Por celebri la 40-an datrevenon de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Francio venis al la interkosento, ke Ĉinio aranĝu Kulturan Jaron en Francio de oktobro de 2003 ĝis julio de 2004; dum Francio aranĝu Kulturan Jaron en Ĉinio de aŭtuno de 2004 ĝis julio de 2005. En januaro de 2004, 7000 homoj en festa vesto manifestaciis sur Champs-Elysee-strato de Parizo. Tio markis, ke la amikaj interrilatoj de la registaroj kaj popoloj de Ĉinio kaj Francio surbaze de 40 jaroj marŝis al nova etapo.
Fakte la diplomatiaj rilatoj de Ĉinio kaj Francio havas profundan historion. Pli interese estas, ke ĉiuj prezidentoj de Francio, de Charles de Gaulle ĝis Jacques Chirac, montris grandan amikecon al Ĉinio, kaj multaj okazaĵoj en la diplomatia historio de Ĉinio kaj Francio estas rakontataj.
Charles de Gaulle, fondinto de la diplomatiaj rilatoj de Ĉinio kaj Francio, longe atendis viziton al Ĉinio
Generalo Charles de Gaulle estis granda meritulo por la ĉina-franca amikeco. Ĝuste estis li, la fondinto de la Kvina Franca Respubliko, kiu proponis starigi diplomatiajn rilatojn inter Ĉinio kaj Francio. Dank' al tio Ĉinio faris senprecedencan rompon al glacio en la diplomatio sub la "fera kurteno" dum la malvarma milito. Lia iniciato ne estis kaprica decido. Fakte antaŭ longe li jam interesiĝis pri Ĉinio, "lando pli maljuna ol historia noto", kaj antaŭdiris kun iom da mistereco: "Eble Ĉinio fariĝos la plej potenca lando en la venonta jarcento."
Dum longa tempo li havis deziron viziti Ĉinion kaj "renkontiĝi kun la mita Mao Zedong".
Prezidanto Mao respondis al lia sincereco. Sed bedaŭrinde ne realiĝis ilia renkontiĝo. Kvankam ili deziris renkontiĝon, tamen ambaŭ atendis unu alies iniciaton. Post kiam De Gaulle abdikis la prezidentecon, li intencis private viziti Ĉinion. Li diris al sia edzino, ke li vizitos Ĉinion en junio de 1971. Sed kia bedaŭro! Li forpasis en novembro de 1970. Fakte nelonge antaŭ tio li sendis specialan komisiiton al Ĉinio interkonsiliĝi pri lia vizito al Ĉinio. En sia kondolenca telegramo prezidanto Mao diris, ke "De Gaulle estas nefleksebla batalanto por defendi sendependecon de Francio".
Georges Pompidou, la unua franca prezidento vizitinta Ĉinion
Prezidento Pompidou estis intima amiko de De Gaulle kaj ekkonis Ĉinion jam en juneco. Lia edzino diris, ke ŝi kaj ŝia edzo havis la unuan konon pri Ĉinio de poemaro de franca poeto. La elstara poeto objektive kaj amplekse priskribis Ĉinion en siaj verkoj, ke Pompidou revis viziti la antikvan Ĉinion.
En septembro de 1973 prezidento Pompidou vizitis Ĉinion. Li estis la unua ŝtatestro de la landoj de la okcidenta Eŭropo, kiu vizitis Ĉinion. Ĉefministro Zhou Enlai kaj vicĉefministro Deng Xiaoping renkontis lin en flughaveno. Li vizitis la Imperiestran Palacon akompanate de Deng Xiaoping. Li estis akceptita en plej alta honoro, ke prezidanto Mao renkontiĝis kun li ne en la Popola Halo kiel kutime, sed en sia loĝejo. Pompidou esprimis sian estimon al prezidanto Mao kaj donacis al li murtapiŝon.
Kortuŝe estis, ke tiam Pompidou jam estis atakata de kancero, kaj ĉina ĉefministro Zhou Enlai bone prizorgis la gastigadon por li kaj akompanis lin dum lia tuta vojaĝo en Ĉinio, kvankam Zhou Enlai mem serioze suferis de kancero. Pompidou multfoje diris, ke Zhou Enlai estas la plej impresiva inter la ŝtataj gvidantoj de la mondo.
Valèry Giscard d'Estaing, kiu deklamis Konfuceajn frazojn en la ĉina lingvo
La sekvanta prezidento post Pompidou estis Valéry Giscard d'Estaing. Li ne havis ŝancon vidi prezidanton Mao, sed li havis bonan memoron pri la fondinto de la nova Ĉinio: kelke da semajnoj antaŭ la enoficiĝo de Valéry Giscard d'Estaing kiel franca prezidento, afrika ŝtatestro vizitis Ĉinion. Tiam Pompidou estis grave malsana, kaj Mao Zedong interparolis kun la afrika vizitanto pri la sekvanta prezidento de Francio. Mao diris, ke la sekvanta prezidento de Francio estos Valéry Giscard d'Estaing, kio mirigis la afrikan ŝtatestron. Ankaŭ Valéry Giscard d'Estaing estis surprizita de tio. Li diris: "Tiam mi estis juna kaj senfama, sed Mao antaŭdiris, ke mi estos franca prezidento. Tio montris lian profundan konon pri la franca politiko kaj lian trafan juĝon." Kiam forpasis prezidanto Mao, Valéry Giscard d'Estaing ĉeestis la funebran ceremonion en la ĉina ambasadorejo. Tio ja estis senprecedenca en Francio, ke franca prezidento vizitis fremdlandan ambasadorejon.
