• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-23 20:20:00    
Frandaĵoj de Aomen

cri
En Aomen, krom vidindaĵoj estas ankaŭ alia allogaĵo, t.e. frandaĵoj.

Ekde la mateno, apetitiga odoro ŝvebas el diversaj manĝejoj, kaj tagmeze aperas ankoraŭ pli multaj specoj da manĝaĵoj elektindaj por turistoj. La pladoj de Aomen estas preparataj laŭ la tradicia portugala kuirarto kaj ankaŭ la ĉina kulinara maniero, kaj spicitaj per eksterordinaraj aromaĵoj. Multaj hoteloj kaj restoracioj liveras divers-gustajn kaj divers-stilajn pladojn ĉinajn, ankaŭ manĝbudoj starantaj ĉe stratoj altiras al si multajn frandemulojn el diversaj mondpartoj.

Krom la ĉefaj pladoj, troviĝas en Aomen diversspecaj ĉinstilaj manĝetoj kaj kukoj, kiuj plejparte estas man-faritaj. Tiaj manĝaĵoj estas nomataj Shouxin. La fama butiko Juji estas vaste konata pro tiaj manĝaĵoj. Mastrino de la butiko s-ino Wu Xiaoni diris:

"La manĝaĵoj de nia butiko tre plaĉas al klientoj, kaj ĉiutage nia butiko estas plena de aĉetantoj, el kiuj multaj estas alilokanoj."

Aomen ankaŭ estas nomata paradizo por aĉetado. Ĉi tie praktikiĝas la politiko de malaltaj impostoj, kaj la varoj estas ne nur malaltekostaj, sed ankaŭ multspecaj, precipe la oraj ornamaĵoj, famaj brakhorloĝoj, antikvaĵoj, elektronikaj aparatoj, kosmetikaĵoj kaj aliaj estas abundaj en la kvanto kaj multaj en la speco.

Por akceli la ekonomian evoluadon de Aomen, en la jaro 2003 multaj provincoj kaj urboj de la ĉina ĉeftero malfermis la individuan vojaĝon al Aomen, rezulte la nombro de turistoj vojaĝantaj al Aomen el la ĉina ĉeftero pli kaj pli multiĝas. S-ro Xu Weiwen, polica vic-komisaro de Aomen-a Oficejo pri El-iraj kaj En-iraj Aferoj, diris:

"Post la reveno de Aomen al la patrolando en 1999, la nombro de turistoj vojaĝantaj al Aomen ĉiam pli kreskas jaro post jaro. Antaŭ la reveno, ĉiumonate la averaĝa nombro de turistoj vojaĝantaj ĉi tien estis pli ol miliono, kaj en novembro de 2004, la nombro jam superis 3 milionojn."

Estas interesa legendo pri la nomo de Aomen:

Antaŭ centoj da jaroj, kiam iu fiŝista ŝipo veturis sur maro, subite okazis uragano, kaj la fiŝistoj dronis en paniko. En la kriza momento iu knabino elstariĝis kaj ordonis al la uragano tuj ĉesi. Strange estis, ke la uragano vere ĉesis kaj la maro rekvietiĝis, sekve la fiŝista ŝipo sekure atingis havenon. Surbordiĝinte, la knabino silente iris en direkto de la monto Mage. Subite ekradiis aŭreolo ĉirkaŭ ŝi, kaj ŝi transformiĝis en strion de fumo. Poste oni konstruis templon omaĝe al tiu knabino ĉe la loko, kie ŝi surbordiĝis, kaj nomis ĝin la templo Mage. En la meza periodo de la 16-a jarcento, kiam la unua aro da portugaloj venis al Aomen, ili demandis lokanojn pri nomo de la loko, kien ili atingis unuafoje. Miskomprenante, ke la portugaloj demandas pri nomo de la templo, lokanoj respondis: Mage. Aŭdinte la prononcon de la lokanoj, la portugaloj opiniis, ke tiu ja estas nomo de la loko, sekve ili nomis ĝin Macao. Fakte la loko nomiĝas Aomen en la ĉina lingvo.