• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-21 21:45:39    
Karakterizaj kortdomoj de provinco Shanxi (1)

cri
La kort-domoj de Shanxi plejparte estas vastaj en la areo, simplaj laŭ la aspekto kaj grandiozaj en la stilo. Ili ĝenerale estis konstruitaj en la dinastio Ming kaj la dinastio Qing. Malgraŭ provado fare de vento kaj pluvo dum centoj da jaroj, ili ankoraŭ aspektas sufiĉe majeste. Ni prenu kiel ekzemplon la kort-domon de familio Qiao.

La kort-domo de familio Qiao ĉirkaŭata de alta kaj dika muro el grizaj brikoj konsistas el bonorde vicigitaj ĉambroj kun nigraj tegmentoj, kaj aspektas impone. En la vasta korto, 80 metrojn longa rekta aleo pavimita per ŝtono dividas la korton en du partojn sudan kaj nordan, kaj ĉiu parto havas tri kortetojn. Ĉe la alea fino, kontraŭ la pordego staras templo memore al prauloj.

La tuta korta ensemblo konsistanta el 6 kortetoj okupas la areon de proksimume 9 mil kvadrataj metroj.

Intervjuate, vojaĝanto el la provinco Guizhou en la ĉina sudokcidenta landparto s-ro Yang Guang diris kun miro:

"Laŭ la estetika vidpunkto, la koloroj de ĉi tiuj konstruaĵoj estas tre belaj. La baza tono estas griza, kaj akompanata per la ruĝa kaj nigra koloroj, tio konformas al la estetika postulo de nuntempuloj. Rilate ĝian projektadon, la tuta aranĝo estas strikta, sed ne mankas subtilaj variantoj, ekzemple, en aplikado de koloroj kaj planado de formoj elmontriĝas iniciatemo en la originala stilo, improvizeco en la rigora dispozicio. Ĉio ĉi tre agrable impresas min."

La konstruado de la kortdomo de familio Qiao estas eksterordinare rafinita. Mi prenu kelkajn lokojn kiel ekzemplon. Ĉe pordego de la malnova korto plej frue konstruita ekzistas ĉeval-alliga fosto kaj surĉevaliga ŝtono. Enirinte la frontan pordon kaj trapasante la vestiblon eksponantan delikatajn lignajn skulptaĵojn, oni povas vidi antaŭ si brikan muron pli ol 2 metrojn altan. Jen estas ekrana muro furoranta en konstruado de popolaj loĝdomoj. Sur ĝi vidiĝas figuroj de tri feoj simbolantaj respektive feliĉon, riĉecon kaj longvivecon, ankaŭ blankaj gruoj, pinoj kaj cervoj simbolantaj la longvivecon kaj bonan aŭguron. En la orienta kaj okcidenta flankoj de la korto estas kromkortoj, kie loĝis servistoj siatempe. Irante pluen tra du luksaj vestibloj, oni povas vidi altajn ĉef-ĉambrojn situantajn en la plej malantaŭa parto de la korto. Jen estas dormĉambroj de mastroj de la familio Qiao. Ili estas multe pli luksaj ol la kromĉambroj laŭ konstruaj materialoj, teknologio, dekoracio ktp.

Estas vere mirige, ke tiel multaj ĉambroj estis racie kaj orde aranĝitaj en sia ĝusta loko. Ŝajnas, ke ĉiu briko, ĉiu tegolo, ligno kaj ŝtono de la ĉambroj spegulas majstrecan arton de konstruantoj siatempe. Laŭ opinio de s-ro Wu Liangyong, esploristo pri arkitekturo, la kort-domo de familio Qiao estas arkitektura kremo de la popolaj loĝdomoj en la ĉina norda landparto. Li diris:

"En konstruado de la kort-domo de familio Qiao, oni utiligis ĉefe lignajn materialojn kaj terakotajn brikojn, kaj ornamis pordojn kaj murojn per multaj bosoj, kiuj reliefigas brilajn artaĵojn. Kaj en la ĉefparta strukturo, evidente, la arkitektoj bone mastris la tri gravajn elementojn de belarto, kaj atentis pri kombiniĝo de imaginareco kun realeco kaj pri simetriaj rilatoj. Vere brile!"