• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-22 16:00:23    
Konfuzia Instituto en Eŭropo (foto)

cri

La 18-an de februaro 2005, la unua konfuzia instituto de Eŭropo – ĉinlingva fakultato de la Konfuzia Instituto de Stokholmo de Norda Eŭropo oficiale fondiĝis. La homoj kiuj partoprenis en la fondiĝa ceremonio plenigis la grandan klasĉambron, preskaŭ ĉiuj el ili flue parolas la ĉinan lingvon, intervjuate ili unue demandis: "Ĉu vi demandas pri mia ĉinlingva nomo?"

Por ĉiuj lernantoj lernantajn la ĉinan lingvon en Svedio, tio vere estas ekscita tago. En siaj salutvortoj, la unua frazo de Luo Duobi (tio estas la ĉinlingva nomo de Torbjorn L Den, la unua estro de la Nordeŭropa Konfuzia Instituto kaj estro de la ĉinlingva fakultato de Stokholma Universitato, estas: "Fondiĝo de la Nordeŭropa Konfuzia Instituto estas grava afero en la historio de kultura interfluo kaj akademia interŝanĝo inter Svedio kaj Ĉinio!" Li retrospektis la historion de Svedio en ĉinlingva lernado kaj studado de la ĉina kulturo. Li diris, ke la interflua historio de Svedio kaj Ĉinio estas tre longa, leviĝo de Ĉinio altiris pli kaj pli multe da svedojn lerni la ĉinan lingvon. La ĉina civilizacio estas unu el la plej gravaj civilizacioj en la mondo kaj Konfuzio estas granda majstro en historio de la mondo, en la estonteco la konfuzia instituto plenforte disvastigos la ĉinan lingvon kaj la ĉinan kulturon en norda Eŭropo.

La fondiĝa ceremonio okazis sekve kun kortuŝanta biva ludado prezentita de iu ĉina knabino. Ĉinaj kaj svedaj erudiciuloj sinsekve faris parolon pri la ĉinlingva instruado kaj Konfuzio. Kiam vicestro de la Stokholma Universitato kaj vicestro de la oficejo de gvida grupo de la ĉina ŝtata ekstera ĉinlingva instruado Zhang Guoqing kune malfermis tabulon de la Konfuzia Instituto, eksplodis varma aplaŭdo inter la homoj.

S-ro Zhang Guoqing diris al la raportisto, ke Svedio estas la unua lando de Eŭropo, kiu establis konfuzian instituton, ĉar la tradicio pri ĉinlingva instruado de Svedio estas bona kaj la Stokholma Universitato alte atentas tiun programon. Nun ankaŭ Belgio, Francio kaj Germanio planas establi konfuzian instituton. Li diris, ke Ĉinio establis konfuzian instituton en diversaj landoj kaj regionoj de la mondo, celante disvastigi la ĉinlingvan kulturon en la tuta mondo, same kiel Goeta Instituto de Germanio kaj Cervantesa Instituto de Hispanio.

Qin Bida, vicestro de la Azi-pacifka Departemento de la sveda Ministerio pri Eksteraj Aferoj, estas malnova lernanto de la ĉina lingvo en la Stokholma Universitato. Ŝi ekscitite diris al la raportisto, ke kompare kun antaŭe kiam ŝi lernis la ĉinan lingvon, la nuna kondiĉo por ĉinlingva lernado estas pli bona. La fondiĝo de la Konfuzia Instituto certe altiros pli multe da svedoj al trupo de la ĉinlingva lernado.

Nuntempe preskaŭ 500 homoj lernas la ĉinan lingvon en universitatoj de Svedio. Kaj la 100 studentoj lernas la ĉinan lingvon en Stokholmo. Luo Duobi diris, ke ĉiujare la ĉinlingva fakultato de la menciita universitato varbas 40 studentojn. Foje la nombro de anoncantoj superis 400, tamen pro kapitalo, instruisto kaj aliaj kialoj, oni ne povas doni ŝancon al pli multe da homoj por lerni la ĉinan lingvon.

Konsilantara prezidanto de la Konfuzia Instituto de Stokholma Universitato kaj estro de la Internacia Kultura Interflua Instituto de Fudan-Universitato de Ŝanhajo, profesoro Zhu Yongsheng diris, ke Fudan-Universitato liveros ĉiuflankan subtenon al la Nordeŭropa Konfuzia Instituto. Li diris, ke ekde la jaro 2005, Fudan-Universitato neregule sendos specialistojn al la Konfuzia Instituto por doni lekcion, helpos la instituton por okazigi diversajn ĉinlingvajn konkursojn kaj mallongan ĉinlingvan kurson en la sveda socio, precipe en lokaj entreprenoj.

Ĉiuj kiuj preterpasis pasejon de domego de la ĉinlingva fakultato povas rimarki bultenon en la sveda ĵurnalo "Metroa Ĵurnalo" sur la nigra tabulo, kies titolo estas "La ĉina lingvo, fariĝis varma fako."