• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-18 17:09:29    
Gvardio sur la Silka Vojo (4)

cri
En la jaro 73 p.K., laŭ la ordono de la kortego Ban Chao, komandante 36 subulojn, iris al Okcidento. Ili unue atingis la regnon Shanshan ĉe la suda linio de la Silka Vojo. la regno estis nepre trairata loko por atingi Pamiron tra Tarim sur la Silka Vojo. Ĝi estis strategie grava loko por superregi Okcidenton kaj en multaj jaroj Han-dinastio kaj ĥunoj militis por okupi la lokon. Komence la reĝo de Shanshan montris grandan gastamon al Ban Chao kaj liaj subuloj, sed poste lia sinteno ŝanĝiĝis. Ban Chao tuj konsciis, ke tion kaŭzis timigo fare de la senditoj de la ĥunoj. Li do decidis mortigi la ĉefon de la senditoj, kiu gvidis trupon dekkelkoble pli grandan ol tiu de Ban Chao. La venko de Ban Chao nuligis la skrupulon de la loka regantaro kaj sekve de tio la regnoj Shanshan, Yutian kaj Shule forpelis la ĥunajn oficistojn kaj denove starigis amikajn rilatojn kun la Orienta Han-imperio.
2 jarojn poste, ĥunoj denove direktis lancopinton al tiuj regnoj. Senhelpa, Ban Chao dronis en danghera pozicio. La kortego de Han-imperio permesis al li reveni al la ĉefurbo Luoyang, tamen la tieaj popolanoj ne lasis lin foriri. En Yutian oni, tirante la ĉevalon de Ban Chao, diris kun larmoj: "Vi, la sendito de Han-imperio, estas intima al ni, samkiel niaj gepatroj, kaj vi neniel devas forlasi nin." La sincereco de la popolanoj kortuŝis Ban Chao, li do svingis vipon en la aero kaj decidis resti tie.
Ban Chao ekfunkciis kiel sendito de la kortego en la aĝo de 40 jaroj kaj revenis al la kortego en la aĝo de 70 jaroj. Dum la 30 jaroj li funkciis kiel diplomato de Han-imperio en la okcidentaj regnoj, venkis sennombrajn malfacilojn kaj faris gravajn kontrubuojn por la sekureco de la Silka Vojo kaj interŝanĝo de ekonomio kaj kulturo inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Ĝuste pro tio oni memoras lin eĉ post jarmiloj.
TURISMA LOKO EN OKCIDENTA ĈINIO
Xi'an famas pro la terakota legio de Qin-dinastio kaj ĉiujare altiras al si multajn turistojn.
Ĝi estis la ĉefurbo de 11 dinastioj. Krom la terakota legio, tie troviĝas ankaŭ multaj aliaj historiaj objektoj. la malkovro de la terakota legio faris sensacion en la mondo kaj fariĝis granda movforto por akceli la turisman aferon de la urbo. En 1986 Xi'an estis honorita kiel unu el la 4 famaj tristmaj lokoj de Ĉinio. Nun tie servas altklasaj hoteloj, kiuj povas akcepti 1.2 milionojn da turistoj ĉiujare. La disvolviĝo de la turisma afero starigis novan "silkan vojon" -- vojon de amikco inter Ĉinio kaj aliaj landoj.