• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-17 09:30:46    
Pentristo Wei Ligang (foto)

cri
Kompare kun multaj senfamaj artistoj migraj en Pekino, 41-jara Wei Ligang multe ĝojas pro sia pozicio en la ĉina pentrista rondo. Antaŭ nelonge li aĉetis du apartamentojn kaj prenis unu kiel loĝejon kaj la alian kiel atelieron. Li sentis, ke li ne restas kiel senfama kaj malriĉa pentristo.

Wei Ligang, naskiĝinta en 1964 en la urbo Datong, Shanxi-provinco, diplomiĝis de la matematika fakultato de la Universitato Nankai en Tianjin en 1988. Dum la studentaj jaroj li multe ŝatis ĉinajn tradiciajn kaligrafion kaj sigelilan gravuradon. Li elspezis multajn tempojn en imitado de antikvaj kaligrafaĵoj, tiel ke li fondis profundan fundamenton por si. En la meza periodo de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento Wei Ligang turnis sin al verkado kaj studado de la moderna kaligrafio, li kombinis la ĉinan tradician kaligrafion kaj pentradon. Diplomiĝinto de la matematika fakultato turnis sin al kaligrafio, sigelila gravurado kaj pentrado, tion kaŭzis influo de la familio. Wei Ligang diris: "Mia patro estis metiisto, li lertis en riparado de horloĝo kaj magiaĵa ludo. Influite de li ankaŭ mi lertas en manlaboro. Metematiko helpas min en mia posta disvolvo."

Komence de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento Wei Ligang ne kontentiĝis pri sia profesio de kaligrafia instruisto sed veturis al Pekino por serĉi ŝancon. De tiam kiel perfidulo de normoj de la ĉina tradicia kaligrafio li kune kun aliaj junaj kaligrafoj okazigis revolucion disvastiĝantan en la kaligrafa interno.

Inter liaj verkoj oni trovis lian inklinon al ĉinaj ideogramoj. Wei Ligang konsciis la valoron de la ĉinaj ideogramoj kiel vidaj signoj, alpreninte strukturisman metodon li prenis ĉinajn ideogramojn kiel elementojn de la pentrado, de tio naskiĝis "magia peco de Wei" apartenanta al li. Wei Ligang klarigis: "Magia peco de Wei estas tia, ke Wei aludas min, peco la ĉinan ideogramon kun pececa strukturo, kaj magio tie signifas, ke en tiu magia peco ekzistas nenia konkreta ideogramo apartenanta al iu dinastio, sed ĝi aludas, ke oni disponas ĉian inspiron dum la verkado por konsistigi la pecon."

Wei Ligang diris, ke en la tradicia kaligrafio la ideogramoj formas pretan amasiĝon, tamen en liaj verkoj la enhavo de la ideogramoj estas karaterizaj vivaj pecetoj, la ĉinaj ideogramoj ne estas nur ilo por esprimi senton, sed ili estas vidaj elementoj apartaj, kiuj kiel signoj sufiĉe vekas asociadon de la spektantoj. Tiamaniere ili multe vastigis latentan forton de la arto rilata al kaligrafio kaj la ĉinaj ideogramoj.

Esplora laboro de Wei Ligang ricevis laŭdon de la artistaj rondoj, lia moderna kaligrafarto troviĝanta inter la ĉinaj tradiciaj kaligrafio kaj pentrado estas aprobita kiel grava vojo por krei "ĉinan abstrakton". La komentariista rondo opiniis, ke liaj verkoj manifestas aranĝadon de la ideogramoj kaj racia kombino de la linioj. En liaj verkoj flagras mistera arto de la oriento kaj aparta karaktero de la ĉinaj rizpaperoj kaj penikoj, li kreis apartan skolon en la ĉinaj artistaj rondoj. Ĝuste pro tio liaj verkoj estas konservataj de pluraj konservaj organizoj, inkluzive de la Nacia Arta Muzeo de Ĉinio kaj la Brita Muzeo.

En la ĵus pasinta jaro 2004 Wei Ligang estis multe okupita kaj ankaŭ riĉe rikoltinta. Li servis kiel arta docento sinsekve en la Universitato Qinghua kaj Pekina Normala Universitato, poste li okazigis sian ekspozicion en Hongkongo, Shenzhen, Chengdu kaj aliaj lokoj. Liaj pentraĵoj bone vendiĝas, de tio li trovis sian pompan perspektivon. Wei Ligang diris: "Mi okupiĝis pri kaligrafia esplorado dum multaj jaroj, tian sperton ordinaraj pentristoj ne havas. Mia deziro estas krei ĉinan propran abstraktan arton, tiu temo estas grandioza kaj ankaŭ stimula."

Wei Ligang diris, ke lia strebado sur la arto jam vekis atenton de la internaciaj artistaj rondoj. En la antaŭa duono de la kuranta jaro li invitite faros prelegon en Usono, la enhavo ĝuste temas pri la ĉina abstrakta arto. Li opiniis, ke lia strebado en la arto ne estas establo de la stilo, sed la nova interpreto al la kaligrafia koncepto, precipe ĝi establis novajn rilatojn inter kaligrafio kaj memo, kaligrafio kaj vida kulturo, kiuj profunde radikas en la ĉina tradicia kulturo.