• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-21 22:02:45    
Vojaĝo al Aomen

cri
Aomen estas marborda urbo sur la delto de la Perla Rivero de ĉina suda landparto. Ĝi areas je pli ol 20 kvadrataj kilometroj, kaj belas je naturaj pejzaĝoj. Pro harmonia kunfandiĝo de la orienta kaj la okcidenta kulturoj en si, ĝi posedas apartan ĉarmon. Irante sur stratoj grandaj kaj malgrandaj kaj vizitante preĝejojn, templojn, magazenojn kaj restoraciojn, oni estas forte impresataj de tieaj divers-stilaj konstruoj, malsamaj religiaj kredoj kaj diferencaj gastronomiaj rimedoj, kiuj akordiĝe kunekzistas en tiu urbo.

Aomen origine estis malganda fiŝista vilaĝo. Tieaj fiŝistoj adoras la diinon Mazu, patrono de la fiŝistoj. Legendo diras, ke antaŭ centoj da jaroj, kiam iu fiŝista ŝipo veturis sur maro, subite okazis uragano, kaj la fiŝistoj dronis en paniko. En la kriza momento iu knabino elstariĝis kaj ordonis al la uragano tuj ĉesi. Strange estis, ke la uragano vere ĉesis kaj la maro rekvietiĝis, sekve la fiŝista ŝipo sekure atingis havenon. Surbordiĝinte, la knabino silente iris en direkto de la monto Mage. Subite ekradiis aŭreolo ĉirkaŭ ŝi, kaj ŝi transformiĝis en strion de fumo. Poste oni konstruis templon omaĝe al tiu knabino ĉe la loko, kie ŝi surbordiĝis, kaj nomis ĝin la templo Mage. En la meza periodo de la 16-a jarcento, kiam la unua aro da portugaloj venis al Aomen, ili demandis lokanojn pri nomo de la loko, kien ili atingis unuafoje. Miskomprenante, ke la portugaloj demandas pri nomo de la templo, lokanoj respondis: Mage. Aŭdinte la prononcon de la lokanoj, la portugaloj opiniis, ke tiu ja estas nomo de la loko, sekve ili nomis ĝin Macao. Fakte la loko nomiĝas Aomen en la ĉina lingvo.

En la koro de la aomen-anoj, la diino Mazu estas simbolo de bonkoreco, amikeco, paco, sincereco kaj bona fortuno. Tial oni ĉiam plenrespekte kultas ŝin. Okaze de festoj kaj ferioj, la templo Mage estas plenplena de pilgrimantoj kaj turistoj. S-ino Zhao Lan estas vizitanto el la provinco Hubei, centra Ĉinio. Ŝi diris:

"Delonge mi scias pri la fama templo Mage, kiu laŭdire patronas la fiŝistojn en la mara veturado kaj fiŝkaptado. Tial, veninte al Aomen, mi aparte iris al la templo."

Karaj amikoj, Aomen ne nur estas urbo kun densa nuanco de la ĉina tradicia kulturo, sed ankaŭ havas interesan ekzotikan trajton. Dum la pasintaj pli ol 400 jaroj, ĉi tie la orienta kaj la okcidenta kulturoj penetriĝis unu en la alian, tio postlasis multe da famaj kulturaj heredaĵoj. Parolante sian impreson pri Aomen, s-ino Ute Meister el Germanio diris:

"Mi tre ŝatas Aomen, ĝi estas tre ĉarma, havante la orientan trajton, samtempe videblas en ĝi ankaŭ multaj eŭropaj eroj."

La Portalo Dasanba estas konata vidindaĵo, kiu spegulas kunfandiĝon de la ĉinaj arkitektura kaj kultura stiloj kun la eŭropaj. En la dialekto de la provinco Guangdong, "Dasanba" estas fonetika trans-skribo de "San-Paŭlo". La portalo staras sur ruino de la katedralo San-Paŭlo konstruita en la 17-a jarcento. La katedralo projektita de itala pastro siatempe estis la plej granda katedralo en la oriento. En la jaro 1835, la katedralo estis forbruligita en incendio, kaj restis nur ĝia fronta muro. Ĉar la formo de la ruino similas al ĉina tadicia portalo, tial oni nomas ĝin "Portalo Dasanba". Sur la portalo videblas brilaj gravuraĵoj, ekzemple la alta kruco sur la zenito de la portalo, la statuo de Sankta Bebo kaj la statuo de Virgulino Maria, ili formas densan etoson de okcidenta religio. Inter la statuoj vidiĝas ankaŭ ŝtonaj leonaj kapoj kun la tipe ĉina skulptura stilo, kaj ili estas rigardataj kiel kremo de kombiniĝo de la okcidenta religia arto kun la ĉina tradicia ŝtona skulpturo.