• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-24 09:11:43    
Shen Yang: Nokte en Arbaro

CRI
Kompare kun boskoj en ŝanhajaj kvartaloj, arbara parko sur la insulo Chongming enhavas multe pli da arbara gusto. Vi vidas nek fungojn, ĉarmajn tamen venenajn, sur putraj arbostumpoj, nek lupojn, malicajn kaj kontraǔstarantajn al vi. Tamen la senlima vasto da "neĝaj" cipresoj, "nubaj" pinoj, aromaj kamforujoj kaj 'amaraj" abioj konkure kondukas vin, tra pado, mistere profunda kaj de verdaĵoj ombrata, en fantastan fabelmondon.
Jen 2 fraǔlinoj, kiuj biciklas el fundo de densa arbaro. Unu el ili frapas ege viajn okulojn per ŝalo, punca, hela kaj de la verdo reliefigata. Ŝiaj spirito kaj maniero ricevas senrezervan elvolviĝon. Ambaǔ estas redaktorinoj el nia karavano. Kaj la biciklojn, ili luas el la parko, kiu ŝajnas senhoma tial tro kvieta, escepte de ni, "ludantoj de ideogramoj". For vulgareco kaj trivialeco. La arbaro purigas al ni la koron. La ĉiutageco revenas nur kiam ni voras melonon kaj batalas kontraǔ Chongming-kraboj.
Nokte en arbaro, naskiĝas multo da temoj. Xu Kailei, la plej aĝa el ni, estas laǔdita de Ke Ling, ke lia prozaĵo entenas ĉarmon de vilaĝa fraǔlineto, tamen li mem diras, ke lia verko estas kvazaǔ oazo en anima dezerto... La arbaro ondas kaj la ondaj sonoj iom stompas la kvieton kaj pacon en la nokta aero. Post momento aǔdiĝas Ningbo-a dialekto el la buŝo de oldulo, kiu estas gardisto de la arbaro. Liaj vortoj elspiras emocion naskitan el ĝojo pro afabla regalo al ni, naivaj urbanoj. Sekve en niajn orelojn penetras "prediko" de Xu Kailei pri tio, ke prozo devas manifesti veron, bonon kaj belon kiuj, pli konkrete esprimite, signifas sinceron kiel fundamenton, animan strebadon kiel elirpunkton kaj starpunkton kaj esencon kiel sociestetikan efekton. Ĉi-tempe li reasertas sian koncepton pri prozo, en la nokto, meze de sennombraj arboj, tio manifestas iom da poezieco. Iu elmetas, ke iom tro da amoro, artefarita kaj eĉ hipokrita, regas en la nuntempa literaturo. Xu Kailei konsolas dirante, "Ne gravas, ĉio pasos. Diversaj kaǔzoj en la turna periodo de la socio, certe aperigas heterodoksiĝon. Tiaj verkoj efemeras. Fine ĉiuj revenos sur la ĝustan vojon."
Nokte en la arbaro. Sekvas babilo inter Deng Weizhi kaj Xiao Ding pri anekdotoj de maniaj literaturistoj. Fakte ambaǔ, same legemaj ĝis kulmino, mem havas abundon da interesaj aferoj. Sur la vizitkarto de Deng Weizhi legiĝas nur "Leganto", kvankam li havas sufiĉe multe da oficialaj titoloj. En 1998, miokardia infarkto abrupte atakis lin; apenaǔ revivigite post urĝa savo, li ĉantis enlite:
Varma sango en la Orient'
4 pontetoj super 3 riveroj;
lertajn manojn sekvas printempvent'...
(Li kuŝis en la hospitalo Oriento kaj oni faris 4 "pontetojn" al li en la koro.)