• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-22 16:23:15    
Tradicia ceramiko de Li-nacio

cri

Li-nacio sur Hainan-insulo estas pioniro de ekspluato de tiu fekunda tero. Antaŭe la loko estis malmoderna pro la malalta nivelo de produktopovo, kaj la trafiko, kulturo kaj komerco estis postiĝintaj. Tial ankaŭ ceramiko ne ricevis disvolvon kaj oni ankoraŭ laboris per manoj, kaj la fajencaĵoj ne surhavis emajlon nek desegnon.

Virinoj de la li-nacieco tre lertas en ŝpinado kaj teksado, aparte spertas en kapokaj ŝpinado kaj teksado.

Li-nacianoj ne havis fiksan bakujon. Ili bakis fajencaĵojn subĉiele. Nun malproksimaj vilaĝoj de Li-nacianoj ankoraŭ konservas la primitivan kutimon de subĉiela bakado de fajencaĵoj.

En la loko de Li-nacio estas abunda bonkvalita kaolino kaj fajencaĵoj el tia kaolino estas rezistemaj kontraŭ korodo, acido alkalo kaj alta temperaturo. La tradiciaj fajencaĵoj de Li-nacio dividiĝas en kategoriojn de fajencaĵoj por konservado, kuirado kaj vinfarado. Kaj laŭ formoj ili povas esti klasifikitaj kiel vazo, urno, poto, kruĉo, pelvo, bovlo k.a. Inter ili la plej originala estas kuirilo. Ĝi altas 50 centimetrojn, larĝa ĉe la bazo kaj mallarĝa ĉe la supro, simila al renversita funelo. Ĝi estas uzata en nupto kaj novjara festo por vaporumi rizaĵon, moĉion kaj vinon.

Farado de tradiciaj fajencaĵoj estas plenumata de virinoj. Unue ili elfosas bonkvalitan kaolinon, sekigas, pulvorigas kaj kribras ĝin kaj faras ĝin bulo. Poste oni faras el la bulo longajn striojn por formi diversajn fajencaĵojn de ĝia bazo kaj iom post iom ĝis la aperturo. Post plurfoja formigado kaj polurado oni aldonas la randon de aperturo kaj tenilojn.

La formitaĵoj bezonas kelktagan sunumadon. Poste oni elektas feliĉigan daton por baki la formitaĵojn sur vasta parcelo ekster la vilaĝo.

Bakado daŭras 3 horojn. Post bakado oni elprenas la fajencaĵojn per longa bambustango kaj aspergas sur ilin per suko de ŝelo de iu arbospeco. Pro tio aperas sur la fajencaĵoj brunaj makuloj formantaj primitivan kaj naturan desegnon plenan de viveco kaj beleco.