• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-18 15:35:32    
Letero el Malproksima Loko

cri

La kajo de la Pekina Stacio subite fariĝis senkompata al mi.

Mi neniel atendis, ke mi estis telefone invitita nur por adiaŭi ŝin tie. Hieraŭ vespere ni ankoraŭ kune promenis, priparolante niajn idealon kaj estontecon. Sed siajn lipojn ŝi ĉiam retenis rilate tion, ĉu ŝi iru al la sudokcidenta landlima regiono por servi tie kiel instruistino, diplomite el universitato.

En vigla homamaso ŝi, ŝajne iom nerva, diris al mi adiaŭ:

"… En la komenco mi volis vin forlasi silente, sed mi mem ne scias, kial mi telefonis al vi antaŭ duonhoro."

La sekvantajn vortojn mi eldiris kun granda malfacilo, kvazaŭ plumbo kunpremus mian gorĝon:

"Kial vi ne diris al mi antaŭe?"

"Ĉar… mi timis, ke vi min retenos."

Ekde la tago, kiam ŝi sukcesis en enira ekzameno de universitato, mi jam volis esprimi al ŝi mian amon, sed timis, ke tio ĝenos ŝian lernadon, kaj mi devis nur teni la sekreton ĝis ŝi trovis laboron. Neatendite…

"Kio estas al vi?" demandis la knabino zorgeme.

"Ĉu vi faris tiun decidon post bona pripensado kaj konsiderado, aŭ nur ĉe momenta ekscitiĝo?"

"Kompreneble post longa pripensado, kaj mi tion faris dank' al via helpo."

"Mi?!"

"Ĉu vi iam ne loĝis tie kelkajn jarojn? Kaj vi ofte diris, ke mankas instruistoj en nacimalplimulta regiono."

En vokado de sonorilo, kiu urĝis homojn envagoniĝi, la kvabino, palpebrumigante la belajn okulojn, donis al mi admonon:

"Do, bone pripensu nian aferon kaj skribu al mi, post kiam vi faros decidon."

Mi donis promeson, sed tamen adreso…?

"Kien mi sendu la leteron?"

La knabino elpoŝigis fontoplumon, sed ĉe ni ne troviĝis papero nek kajero. En alarma sonorilo ŝi haste skribis la adreson sur mia manplato kaj admonis:

"Mi atendas vian leteron!"

Mi min returnis de la fino de la kajo, ĝis mi ne vidis la vagonaron, kaj, irante, mi rigardis la adreson sur la mano. Mi ŝin komprenas, kaj se mi ne esprimos min, ŝi certe ne skribos al mi.

En elirejo de la stacidomo, maljunulo el provinco petis de mi helpon, montrante amason da pakaĵoj sur la tero. Kompreneble mi volonte lin helpis. Mi tenis unu valizon per la dekstra mano kaj pakon per la fingroj de la maldekstra mano – nur per la fingroj, – ĉar sur la manplato estis ŝia skribo.

Trapasinte la placon, ni vidis, ke iu aŭtobuso ekveturos. La avo svingis la manon al la ŝoforo, kiu afable lin atendis, malferminte la aŭtopordon. Estis al mi penige teni per la fingroj la pakaĵon, kiu ne estis malpeza, kaj mi devis min ripozigi post kelkaj paŝoj. Mi ŝvitis de maltrankvilo, ĉar pasaĝeroj en la aŭtobuso fiksrigardis min. Tute embarasita, mi tuj alkuris, firme tenante la pakaĵon…

Kiam la aŭtobuso startis, mi rigardis al la mano, sur kiu restis nur nelegeblaj bluaj inkmakuloj. Subite mi havis la senton, ke io neeldirebla leviĝis en mia koro.

Ŝi, vere, ne sendis leteron. Kial ŝi devis skribi al tia junulo, kiu ŝin ne subtenis! Mi ĉiam bedaŭris, ke sur mia mano estis skribita la adreso, kiun mi fakte devis stampi en mia memoro.

Poste, mi ricevis ŝian leteron, en kiu ŝi skribis, ke ŝi informiĝis de mia novelo pri la kaŭzo, kaj diris ankoraŭ, ke… Ho jes, mi ja devas teni la sekreton!