• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-17 09:20:41    
Guan Weizhong: Amikiĝo

CRI
Mi sentas, ke en la nuna epoko amikiĝo aparte gravas. Kaj, efektive, oni klopodas por havi pli kaj pli da amikoj. La moderna socio ja karakterizas sin per vasta kontaktado inter homoj.
Sed kio estas amikeco? Ŝajne neniu faris ĉi-flankan studadon. Laǔ mia opinio, por kompreni, kio estas amikeco, necesas antaǔ ĉio distingi, kio ne estas amikeco. Ni povas fari provon. Ekzemple, havante malaltan statuson, bonvole turnu viajn okulojn ĉirkaǔen kaj konstatu, kiom da amikoj vi havas; ĉu estas iu, kiu povas esti via vera amiko. Laǔ mia sperto, ŝimulo ne havas amikon, aǔ havas tre malmultajn amikojn. Ŝuisto aǔ pordisto havas multe da konatoj, tamen tre poke da amikoj. La kaǔzo montriĝas tre simpla kaj klara – ŝuisto aǔ pordisto ne posedas valoron esti utiligata. Por kio oni amikiĝu al vi? Cetere, en la nuna epoko ĉiu estas tre okupita. Kial oni malŝparu energion kaj tempon ĉe vi? Oni do preferas serĉi iujn utiligeblajn kiel amikojn.
La vivo en la mondo estas iusence tia, ke vi, paŝante sur strato, povas renkontiĝi kun diversaj homoj el kiuj iu preterpasas – preterpasu do – vi neniom atentas; iu ekbabilas kun vi, starante sur la rando de tiu strato, tiam ŝajnas al vi, ke vi fine trafas veran amikon post longa serĉado en vastega maro da homoj. Sed eble ĝuste en tiu ĉi momento tiu, de vi jam rigardata kiel amiko, havas neeldireblan celon.
Jen iu, de la komenco, kun vi sur la sama vojo. Dume li ĉiam tenas certan distancon, ne proksimiĝante nek lontaniĝante. Sur la sama vojo, kvazaǔ eterne. Ĉu pluvas, ĉu vento blovas, ĉu en aǔtuno kiam prujno fortas, je la sama distanco, ĵetas de tempo al tempo, zorgeman rigardon, li al vi kaj vi al li; li estas li, kiam vi trenas vin sur malalta loko; li restas li, kiam vi paŝas alte. Nenia utilismo regas inter vi kaj li. Okaze de via vegetado, li helpas vin per lirlanta rojo, printempa zefiro kaj delikata pluvo, dezirante nek pagon nek dankon. Li faras nur, ke en frosto vi ĉiam sentu varmon, trankvilon kaj klaron. Jen tia estas amiko. Kiom da tiaj amikoj vi havas? Ekstreme domaĝu!
Por ne perdi veran amikon, oni devas ne gluiĝi nek kirle intensigi la intimecon, sed lasi taǔgan spacon inter si kaj la amiko. Ĉi tio signifas, ke vi devas esti grandanima kaj toleri malsaman vivmanieron. Neniam mezuru lin per via metro, sed lasu lin libera. Estu indulgema, se li mistretas vin; komprenu lian malfacilon en la koro, kiam li iel krudas. Kiel vi, li estas nek dio nek ekzakta aparato. Ĉiu havas mankon. Estu dankema, se li honeste montras vian malfortaĵon aǔ eraron, kvankam la rekta montro povas vundi vian dignon kaj perdigi al vi la vizaĝon. Jen tia la amikiĝo.