• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-22 16:27:39    
Togolando faris gravan paŝon por restarigi antaŭan konstitucian ordon

cri

La 21-an de februaro, la togolanda Nacia Asembleo unuanime pasigis rezolucion kaj decidis restarigi la klaŭzon en la Konstitucio pri okazigo de ĝenerala elektado de predicento post 60 tagoj de manko de prezidento kaj promesis okazigi la ĝeneralan elektadon en 60 tagoj. Laŭ amaskomunikiloj, tiu ĉi rezolucio estis farita sub la grandega enlanda kaj ekstera premado. Tio montras, ke Togolando faris gravan paŝon por restarigi la antaŭan konstitucian ordon. Tamen la nuna prezidento Faure Gnassingbe ankoraŭ tenas la postenon de ŝtata ĉefo. Tial oni ankoraŭ ne scias, ĉu la togolanda registaro sin liberigos de la nuna izolita situacio.

Laŭ difino de la togolanda Konstitucio ellaborita en 2002, se aperas la cirkonstanco de manko de prezidento pro malsaniĝo, demisio aŭ aliaj kialoj de la prezidento, lia regpotenco estas portempe plenumata de la prezidanto de la Nacia Asembleo. Post 60 tagoj la registaro okazigas ĝeneralan elektadon por elekti la novan prezidenton de la respubliko. En la 5-a de februaro, la togolanda prezidento Gnassingbe Eyadema subite forpasis pro kormalsano. Tuj post tio la togolanda armita trupo proklamis, ke ĝi decidis doni la prezidentan regpotencon al Faure Gnassingbe, filo de la forpasinta prezidento, "por preventi regpotencan vakuon kaj garantii la ŝtatan sekurecon". Poste la togolanda Nacia Asembleo eksigis prezidanton de la Nacia Asembleo Fambare Quattara Natchaba kun la preteksto, ke li ne estas en la lando, kaj elektis Faure Gnassingbe kiel novan prezidanton de la Nacia Asembleo. Tiel Faure Gnassingbe prenis la prezidentecon. La togolanda Nacia Asembleo ankaŭ nuligis la klaŭzon en la Konstitucio, ke oni okazigu ĝeneralan elektadon en 60 tagoj post forpaso de prezidento, permesante, ke Faure Gnassingbe tenu la prezidentecon ĝis 2008, kiam okazos la ĝenerala elektado de prezidento.

La internacia socio, ĉefe kun afrikaj landoj, publikigis deklarojn, riproĉante tion, ke la alternigo de gvidantoj en Togolando ne konformas al la spirito de la Konstitucio kaj estas ŝtatrenverso lanĉita de la togolanda armeo. Antaŭ nelonge, sub la premado, Faure Gnassingbe proklamis, ke Togolando okazigos la ĝeneralan elektadon en 60 tagoj, tamen antaŭ la okazigo de la ĝenerala elektado li ankoraŭ tenos la prezidentecon. Sekve la Ekonomia Komunumo de Okcident-Afrikaj Landoj decidis praktiki plenampleksan punadon al Togolando. La komunumo portempe nuligis Togolandon je ĝia membreco de la komunumo, revokis ambasadorojn de la membrolandoj de la komunumo en Togolando, ekpraktikis armilan malpermeson al Togolando, limigis vojaĝadon de gvidantoj de la togolanda registaro kaj aliaj oficistoj, kaj simile. Samtempe kun tio, la grandskalaj manifestacioj organizitaj de la opozicia partio faligis la togolandan registaron en malfacilan situacion.

Analizistoj opinias, ke la gravita punkto por solvi la nunan politikan krizon de Togolando kuŝas en tio, ĉu Faŭre Gnassingbe ankoraŭ tenas la prezidentecon antaŭ la okazigo de la ĝenerala elektado. La rezolucio de la togolanda Nacia Asembleo pri restarigo de la originala konstitucia ordo ne helpos Togolandon eskapi de punado. Laŭ la postulo de Afrika Unio, la Ekonomia Komunumo de Okcident-Afrikaj Landoj kaj aliaj organizoj, Faŭre Gnassingbe devas tuj rezigni sian prezidentecon antaŭ la ĝenerala elektado.