• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-16 17:56:41    
Moroj pri antaŭvespero de Printempa Festo(foto)

cri

Laŭ la ĉina luna kalendaro, la 9-a de februaro estas la novjara tago de 2005 kaj samtempe la tradicia festo de ĉinoj—Printempa Festo. Hodiaŭ, la 8-a de januaro ja estas la jarfina tago kaj ankaŭ antaŭvespero de la Printempa Festo. En ĉifoja programero ni konigu al vi pri kelkaj interesaj moroj de la jarfina vespero, nome la antaŭvespero de la Printempa Festo.

La lasta vespero de la 12-a monato laŭ la ĉina luna kalendaro ĉinlingve nomiĝas Chu-xi. La ideogramo Chu signifas forigi, forpeli aŭ forlasi; kaj la ideogramo Xi signifas vesperon. La vorto Chu-xi do signifas forigi la lastan vesperon de la kuranta jaro por renkonti la baldaŭ alvenontan novan jaron.

En Ĉinio ekzistas multaj moroj kaj kutimoj rilate al Chu-xi, la antaŭvespero de la nova jaro laŭ la luna kalendaro. Ekzemple, antaŭ kelkaj tagoj de tiu vespero, oni faris purigadon endome kaj eksterdome por forlasi malnovajn aĵojn kaj alvenigi la novajn. Tiu moro originis de antikva mito. Laŭ la mito, unu el la filoj de la pra-reĝo Zhuan Xu bedaŭrinde estis sentaŭgulo, kiu, pro mallaboremo, ĉiam sin vestis ĉifone kaj vivtenis per kaĉo. En antaŭvespero de la novjara tago de iu jaro, li mortis pro malsato kaj frostiĝo ĉe dom-angulo. Timante lasi malriĉecon en sia hejmo, oni komencis fari grandskalan purigadon, forĵeti ĉifonitajn vestaĵojn kaj la manĝrestaĵojn el la hejmo antaŭ atingo de la nova jaro. Intervjuate, s-ro Zhu longe loĝanta en la okcidenta kvartalo de Pekino, diris:

"Tiu kutimo tre popularas en nia lando. Antaŭ la Printempa Festo oni ĝenerale faras ĉiuflankan purigadon en sia domo kaj ekster la domo. Samtempe oni tondis al si la hararon, preparis novajn vestojn por infanoj ktp. Unuvorte, oni volas renkonti la novan jaron per la nova kaj pli bela aspekto."

Post la purigado oni gluis la bonaŭguran versparon sur la pordon de sia hejmo kaj pendigis ruĝajn lanternojn por bonvenigi la Printempan Feston.

En la antaŭvespero Chu-xi, oni kutimas preni trinkaĵon nomatan "Tusu" faritan el alkoholaĵo kaj akvo. Legendo diras, ke en la antikveco estis eksterordinara persono, kiu loĝis en kabano nomata Tusu. Ĉiutage li kolektis drogherbojn en la arbaro sur montoj por prepari la dekoktaĵon, kaj en la antaŭvespero Chu-xi, li dissendis la dekoktaĵon al siaj samvilaĝanoj dirante al ili, ke en la novjara tago ili trinku la dekoktaĵon por eviti malsanojn. Li ankaŭ senrezerve konigis la recepton de la dekoktaĵo al ili. Liaj samvilaĝanoj nomis tian dekoktaĵon "Tusu". Laŭ noto de antikva farmacia libro, "Tusu" konsistas el 7 specoj de la ĉinmedicinaj drogherboj kaj kapablas preventi kaj kuraci malsanojn.

En la antaŭvespero Chu-xi, alia tradicia kutimo de ĉinoj estas, ke ĉiuj membroj de la familio kolektiĝas kaj ĉeestas al la komuna vespera manĝado en la hejmo. Intervjuate, maljuna sinjorino Chai diris:

"Laŭ nia tradicia moro, en Chu-xi ĉiuj anoj de la familio devas reveni hejmen kaj ĝui la familian festenon kun ege abundaj pladoj."

La manĝaĵoj de la familia festeno en la antaŭvespero de la Printempa Festo diferencas laŭ landpartoj norda kaj suda. Intervjuate, s-ro Yu veninta el la provinco Jiangsu de suda landparto diris:

"Okaze de la familia festeno en la antaŭvespero de la Printempa Festo, ni kutime kuiras dekojn da divers-gustaj pladoj, kiuj kovras kelkajn tablojn, kaj sidante ĉirkaŭ tiuj tabloj, ĉiuj familianoj sate ĝuas la frandaĵojn ĝis satego. Samtempe ni ĝoje konversacias, kantas kaj ŝercas unu al alia. La atmosfero estas ege agrabla kaj neforgesebla."

S-ro Yu diris ankaŭ, ke ĝenerale inter la abundaj pladoj certe videblas tohuo kaj fiŝo, ĉar en la ĉina lingvo, la prononco de nomoj de tiuj du pladoj kongruas kun tiu de bonhavo. Oni ja deziras pli grandan bonhavon kaj feliĉon en la novjara vivo.

En la norda landparto, la ĉeftemo de la familia festeno en la antaŭvespero Chu-xi estas Jiaozi-o, tradicia farĉita farunaĵo tre populara en Ĉinio. Interese estas, ke la plejparto de familianoj emas aliĝi al preparado de Jiaozi-o.

En iuj lokoj de nia lando estas tia kutimo, ke en la antaŭvespero Chu-xi, kunportante donacaĵojn, oni vizitas la hejmon de siaj parencoj kaj amikoj por kune renkonti la novan jaron. Kaj en la hejmo ĝenerale okazas tia ceremonio, ke junaj membroj de la familio sinklinante riverencas al la maljunaj, kaj la lastaj reciprokas per bondeziraj vortoj. En tiu vespero la infanoj estas la plej feliĉaj, ĉar krom frandi diversajn bongustaĵojn kaj petoladi kun novaj ludiloj donacitaj de gepatroj aŭ parencoj, ili povas akcepti la novjaran mondonacon el pliaĝaj familianoj kaj parencoj.

Por gejunuloj, la enhavo de la antaŭvespero Chu-xi estas multe pli riĉa kaj interesa. Intervjuate, fraŭlino Zhang diris:

"Post la jarfina vespermanĝo kune kun la gepatroj kaj aliaj familianoj, mi kune kun geamikoj pasigos la nokton en amuzejo, kie ni kantos, dancos kaj spektos filmojn ktp."

La antaŭvespero de la Printempa Festo ankaŭ estas sendorma nokto de ĉinoj por adiaŭi la fruktodonan malnovan jaron kaj bonvenigi la espero-plenan novan jaron.