• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-23 20:13:09    
Karakterizaj kortdomoj de provinco Shanxi (2)

cri
La kort-domo de familio Qiao estis konstruita en la meza tempo de la 18-a jarcento, kaj en la sekvantaj pli ol 200 jaroj, ĝi estis plivastigita kelkfoje ĝis la nuntempa skalo. En la granda korto ekzistas pli ol 300 ĉambroj, ene troviĝas valoraj mebloj kaj instalaĵoj, ekzemple speguloj el suda Azio kaj horloĝoj el okcidentaj landoj. En ĝiaj ĝardenoj videblas multe da kuriozaj

ŝtonoj kaj raraj floroj el la suda landparto.

Fakte, en la provinco Shanxi troviĝas ankoraŭ multaj kort-domoj similaj al la kort-domo de familio Qiao, ekzemple tiu de familio Qu, tiu de familio Chang kaj tiu de familio Wang. Ĉiu kort-domo senvoĉe paradas pri iamaj riĉeco kaj potenco de sia mastro. Sed kial Shanxi-anoj estis tiel bonhavaj, ke ili kapablis konstruigi tiel multe da luksaj loĝdomoj?

Dum la tempo de la dinastioj Ming kaj Qing de Ĉinio, rapide evoluadis komercado, tiam la provinco Shanxi, kie multis loĝantoj, malmultis agroj kaj mankis agrikulturaj profitfontoj, elstariĝis kaj iris en la antaŭan vicon de komerca negocado. Granda nombro da viroj de la provinco forlasis la hejmlokon por serĉi la komercan ŝancon en aliaj lokoj. La ĵus elsendita popolkanto ja priskribas tiaman amaran scenon, kiam la edzino adiaŭas sian edzon vojaĝontan aliloken por komercado. Dank' al siaj diligenteco, penemo kaj inteligenteco, parto de tiuj viroj fine sukcesis en la komerca kariero, la butikoj kaj firmaoj de Shanxi-aj komercistoj iom post iom floradis tra la lando, eĉ penetriĝis en iujn landojn de orienta kaj suda Azio.

Riĉiĝintaj komercistoj de la provinco Shanxi komencis grandskalan konstruadon de luksaj loĝdomoj en sia hejmloko, rezulte aperis unu post alia tiuj imponaj kort-domoj. En la provinco Shanxi la urbo Pingyao estas la plej distingiĝa loko, kie troviĝas bone konservataj urbaj konstruoj el la dinastioj Ming kaj Qing. En la jaro 1997, Pingyao estis enlistigita de Unesko en la Katalogon de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj. En la antikva urbo kun pli ol 2 kvadrataj kilometroj arbare staras luksaj kaj grandiozaj domoj de antaŭaj riĉaj komercistoj. Inter domoj kun grizaj brikoj kaj nigraj tegoloj alte pendas tradiciaj ruĝaj lanternoj, kaj la butikoj ĉiam estas homplenaj. Vojaĝanto el Francio s-ino Sophie diris:

"Mi tre ŝatas mallarĝajn stratojn ĉi tie. Starante ĉe ili, oni povas trovi multajn vidindaĵojn nerimarkigajn. Tio estas tre agrabla por mi."

Estas aparte menciinde, ke la ĉina banka entrepreno ja originis el Pingyao. En la pasinta tempo la cirkulanta mono ĉefe estis arĝento, kiu ne oportunis al kunportado dum la komerca vojaĝo. Saĝaj komercistoj el la provinco Shanxi inventis ŝanĝ-oficejon similan al la banko de moderna epoko. Ili starigis la ŝanĝ-oficejon en diversaj lokoj por plenumi stokadon, bilancadon kaj mon-sendon inter malsamaj lokoj. Kun papero subskribita de la ĉefkontisto, ili povis ŝanĝi per ĝi arĝenton en la ŝanĝ-oficejo de diversaj lokoj.

En la antikva urbo Pingyao de Shanxi nun videblas kiel muzeo la pionira banko de Ĉinio – ŝanĝ-oficejo Rishengchang. Siatempe ĝi havis pli ol 40 filiojn en la lando kaj ĉiujare manovradis proksimume centmilionon da taeloj de arĝento.