• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-17 19:54:20    
Gvardio sur la Silka Vojo (2)

cri
GRANDIOZA SUBTERA LEGIO
La terakotaj militistoj kaj ĉevaloj de la maŭzoleo troviĝas en 3 kavoj. La kavo n-ro 1 estas jam prifosita kaj oni nun prifosas la kavon n-ro 2. Mi venis en la eksponejon kaj suriris la observejon de la kavo n-ro 1. Estis mirinde, ke la vizitantoj, gajaj, en la vestiblo, subite fariĝis seriozaj sur ĝi. En la loko je 5 m profunda sub la tersurfaco imponas la majesta formacio: La avano konsistas el 3 horizontalaj linioj, po 68 militistoj por ĉiu linio, kun pafarko en la mano kaj sagujo sur la dorso. Tuj post ili estas infanterianoj, 6 militaj ĉaroj kaj 38 kolonoj.
Tio estas grandskala kaj bone aranĝita formacio el avano, ariero, ĉefa taĉmento, aloj, infanterio kaj ĉaroj. La militistoj ĉiuj marŝas kun la vizaĝo al la oriento. La militistoj kaj ĉevaloj estis faritaj laŭ la formo kaj grandeco de veraj homo kaj ĉevalo. Ili portas kun si verajn armilojn. Chio ĉi faras la halon kun 16000 kvadrataj metroj impona kaj prezentas la militan potencon de Qin-dinastio.
Mi atente observis la formacion per binoklo kaj vidis, ke ĉiuj militistoj estas fortikaj, versimilaj, viglaj kaj faritaj strikte laŭ proporcio de la homkorpa strukturo. Ili havas diversajn mienojn, Iuj fikse rigardas antaŭen, aliaj meditas kun la kapo klinita. Ĉu en militista robo, ĉu en kiraso, ili estas similaj al veraj homoj. Videblas eĉ iliaj lipharoj, laĉoj kaj steboj.
S-ro Yuan Zhongyi, direktoro de la Muzeo de la Terakotaj Militistoj kaj Ĉevaloj de Qin-dinastio kaj gvidanto de la arkeologia trupo, diris al mi, ke post esploro oni konstatis, ke la terakota legio nombras entute pli ol 7000 militistojn kaj ĉevalojn kun ch. 100 ĉaroj, sed ĝis nun oni elterigis nur ch. 1400. Oni elterigis ankaŭ grandnombrajn armilojn, inkl. de 2 spadoj, kiuj ankoraŭ brilas kaj tre akras post pli ol 2000 jaroj subtere.
DELIKATAJ KUPRAJ ĈAROJ KAJ ĈEVALOJ
Auguste de 1978, sperta arkelogo Cheng Xuehua, gvidante taĉmenton, faris prifosadon ambaŭflanke de la tombo. Taĉmentano Yang Xude prifosis la teron per tradicia borilo Luoyang- ŝpato. Li enigis la ŝpaton je 7 m sub la teron kaj tiam li ne povis eligi ĝin. Li do ligis ŝnuron al sia talio kaj forte eltiris la ŝpaton. Li vidis metalan brilajhon en grandeco de dikfingro eligitan kune kun tero sur la ŝpato. S-ro Cheng Xuehua pririgardis ĝin kaj konstatis, ke tio estas oraĵo simila al ornamaĵo sur ĉevala kapo.
Post tio ili faris daŭran prifosadon kaj fine konstatis, ke la loko estas inter la maŭzoleo kaj interna urbomuro. Tie estas kaŝitaj 6 kupraj ĉaroj kaj ĉevaloj ornamitaj per oro kaj arĝento. Oni opiniis, ke tie estas stalo de la subtera imperiestra palaco. Nun oni jam elterigis 2 el la 6 ĉaroj.
En la suda eksponejo mi vidis la kuprajn ĉarojn kaj ĉevalojn, duone grandajn kiel la veraj. Unu el ili estas restituita kaj la alia reproduktita. Jen antaŭ ni aperis 4 fortikaj blankaj ĉevaloj kun orbrilaj jungaĵoj. Sur la interna kaj ekstera flankoj de la ĉaroj estas kolore desegnitaj drakoj kaj feniksoj dancantaj en nuboj. La ovalaj tegmentoj de la ĉaroj estas konveksaj kaj aludas la firmamenton. Sur la unua ĉaro staras veturigisto kun longa spado che la talio kaj sur la dua genue sidas veturigisto rigardanta antaŭen kun rimeno en la mano. La ĉaroj kaj ĉevaloj sur la blanka fono estas farbitaj verde, blue, purpure, nigre kaj ruĝe kaj ornamitaj per oraĵoj kaj arĝentaĵoj.Rigardante la kuprajn ĉarojn kaj ĉevaloj, mi nature rememoris aliajn koncernatajn vizitindaĵojn. Mi informiĝis, ke en la antikva urbo Xianyang (Ŝjanjang), proksime de Xi'an, oni elterigis kunentombigitajn argilajn rajdistojn kaj ĉevalojn, faritajn antaŭ la unuigo de Ĉinio far Qin-regno kaj pli antikvajn ol la terakota legio. Ĉinaj arkeologoj konstatis, ke ili estas la plej antikvaj argilaj rajdistoj kaj ĉevaloj trovitaj ĝis nun en Ĉinio. Kvankam ne delikataj nek imponaj, kiel la terakota legio, tamen ili estas tre valoraj por esplori la terakotan legion. Historiaj libroj notas, ke Qin-regno donis grandan atenton al bredado de ĉevaloj. En la lasta periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) la regno havis pli ol milionon da militistoj, mil militajn ĉarojn kaj dekmil ĉevalojn. La malkovro de la argilaj rajdistoj kaj ĉevaloj ja atestis tion. Iuj fakuloj opiniis, ke lau la formo iuj el la elterigitaj rajdistoj similas al fremduloj. Tio signifas, ke inter la rajdistaj trupoj de Qin-regno jam troviĝis membroj de alia nacio. Se tio estas vera, do la malkovro havas gravan signifon ne nur por studi la originon de la terakota legio kaj ĉinan skulpturan historion, sed ankaŭ por studi la armeajn specojn kaj nacian kunfandiĝon.