• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-18 17:04:54    
Gvardio sur la Silka Vojo (3)

cri
Preskaŭ samtempe kun la malkovro de la argilaj rajdistoj kaj ĉevaloj, en la kavo n-ro 2 de la terakota legio de Qin-dinastio estis elterigita kaleŝo tirata de 4 ĉevaloj. S-ro Yuan Zhongyi diris al mi, ke ĝenerale en ĉiu ĉaro estis 3 militiŝalo konsisitas el A-formaj ŝtalaj framoj. Samkiel tiu de la kavo n-ro 1, ĝi havas observejon, pli vastan ol tiu de la antaŭa. Tie ne estas montrataj elterigitaj objektoj, sed prezentiĝas vasta prifosejo. Kiom da milistoj kaj ĉevaloj ankoraŭ kaŝiĝas sub la tegmento? Kiaj do ili estas? Kia diferenco estas iner ili kaj la formacio de la kavo n-ro 1? La enigmoj faris la prifosejon pli mistera por la vizitantoj.
Oni trovis la kavon n-ro 2 en 1976, sed ĝia prifosado komenciĝis marte de 1994. Ĝia surfaca tero estis jam forigita. Iu laboranto diris al mi, ke la arkeologia trupo forportis entute dekmil kubmetrojn da tero de la prifosejo 6000-kvadrataj metroj kaj elterigis 70 argilajn ĉevalojn kaj rajdistojn, pafantajn starante au surgenue. Oni decidis prifosi la lokon ĝis la fundo de la kavo kaj retigi plejparton de la trabotegmentita ruino por esplorado kaj rigardado
En la prifosejo mi vidis, ke laborantoj portas teron eksteren kaj arkeologoj brosas argilajn figurojn. Multaj el ili serioze difektiĝis, tial la arkeologoj devas fari riparadon. La riparado ja ne estas facila. Oni diris al mi, ke la kuprajn varon kaj ĉevalojn konsistigas 3000 pecoj entute, sed ĉe ilia elteriĝo oni trovis entute pli ol 1000 disrompitajn pecojn, kaj plie, ili deformiĝis en 480 lokoj. La kupraj ĉaro kaj ĉevaloj estas remuntitaj de teknikistoj.
Multaj argilaj figuroj estas nekompletaj. La eksponataj militistoj en la kavo n-ro 1 plejparte estas glue remuntitaj el dekoj kaj eĉ cento da pecoj. Oni povas diri, ke la ĉinaj arkeologoj estas altnivelaj en riparado. Kompreneble, ili havas teknikajn mankojn en protektado de historiaj objektoj. S-ro Yuan Zhongyi kun bedaŭro diris al mi, ke ĉe la elteriĝo la argilaj figuroj estis belkoloraj, tamen iom poste ili perdis sian brilan koloron.
BAN CHAO -- BRAVA PROTEKTANTO DE LA SILKA VOJO
Se oni insistus, ke sur la Silka Vojo estas gvardio, do ĝia estro estus Ban Chao en la Orienta Han-dinastio.
Kiam mi vizitis la templon Famen en Fufeng-gubernio, mi deziris viziti la naskolokon de Ban Chao, sed tempo ne permesis kaj mia deziro ne realiĝis. Laboranto de la muzeo diris al mi, ke jam en sia infaneco Ban Chao estis amibicia kaj oratora. Pro malriĉeco kiel dungito li devis kopii dokumentojn por ŝtata oficejo por vivteni sin kaj sian patrinon. Tio tame ne katenis lian ambicion. Foje, li ĵetis la penikon teren kaj diris kun suspiro: " Mi, viro, devas lerni de Zhang Qian kaj fari meritojn por la lando." Li do decideme aliĝis al la armeo.    Tiam la ĥunoj, unu el la nacimalplimultoj de norda Ĉinio, invadis Okcidenton kaj la Silka Vojo, malfermita de Zhang Qian, estis detruita. La kortego de la Orienta Han-dinastio decidis remalfermi la vojon. Tiu historia misio falis sur shultrojn de Ban Chao.