Valéry Giscard d'Estaing estis la plej juna prezidento en la historio de Francio. Li estis tre saĝa kaj antaŭlonge komencis studi la ĉinan kulturon. En 1993, intervjuate de ĉina ĵurnalisto, li jam diris, ke li kompare multe konas la historion de Ĉinio kaj estas studanta la historion de Han-, Song-, Ming- kaj Qing-dinastioj, precipe la historion de Ĉinio en la 19-a jarcento. En la aĝo de ĉirkaŭ 70 jaroj li komencis lerni la ĉinan lingvon.
Lia diligenteco pruvis la antikvan proverbon de Ĉinio, ke "diligentulo destinite estas rekompencata". En 2000 li partoprenis en iu kultura simpozio en Ĉinio kaj voĉlegis vortojn de Konfuceo en la ĉina lingvo.
François Mitterrand, ŝatanto de la ĉina kulturo
François Mitterrand estas la unika maldekstrulo inter la prezidentoj de la Kvina Respubliko de Francio. Laŭ lia politika inklino, li devus havi pli intimajn rilatojn kun Ĉinio, sed dum lia regado la ĉina-francaj interrilatoj spertis zigzagan vojon. Malgraŭ tio li havis intimajn rilatojn kun Ĉinio.
Li trifoje vizitis Ĉinion kaj profunde konis la grandan ŝanĝiĝon de la antikva lando en Oriento. Printempe de 1961, kiel gvidanto de nereganta partio, li unuafoje vizitis Ĉinion kaj prezidanto Mao donacis al li paron da brokataj kusenoj. Li vizitis multajn urbojn de Ĉinio kaj faris longan noton. En la sekvanta jaro li eldonis sian libron "Ĉinio vizaĝas defion", kio multe famigis lin. En 1981 li duafoje vizitis Ĉinion kaj vizitis la Konfucean Templon en Shandong-provinco. Antaŭ la templo li faris fotojn kaj titolis ilin per "Aŭskulti la voĉon de la drako".
Post kelke da monatoj li fariĝis prezidento de Francio kaj 2 jarojn post tio li refoje vizitis Ĉinion.
Same kiel Valèry Giscard d'Estaing, ankaŭFrançois Mitterrand admiras la ĉinan kulturon. Li multe legis verkojn de Bakin, Cao Yu kaj aliaj ĉinaj majstroj en la franca versio. Krome li havas tre amikajn rilatojn kun eruditaj ĉinoj en Fancio kaj ofte invitas ilin al restoracioj grandaj, mezgrandaj kaj malgrandaj por havi kunmanĝon kaj konversacion.
Jacques Chirac, sperta ekspertizisto de ĉinaj bronzaĵoj
La nuna franca prezidento Jacques Chirac diris, ke li admiras Ĉinion kun plej antikva kaj plej riĉa civilizacio, ke li amas Ĉinion.
En sia knabeco li jam komencis studi la orientan kulturon sub la direktado de belorusa guvernisto. Li ofte vizitis muzeojn de orienta arto en Francio kaj tre ŝatis bronzaĵojn kaj Song-dinastiajn porcelanaĵojn. Krome li tre ŝatas klasikajn poemojn de Ĉinio kaj foje improvize parkeris poemojn de Tang-dinastio en la franca versio. Foje en privata renkontiĝo li diris al la amikoj, ke li volas verki scenaron de filmo pri la ĉina poezia virtuozo Li Bai.
Li havas apartan ŝaton al ĉinaj bronzaĵoj. Li multe legis fakajn verkojn pri bronzaĵoj kaj povas doni profesian juĝon pri valoraj eksponaĵoj. En 1997 li vizitis la Ŝanhajan Muzeon kaj intime interparolis kun ĝia direktoro Ma Chengyuan. La lasta donacis al li siajn verkojn pri la ĉinaj bronzaĵoj. La prezidento foliumis kaj haltis ĉe iu bildo: "Ĉu ĝi ne estas bronzaĵo de la tria periodo de Erlitou-kulturo antaŭ 3600 jaroj?" Lia multscieco pri ĉinaj bronzaĵoj surprizis la ĉinan specialiston. La prezidento sciis ne nur la nomon de la valorega bronzaĵo, sed ankaŭ povis detale konigi la karakterizaĵojn de la tria periodo de Erlitou-kulturo. Dum sia interparolado kun la ĉina specialisto la franca prezidento havis pli kaj pli grandan intereson kaj lia aviadilo devis malfruigi la ekflugon.
La granda ŝato de prezidento Chirac al la ĉinaj antikvaĵoj levis la renomon de la ĉinaj antikvaĵoj. En 1978, estante urbestro de Parizo, li vizitis la antikvan ĉinan urbon Xi'an, kion li deziris antaŭ longe, kaj fariĝis la unua fremdlanda vizitanto al la terakota legio. Kiam li vidis falangon da terakotaj militistoj kaj militĉevaloj, li diris kun admiro: "En la mondo troviĝas jam 7 mirakloj, kaj la terakota legio povas esti la oka miraklo de la monto." Lia takso pri la terakota legio estis multe citata de la internaciaj komunikiloj, kio ludis gravan rolon por diskonigi la terakotan legion al la mondo.
|