• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-18 08:45:40    
Liu Xinwu: Ĉi-somere Furoras Hela Flavo

CRI
Okazis subita memkonsciiĝo kiu estis tamen tro malfrua!
Shanshan haste kuris tra kelkaj bazaroj. Fine ŝi trovis plaĉan jupon en la orienta strato de Xiushui. Ŝi aĉetis ĝin, ore flavan. Okulfrape flavan!
Surmetinte ĝin, ŝi iris al rendevuo.
"Mi preskaǔ ne rekonis vin!" Ŝia amiko ŝin mezuris per rigardo, de la kapo ĝis la piedo. Dume liaj brovoj forte leviĝis.
"Ĉu vi pensis, ke mi povas akiri ĉi tian jupon? Aja, damne, ke mi malsaniĝis iomete! Post duona monato mi propraokule vidis sur stratoj, ke hela flavo regas ĉie. Ha, kiel do? Ĉu ne ŝike?"
"Hm..." Lia rigardo perfidis, ke li ne povas atingi la modecon.
Apenaǔ Shanshan, portante tian jupon, aperis en kasejo por laboro, pluraj koleginoj alflirtis.
"Jo! Erare, erare! Ĉi-somere furoras hela flavo. Sed vi portas abrikotan flavon!" alarmis Wu Shuli, kiu havi migdaleskajn okulojn.
"En la antikveco sole la imperiestra familio rajtis disponi la helan flavon. En la nuna epoko ĉiu junulino volas fariĝi imperiestrino!" Dirinte tion, Pliaĝa Franjo Han suspiris.
La komento de Pliaĝa Franjo Han ne vekis atenton de Shanshan, sed la vortoj de Wu Shuli forte ŝin ŝvitigis.
Post kiam Shanshan revenis al la hejmo, ŝia patrino ŝin riproĉis dirante, "Vi portis la novan jupon nur en 2 tagoj. Kial vi jam forĵetis ĝin?"
"Kion vi komprenas! Ĝia flavo ne estas ĝusta!"
Ŝia patrino povis nur levi la ŝultrojn. En la nuna jaro, knabinoj eĉ aǔdacas ĉie flirti per la tutkorpa flavo kaj dekolto. Ŝia patrino rememoris, ke en la juneco ŝi, kiel aliaj, ne kuraĝis eĉ diri la vorton flavo. "Vi estas tiel flava*!" tio signifas, ke la alparolito estas jam preskaǔ fiulo.
En la 2-a rendevuo Shanshan postulis, ke ŝia amiko faru atentan observadon. "Hela flavo? Aǔ alinuanca?" Ŝi sin turnadis antaǔ la amiko. Poste, almontrante flave vestitajn junulinojn, proksimajn kaj forajn, ŝi deklaris al li kvazaǔ ukazon, "Bone rigardu! Tiu, ne en la ĝusta koloro; ankaǔ tiu portas erarflavan jupon! Jen, abrikota flavo, terua; jen flaveto, tro naiviga; jen tera flavo, vilaĝeca..."
Por montri kapablon fari sendependan pensadon, ŝia amiko rimarkis, "Limona flavo, laǔ mia opinio, estas tre bona."
"Limona flavo? Prefere mandarinan!"
Finfine Shanshan, tre kontenta, iris kun hela flavo al la kasejo. Wu Shuli jelpis la 1-a, "Nova furoro! Vere, ververe nova furoro. Eĉ pli senĝene kaj romantike, se la jupo dividiĝus en 2 pecojn."
De ridetoj floris la vizaĝo de Shanshan. Wu Shuli paŝis al ŝi kaj ektuŝis ŝian jupon per 1 fingro. Dispaviĝis ŝiaj migdalaj okuloj kaj, "La ŝtofo ne estas trafa. Nuntempe furoras brila sateno. Sed la via..."
Forvelkis la floroj sur la vizaĝo de Shanshan.
Por la 3-a rendevuo ŝi venis al la amiko kaj vidis malantaǔe, ke li, etendinte la kolon, gapas al io. Ŝi frapis lian ŝultron. "Kion vi rigardaĉas?"
Li deturnis la kapon. "Vi – mi pensis, ke sole vi portas la helan flavon. Kiom vane mi serĉis vin! Vidu, la tuta strato dronas en la hela flavo!" Kaj li subite trovis, ke ŝi surhavas purpuretan jupon.
*Flavo: En Ĉinio flavo estas koloro simbolanta adulton kaj seksan diboĉon, kaj aliflanke malsukceson.