• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-23 17:42:43    
Ĉinio plenforte antaŭenpuŝos laborojn pri energi-savado kaj verdaj konstruoj

cri

La 23-an de februaro en Pekino, ĉina vicministro pri konstruado s-ro Qiu Baoxing diris, ke en la estonteco la ĉina registaro prenos serion da rimedoj por plifortigi la antaŭenpuŝadon de la disvolviĝo de energi-savado kaj verdaj konstruoj, malstreĉi kontraŭdiron de bezonado al energio kaj riĉfontoj en la ekonomia disvolviĝado kaj realigi la sanan, akordan kaj kontinuigeblan disvolviĝadon de la ĉinaj konstruaj aferoj.

Nuntempe serioze mankas al Ĉinio energia, tera, akva, krudmateriala kaj aliaj riĉfontoj, krome la efektiva efikeco de utiligado de tiuj riĉfontoj estas ege malalta kaj la media poluciado estas serioza. Tial la antaŭenpuŝado de la disvolviĝo de energi-savado kaj verdaj konstruoj estas grava rimedo por Ĉinio iri novtipan industriigan vojon en la estonteco.

Energi-savaj konstruoj estas tiaj konstruoj, kiuj estis projektitaj kaj konstruitaj laŭ la energi-savaj normoj, kun malalta konsumado de enegio dum uzado. Verdaj konstruoj estas tiaj konstruoj, kiuj liveras por popolanoj sanan, komfortan kaj sekuran spacon de loĝado, laborado kaj aktivado kaj, samtempe, realigis la plej altan efikecon en utiligado de riĉfontoj kaj la malplej altan influon al la medio.

En la gazetara konferenco de la novaĵa oficejo sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro okazigita en la 23-a de februaro en Pekino, ĉina vicministro pri konstruado s-ro Qiu Baoxing diris, ke pere de 20-jara klopodado, Ĉinio akiris pozitivan progreson kaj kontentigan rezulton en antaŭenpuŝado de la laboroj de energi-savado kaj verdaj konstruoj. Li diris:

"Pere de preskaŭ 20-jara klopodado, Ĉinio akiris progreson en la laboroj de energi-savado de konstruoj. Nuntempe Ĉinio jam ellaboris multajn devigajn normojn pri energi-sava projektado de konstruoj, fundamente starigis leĝan sistemon pri energi-savado de civilaj konstruoj, faris provadon pri tiu ĉi laboro kaj starigis vastan internacian kunlaboradon."

Samtempe kun tio, ankaŭ la koncepto de verdaj konstruoj estas pli kaj pli atentata en Ĉinio. Ĉinio faris esploradon pri ŝlosilaj teknikoj de verdaj konstruoj kaj pri verdaj konstruoj por la pekinaj Olimpikoj en 2008.

Rilate al la problemoj ekzistantaj en la laboroj de energi-savaj kaj verdaj konstruoj, s-ro Qiu Baoxing esprimis, ke la ĉina Ministerio de Konstruado, kune kun koncernaj departementoj, prenos serion da rimedoj por plenforte antaŭenpuŝi la laborojn de energi-savado.