• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-18 14:08:12    
Sudana registaro kaj kontraŭregistaraj armitaj fortoj de Darfuro konsentis restarigon de paca intertraktado

cri

La 17-an de februaro, reprezentantoj de la sudana registaro kaj la kontraŭregistara armita forto de Darfuro faris 1-tagan interparolon en ĉadlanda ĉefurbo Nĝameno, la du flankoj konsentis restarigi ĉiuflanke pacan intertraktadon antaŭ la fino de la kuranta jaro.

La dialogo estis instigita de la Afrika Unio. Laŭ informo de ĉadlanda oficisto partopreninta en interpacigo de la du-flanka kontraŭdiro, reprezentantoj de la sudana registaro kaj la kontraŭregistaraj armitaj fortoj de Darfuro, Sudana Liberiga Movado kaj Justeca kaj Egaleca Movado jam definitive esprimis, ke ili observos la atingitan armistican interkonsenton kaj restarigos ĉiuflanke pacan intertraktadon.

Februare de 2003, eksplodis milito en la darfura regiono okcidente de Sudano, ĝis nun la konflikto jam kaŭzis morton kaj vundiĝon de amaso da homoj. Ekde la dua duono de la pasinta jaro, sub klopodado de la Afrika Unio, la sudana registaro kaj la du grandaj kontraŭregistaraj armitaj fortoj de Darfuro faris tri pacajn intertraktadojn, tamen tio malmulte efikis. Kvankam la du flankoj subskribis interkonsenton en la dua paca intertraktado pri sekureco kaj humanisma helpo de Darfuro, tamen laŭ raporto de Unuiĝintaj Nacioj, la interkonsento ne estis efektive observita kaj konfliktoj ankoraŭ okazis.

La 16-an de februaro, la Sekureca Konsilio de UN okazigis publikan kunvenon kaj aŭskultis la enketan raporton faritan de altranga komisaro de UN pri homrajtaj aferoj Louise Arbour pri la darfura problemo. Post la kunveno, ĝenerala sekretario de UN Kofi Annan esprimis, ke la internacia socio devas preni serion da rimedoj sub gvidado de la Sekureca Konsilio por haltigi atakon de vilaĝoj, mortigon de pleboj kaj aliajn kontraŭleĝajn agadojn okazantajn en Darfuro.

Malsame al la sinteno de Kofi Annan, la Afrika Unio ĉiam pledas por solvi la darfuran problemon kadre de Afriko kaj oponas kontraŭ eksteraj premo kaj interveno. La 16-an ĉi-monate, gvidantoj de Ĉadlando, Sudano, Gabono kaj Kongola Respubliko kaj la Afrika Unio publikigis deklaron en Nĝameno, apelaciante, ke la internacia socio plue faru klopodadon por subteni afrikajn landojn puŝi la pacan procezon de Darfuro.

Analizisto opinias, ke sub la nuna situacio, kvankam la sudana registaro kaj kontraŭregistaraj armitaj fortoj de Darfuro konsentis restarigi la pacan intertraktadon kiel eble plej frue, tamen ne estos tre glata la progreso de la estonta paca intertraktado.

Unue, ĉar la kontraŭdiro kiu kaŭzis konflikton inter la du flankoj rilatas al religio, tribo kaj aliaj sentivaj problemoj, tiuj problemoj ne povas esti fundamente solvataj en mallonga tempo.

Due, laŭ antaŭaj pacaj intertraktadoj, la procezo de la paca intertraktado estis ege malfacila, la atingitaj interkonsentoj ne estis rigore praktikitaj.

Trie, la usona registaro intencas doni premon al la sudana registaro per la darfura problemo, tio multigis nedefinitivan faktoron al la paca intertraktado de la sudana registaro kaj kontraŭregistaraj armitaj fortoj.