• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-21 17:52:29    
Togolanda registaro renkontas malfacilojn enlande kaj internacie

cri

Antaŭ nelonge la Ekonomia Komunumo de Okcident-Afrikaj Landoj proklamis praktiki plenampleksan punadon al la togolanda registaro por urĝi, ke la togolanda prezidento Faure Gnassingbe demisiu. Samtempe la togolanda opozicia partio senĉese organizas grandskalajn manifestaciojn por doni pligrandan premon al la registaro. Nuntempe la togolanda registaro renkontas malfacilojn enlande kaj internacie.

En la 19-a de februaro, la Ekonomia Komunumo de Okcident-Afrikaj Landoj publikigis deklaron, dirante, ke la 18-an de februaro togolanda prezidento Faure Gnassingbe proklamis, ke Togolando okazigos ĝeneralan elektadon de prezidento en 60 tagoj. Tamen tiu ĉi rimedo ankoraŭ havas certan distancon de la postulo de la nomita komunumo, ke Togolando restarigu plenan konstitucian ordon. Tial la Ekonomia Komunumo de Okcident-Afrikaj Landoj decidis praktiki plenampleksan punadon al Togolando. La komunumo portempe nuligis Togolandon je ĝia membreco de la komunumo, revokis ambasadorojn de la membrolandoj de la komunumo en Togolando, ekpraktikis armilan malpermeson al Togolando, limigis vojaĝadon de gvidantoj de la togolanda registaro kaj aliaj oficistoj, kaj simile.

En la 5-a de februaro, la togolanda prezidento Gnassingbe Eyadema subite forpasis pro kormalsano. Tuj post tio la togolanda armita trupo proklamis, ke ĝi decidis doni la prezidentan regpotencon al Faure Gnassingbe, filo de la forpasinta prezidento, "por preventi regpotencan vakuon kaj garantii la ŝtatan sekurecon". Poste la togolanda Nacia Asembleo eksigis prezidanton de la Nacia Asembleo Fambare Quattara Natchaba kaj elektis Faure Gnassingbe kiel novan prezidanton de la Nacia Asembleo. Tiel Faure Gnassingbe prenis la prezidentecon. La togolanda Nacia Asembleo ankaŭ faris amendon al la Konstitucio rilate la klaŭzon, ke oni okazigu ĝeneralan elektadon en 60 tagoj post forpaso de prezidento, permesante, ke Faure Gnassingbe tenu la prezidentecon ĝis 2008, kiam okazos la ĝenerala elektado de prezidento. En la 7-a de februaro Faŭre Gnassingbe ĵuris enoficiĝon kiel la nova prezidento de Togolando.

La internacia socio, ĉefe kun afrikaj landoj, publikigis deklarojn, riproĉante tion, ke la alternigo de gvidantoj en Togolando ne konformas al la spiritoj de la Konstitucio kaj estas ŝtatrenverso lanĉita de la togolanda armeo. Afrika Unio, la Ekonomia Komunumo de Okcident-Afrikaj Landoj kaj kelkaj afrikaj landoj unu post alia postulis, ke la togolanda registaro tuj restarigu la originalan konstitucian ordon kaj ĝustatempe okazigu la ĝeneralan elektadon, alie ili faros punadon al Togolando.

Pro la internacia premo Faure Gnassingbe faris cedeman paŝon. La 18-an de februaro li proklamis, ke Togolando okazigos ĝeneralan elektadon de prezidento en 60 tagoj. Tamen li samtempe esprimis, ke antaŭ la okazigo de la ĝenerala elektado li daŭre tenos la prezidentecan postenon. Tiu ĉi ago de Faure Gnassingbe fine kaŭzis la decidon de la Ekonomia Komunumo de Okcident-Afrikaj Landoj pri puno al Togolando.

Fronte al enlanda kaj internacia premado, kiel la togolanda registaro agos? Al kiu direkto disvolviĝos la togolanda situacio? Ĉio ĉi tio estas atentata de la internacia socio.