• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-17 19:46:38    
Gvardio sur la Silka Vojo (1)

cri
Parolante pri Xi'an, la komenco de la Silka Vojo, ni ne povas forgesi la Unuan Imperiestron de Qin-dinastio kaj la terakotajn militistojn kaj ĉevalojn de lia maŭzoleo. Ĉi tie ni nomas ilin gvardio sur la vojo ja kun iom da arbitreco, ĉar ili aperis multe pli frue ol la malfermiĝo de la Silka Vojo, kaj mia titolo estas nur alegoria.
Fakte, en la longa tempo post sia malfermiĝo la Silka Vojo plurfoje detruiĝis pro naciaj militoj kaj aliaj kaŭzoj. Por refunkciiĝi la vojon kaj defendi la sekurecon de la ĉinaj kaj alilandaj komercistoj kontribuis multaj militistoj en la historio. Ili estis gvardianoj de la vojo en la vera senco de la vorto. La plej fama el ili estis Ban Chao (32-102) de la Orienta Han-dinastio kaj la de li gvidata taĉmento.
Kiajn rilatojn la terakotaj militistoj kaj ĉevaloj de la maŭzoleo havis kun la Silka Vojo efektive. Ĝuste por tio, ke ili aperis pli frue ol la malfermiĝo de la Silka Vojo, ili do povis rigardi la ŝanĝiĝojn de la vojo kaj gardi ĝin en la alia mondo. Tiusence oni povas nomi ilin gvardio de la Silka Vojo.
LA MONDSKUA ARKEOLOGIA ELTROVO
En la ĉina historio Ying Zheng, t.e. la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, estis ambicia suvereno. Li surtroniĝis en la aĝo de 13 jaroj. En 10 jaroj li konkeris la aliajn 6 regnojn, unuigis Ĉinion kaj fondis la unuan centralizisman feudan dinastion Qin (221-206 a.K.) en la ĉina historio.
Nelonge post sia surtroniĝo, Ying Zheng komencis konstruigi por si mem mauzoleon ĉe la piedo de Lishan-monto, oriente de la nuna Xi'an. 720000 homoj partoprenis la konstruadon, kiu daŭris 37 jarojn. Historiaj libroj notas, ke sur la maŭzoleo estis haloj, dormohaloj, turoj, pordegoj kaj muroj internaj kaj eksteraj. Ili estis ekstreme luksaj. Subtere estis ne nur palacoj kaj sidlokoj de la korteganoj, sed ankaŭ multaj trezoroj. Tie estis riveroj kaj lagoj el hidrargo. La maŭzoleo estis ekipita per multaj kashitaj sagpafiloj kontraŭ ŝtelistoj.
Kauze de militaj tumultoj, natura erozio kaj homa detruado, jam antaŭ longe malaperis la surteraj konstruaĵoj de la maŭzoleo. Kaj la tombo, origine kun alto de 115 m kaj perimetro de 2000 m, nun altas 76 m kaj ĝia perimetro estas 1250 m. Oni diris, ke antaŭe, kiam kamparanoj tie fosis puton aŭ konstruis tombon, ili ofte vidis "monstron", kiu kaŭzis aŭ subitan disfalon de la tombo aŭ subitan elĉerpiĝon de la putakvo. Foje la "monstro" eĉ staris sur la putmuro, kun larĝe malfermitaj okuloj kvazaŭ rigardantaj la ŝvitantajn laborantojn. Marte de 1973, kiam Yang Zhifa, kamparano de Xiyang-(Shjijang)- vilaĝo, Lintong-gubernio, kaj aliaj 5 personoj fosis puton je 1500 m for de la maŭzoleo, ankaŭ ili vidis la "monstron". Surbaze de tio, ĉinaj arkeologoj malkovris grandan nombron da terakotaj militistoj kaj ĉevaloj subtere de la maŭzoleo. La malkovro elektris la mondon. Vizitinte ilin, s-ro Chirac, ĉefministro de Francio, diris, ke tio estas la 8-a miraklo de la mondo.