. Ĝenerale la niĉo kun portreto de la kamena dio sidas en la norda aŭ orienta flankoj de la familia kuirejo. Sur tia portreto en iuj familioj videblas du figuroj dia kaj diina. Sur la portreto ofte presiĝis la jara kalendaro kaj ankaŭ surskribo signifanta: Familia Mastro. Tio konfirmis la statuson de la kamena dio en la familio. Ambaŭflanke de la portreto vidiĝas la versparo kun signifo: "Parolu bonajn farojn en la ĉielo, patronu familian feliĉon sur la tero." Per tio oni esprimas sian esperon al la kamena dio.

De la lastjara antaŭvespero de la Printempa Festo, la kamena dio restas hejme por protekti kaj inspekti la familion. Sed en la 23-a tago de la 12-a monato, nome unu semajnon antaŭ la Printempa Festo, li devas leviĝi en la ĉielon por fari raporton al la ĉiela imperiestro pri faroj bonaj kaj malbonaj de la familio. Laŭ lia raporto, la ĉiela imperiestro enmanigos al li la familian futuron favoran kaj malfavoran en la nova jaro. Tial, por la tuta familio, la raporto al la ĉiela imperiestro fare de la kamena dio estas gravega, sekve nepre necesas la fervora kultado al li.

La kultado ĝenerale okazas en la vespera komenco. Tiam en la familia kuirejo oni aranĝis tablon, sur kiun metiĝis incensujo kaj dolĉaĵon farita per maltozo kaj faruno, poste ĉiuj familianoj prezentas la incenson al la kamena dio kun la peto: "Bonvole diru favorajn vortojn sed ne malfavorajn." En iuj lokoj, oni eĉ ŝmiris la buŝon de la kamen-dia portreto per maltozo esperante, ke lia raporto al la ĉiela imperiestro estu miele feliĉiga por la familio. Post la kultado, oni demetis la portreton kaj forbruligis ĝin, kaj tio signifas, ke la kamena dio en-ĉieliĝis kune kun fajro kaj fumo.

La kultado al la kamena dio en la 23-a tago de la 12-a monato intime rilatas al la nova jaro. Ĉar unu semajnon poste, en la antaŭvespero de Printempa Festo, nome, de la novjara tago, la kamena dio, kunportante la familian futuron feliĉan kaj malfeliĉan, revenis al la homa mondo kune kun aliaj dioj. Tiam okazas bonveniga ceremonio en la familio. Oni metis en la niĉon la novan portreton de la kamena dio kaj prezentas la incenson al la dio.

Rilate al origino de la kamena dio, estas pluraj sugestoj inter popolanoj. Unu el tiuj opinias, ke li estis iniciatinto de fajro en la ĉina mito, kaj nomata "Suiren Shi". Pro lia iniciato, la homaro adiaŭis la epokon preni la nekuiritan manĝaĵon.

Laŭ noto de historia libro, tiel frue kiel en la dinastio Zhou antaŭ 3 mil jaroj jam aperis rito de kultado al la kamena dio, kaj tio ligiĝis kun serio da preparoj por la Printempa Festo. Cirkulas ankaŭ la popola diro: "La 23-an de la 12-a monato faru maltozan dolĉaĵon; la 24-an purigu domon; la 25-an preparu tohuon; la 26-an aĉetu viandon; la 27-an kuiru kokaĵon; la 28-an gistu paston; la 29-an pretigu vinon; kaj la 30-an preparu Jiaozi-on." La popoldiro priskribas la bildon pri intensa preparado por la Printempa Festo.