• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-23 16:11:08    
Malsaĝa Birdo

cri

Ŝjaŭ Mej aspektas tre ĉarma. Inter ni novaj laboristinoj ŝi estas elstara belulino.

Oni ne atendis, ke ŝi estas malsaĝa birdo. En la ekzameno por difini oficialan kvalifikon ŝi ne sukcesis. Hihi, la bela vizaĝo ne povas anstataŭi la teknikon. Ŝia delikata vizaĝo fariĝis flava.

Sed, mi sukcese trapasis la ekzamenon. Kiel ĝoja estas mi! Mi elprenis unu jŭanon* por aĉeti ion regale al miaj koleginoj. Pro ĝentileco mi donis ankaŭ la Ŝjaŭ Mej filman bileton, sed ŝi ne akceptis ĝin.

Mi kun severa mieno riproĉis ŝin:

"Vi malestimas min!"

"Ne! Franjo Ĉin, mi estas malsaĝa, mi estas malsaĝa…" ŝi balbutis kaj mallevis sian kapon. La okulharoj ŝirmis ŝiajn okulojn.

"Hihi, malsaĝa birdo!" Mi ne povis reteni min de ridado.

"Franjo Ĉin, bonvolu esti mia instruistino! Vi instruu min!" ŝi levis la kapon kaj rigardis min per la brilaj okuloj larĝe malfermitaj.

"Cu vi volas preni min kiel vian instruistinon? Bone, sed vi devas antaŭ ĉio ion oferi por honori la majstron!" mi volis embarasi ŝin.

Ŝi eliris el la loĝejo. Baldaŭ ŝi revenis, kun paketo da bombonoj, kaj respekte prezentis ĝin antaŭ mi: "Bonvolu preni, majstro franjo Ĉin."

Mi vole nevole ridklukis kaj, kaptinte la paketon, kuris en la koridoron.

"He, fratinoj! Rapide venu manĝi bombonojn!"

Tion aŭdinte, ĉiuj iris el sia ĉambro kaj kun pepado ekprenis la bombonojn.

"Por kio la bombonojn?" iu el ili demandis.

"Feliĉigaj bombonoj, pro la nupto de Ŝjaŭ Mej!" mi kriis per stranga voĉo.

Kiam ni formanĝis la bombonojn kaj finis la ŝercon, mi revenis en la ĉambron. Tamen Ŝjaŭ Mej estis ploranta tie.

"Ĉin, kion vi volas fari?" kolere demandis Ĝin.

"Nur ŝercon, nenion gravan!" mi senzorge respondis.

"Fari ŝercon je alies memestimo, vi tro…" Ĝin riproĉis min.

"Delikatulino havas gardiston. Mi ne havas kuraĝon ofendi ŝin, mi eliru for." Mi prenis mian kovrilon el mia lito.

"Franjo Ĉin, ne iru! Tio estas mia kulpo." Ŝjaŭ Mej ambaŭmane kaptis mian brakon. Sed mi liberigis min de ŝi…

De tiam Ŝjaŭ Mej, akompanate de Ĝin, ofte restis en la laborejo tuttage, eĉ en dimanĉo. Baldaŭ venis aprilo kaj okazis la teknika konkurso de novaj laboristoj. Post la konkurso, mia teknika demonstrado ricevis varman plaŭdon. Kiel ĝoja mi estas, ke mi certe povos gajni la ĉampionecon.

Laŭvice Ŝjaŭ Mej estis la lasta. Sed ŝi ekzameniĝis por akiri oficialan kvalifikon.

"Ĉu la ekzameno de malsaĝa birdo estas vidinda? Ŝia plej bona rezulto estos tio, ke ŝi povos glate sukcesi tra ekzameno," mi kun malestimo diris.

Sed post publikigo de la rezulto, mi ne atendis, ke la atingo de Ŝjaŭ Mej estas pli bona ol la mia. Ĉiuj esprimis gratulon al Ŝjaŭ Mej.

Mi surpriziĝis de tio. Ĝin sincere diris al mi:

"Strebu por superi ŝin!"