• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-16 17:40:27    
Historio de ŝuoj de Ĉinio

cri

En la kolorriĉa kulturo de la ĉinaj vestoj, la kulturo de ŝuoj havas sian propran sistemon. Estas interesa temo pri la deveno de ĉinaj ŝuoj el la kultura vidpunkto.

DE PIEDVOLVAĴO AL LEDA BOTO

Antikvuloj klasifikis vestojn en tri kategoriojn, nome la supran, malsupran kaj piedan. Pieda vesto inkluzivas ŝuojn kaj ŝtrumpojn. La antikvaj ideogramoj signifantaj ŝuojn kaj ŝtrumpojn en la ĉina lingvo havas konsistigan parton determinantan "ledon". Tio pruvas, ke en la antikveco ŝuoj kaj ŝtrumpoj havas rilatojn kun ledo. Fakte la plej primitiva ŝuo estis nenio alia ol fela ŝtrumpo, sed kompreneble ne aspektis kiel la nuna ŝtrumpo, kiu strikte konformas al la vera piedo. Precize dirite, tiam la tiel nomata pieda vesto estis nur felo volvanta la piedon. Primitivuloj detranĉis de la tuta felo pecon kaj volvis per ĝi la piedon kaj ligis ĝin per leda fadeno. Ĝi similis al farĉita kaj krispigita farunaĵo. Ĝi estis facile farebla, kaj arkeologoj supozis, ke fela piedvolvaĵo aperis en paleolitiko.

Poste oni elfaris ostan kudrilon kaj sciis sekigi tendenojn kaj bati ilin en maldikajn fadenojn, ŝmiri felon per sebo aŭ vegetala oleo kaj tani ĝin ĝis moliĝo... Ĉio tio kreis kondiĉojn por kudri ledŝuojn.

La plej antikvaj ledŝuoj estis trovitaj en la antikva regno Loulan en la nordokcidento de Ĉinio, sur la piedoj de seka virina kadavro kuŝanta pli ol 4 000 jarojn en sablejo. Ili estis faritaj el ŝafledo, kaj la ŝudorso kaj plandumo estis fortike kunkudritaj per leda fadeno. La maldensaj steberoj estis klare videblaj. La teknologio estis tute malalta, tamen pruvis, ke tiam la ŝuo jam havis du partojn, nome la dorson kaj plandumon, kaj tio havis epokfaran signifon en la historio de ŝufarado de Ĉinio.

Nomadoj en la antikva Ĉinio portis sur si botojn, sed la materialoj estis malsamaj: tibetanoj faris botojn el gruntbova ledo, oroĉenoj -- el kapreola ledo, heĝeoj -- el fiŝa haŭto, kaj hunoj -- el ŝaflana felto. Por gardi kontraŭ frosto, hunoj kovris la piedojn unue per tolo, poste per felta ŝtrumpo kaj fine per leda boto.

Estis regnestro Wuling de Zhao en la Periodo de Militantaj Regnoj, kiu enkondukis ledajn botojn en centran Ĉinion. En la jaro 325 a.K., por potencigi sian regnon, li decidis altigi la militarton, t.e. anstataŭigi militĉarajn batalojn per kavaleriaj bataloj aplikataj de hunoj, anstataŭigi longajn malstriktajn robojn kaj kanabajn ŝuojn kun ligna plandumo per mallongaj jakoj kaj rajdistaj botoj. Dank' al tio Zhao fariĝis pli forta regno.

Multe disvolviĝis la tekniko de ŝufarado. Antaŭ 500-600 jaroj aperis ŝuoj kun najloj sur la plandumo. Ili estis uzataj de korteganoj kiel pluvŝuoj, sed ĉe la enirejo de la kortego oni devis demeti ilin, ĉar oni portis ilin ekster aliaj ŝuoj.

ŜNURŜUO KAJ LIGNA SANDALO

Dum loĝantoj de okcidenta Ĉinio estis farantaj ledajn botojn per osta kudrilo kaj leda fadeno, tiuj de orienta Ĉinio estis farantaj ŝnurŝuojn per bambua kudrilo kaj kanaba fadeno. Arkeologia esploro montras, ke antaŭ 7 000 jaroj ĉinoj jam kapablis plekti ĉiutagajn uzaĵojn el vegetala fibro, kaj iuj opiniis, ke bambua kudrilo kaj kanaba fadeno aperis pli frue ol osta kudrilo kaj leda fadeno. Malgraŭ tio, la evoluo de "piedvolvaĵo" al "pajla sandalo" estis impeto en la historio de ŝufarado.

Kiel kreiĝis ŝnurŝuoj? Estis popoldiro pri tio: Iu malriĉa maljunulo vivtenis sin per vendo de kolektitaj branĉetaĵoj, kaj liaj nudaj piedoj ofte estis vunditaj de dornoj kaj pikaj ŝtonoj. Li do volvis siajn piedojn per herboj, sed herboj estis disiĝemaj kaj rompiĝemaj. Li tordis herbojn en ŝnurojn kaj volvis per ili la piedojn. Sed ŝnuroj ne estis oportunaj, kaj la maljunulo plektis ŝuojn el ŝnuroj.

Multaj herbospecoj estis taŭgaj por fari ŝnurŝuojn, do escepte de nomadoj, preskaŭ tra la tuta Ĉinio oni faris ŝnurŝuojn. La diferenco estis, ke nordanoj faris ŝnurŝuojn dikajn por rezisti kontraŭ frosto, dum sudanoj faris malpezajn pajlajn sandalojn. Ĉu imperiestroj, ĉu vojaĝantaj literatoroj, ĉu ordinaraj kamparanoj, ĉiuj ŝatis ŝnurŝuojn. Kamparanoj en la apudmaraj lokoj de Ŝandong-provinco nun ankoraŭ faras ŝuojn el pajlo kaj ŝeloj de maizospadiko, sed nur por eksportado.

En Ŝandong-provinco oni faras ankaŭ fortikajn, frost-rezistajn pajlajn ŝuojn kun ligna plandumo. La ligna ŝuo originis antaŭ pli ol 2 300 jaroj. Iu speco de lignaj ŝuoj havis sub si najlojn. Poeto Xie Lingyun (385-433) ŝatis montogrimpi kaj elpensis lignan ŝuon kun demetebla najlaro sur la plandumo. Por suprengrimpi, li demetis la antaŭan najlaron kaj por malsuprengrimpi, la malantaŭan. Tiamaniere li povis eviti glitfalon kaj teni la ekvilibron de la korpo.

En Xia-dinastio (22-17a jc. a.K.), antaŭ apero de ligna ŝuo oni katenis sklavojn per "ligna boto". Tio estis trabeto en longo de unu metro kaj diametro de 30 centimetroj, kun du truoj por enŝovo de la du piedoj de sklavo. La tiel nomata "ligna boto" estis tortura piedkateno.