• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-24 15:21:09    
Estro de Monda Banko---- James D. Wolfensohn

cri

En sia vivo, James D. Wolfensohn realigis multajn revojn. Li partoprenis en la Olimpiaj Ludoj, li fariĝis milionulo per sia klopodado, li okazigis personan violonĉelan koncerton en la koncerta halo de Carnegie;dum 40-jara geedzeco, li havas tri gefilojn kaj amatan edzinon, kiuj feliĉigis lian vivon.

En 1995, post kiam Wolfensohn estis nomumita kiel estro de la Monda Banko, li komencis realigi pli grandan deziron. "Kiam mi konigis al miaj gekolegoj, ke mi baldaŭ laboros en la Monda Banko, mi nevole ploris", li diris, "mi volas fari pli grandan aferon, al kiu mi volas kontribui la tutan vivon." Li planis batali kun malriĉeco kadre de la mondo.

Ĝis nun Wolfensohn ne bedaŭris pro la decido pri laborado en la Monda Banko. Tamen ĝis somero de la kuranta jaro, finiĝos lia laboro. Lia dua serva periodo baldaŭ plenumiĝos, antaŭnelonge la usona registaro unuafoje oficiale deklaris, ke ĝi elektas anstataŭan personon.

Naskiĝo el malriĉa familio

71-jaraĝa Wolfensohn diris: "Komence mi ne estis riĉa. Naskiĝo en ordinara familio estas bona komenco". La 1-an de decembro de 1933 naskiĝis Wolfensohn en Sidnejo. Liaj gepatroj estas britoj, antaŭ granda ekonomia depresio, ili transloĝiĝis en Aŭstralion kaj finfine baziĝis en la nova lando post peniga klopodado. La gepatroj metis ĉiun esperon sur sian filon kaj donis al li multe da amo. Ili sendis Wolfensohn al la plej bona lernejo kaj diris al li, ke li devas ami aliajn.

En la koro de Wolfensohn, la kredo pri "bonfara tasko" estas tre forta, alie lia vivo turniĝus al tute malsama direkto. Hazarde, la homoj trovis, ke Wolfensohn havas naturon en skermo. En 1956 li aliĝis al la olimpika skerma teamo de Aŭstralio kaj post du jaroj li fariĝis estro de la ŝtata teamo.

Poste, Wolfensohn studis en Harvard Universitato, post diplomiĝo li laboris en limigita kompanio de Schroeder. Post tio, li laboris en la kompanio de gefratoj de Solomon kaj fariĝis administranto de la investa banko de tiu kompanio. En la jaro 1980, li liveris krediton al la Kompanio Daimler Chrysler por savi ĝin el bankroto. Tial Wolfensohn suriris unuan paĝon de la ĵurnalo "Nov-jorka Tempo" kaj famiĝis pro tio. Multaj altrangaj kunvenoj invitis lin doni opiniojn pri disvolviĝo de helpo kaj mediprotekta problemo, paŝo post paŝo li konis laborantojn de la Monda Banko kaj finfine estis elektita kiel estro de la Monda Banko.

Senlace strebi al la celo

Wolfensohn tuj ekscitiĝis. Gvidi la Mondan Bankon estis laboro donanta senliman eblecon al li en tiu tempo, kaj same en hodiaŭ. Marŝi laŭ paŝoj de la antaŭlo Robert McNamara estis honoro kaj ankaŭ defio por li. Malgraŭ ke li ne gajnis tiun estrecon, li forlasis kompanion de gefratoj de Solomon kaj establis Investan Kompanion de James D. Wolfensohn. Tamen li ne forlasis la celon pri estriĝo en la Monda Banko, ĉiam tenante kontakton kun la banko. En 1995, li finfine realigis sian delongan aspiron. En la fino de la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento, Robert McNamara difinis la Mondan Bankon kiel instrumenton kontraŭ malriĉeco, Wolfensohn marŝis ĝuste sur tiu vojo.

Komence Wolfensohn akiris multe da kritikoj. Li estis malestime nomata kiel "mona komercisto", lia komerco estis konsiderata kiel atesto de ekspluata kapitalisto. Tamen li ne zorgis pri tio. Li faris intertraktadon kun registaroj de diversaj landoj aŭ neregistaraj organizoj, li vizitis 120 landojn kaj eniris malriĉulajn loĝejojn por persone sperti malriĉan staton de tiuj lokoj. La frazo ofte uzata de li estas, ekzameni atingon de la Monda Banko per rido sur vizaĝo de kamparaj infanoj. Wolfensohn ankaŭ ordonis siajn gekolegojn iri el oficejo por fari enketon en diversaj landoj. Li inkludis kontraŭkoruptadon kaj batalon kontraŭ aidoso en la tagordon, proponis planon pri ŝulda reduktado, plivastigis parolrajton de evoluantaj landoj kaj altigis efikecon de la helpa plano de la Monda Banko. Li faris multe da aferoj kaj ankaŭ multajn erarojn. Kritikanto diris, ke la interno de la Monda Banko falis en senordon kaj la reformado ne reale plenumiĝis.

Tamen Wolfensohn diris: "Se la homoj diris, ke ni tute ne zorgis pri malriĉeco, medio kaj seksa diskriminacio, aŭ ke ni faris nesufiĉe en batalo kontraŭ aidoso kaj ŝulda reduktado, mi opinias ke tio estas malprudenta. Kiu faris pli multe ol ni? Se la homoj bagateligis atingojn de la Monda Banko, ignorante kion ni faris, mi estos tre kolera.

Suiri novan scenejon

La 1-an de decembro 2003, en sia 70-a naskiĝtago, Wolfensohn refoje realigis alian grandan revon. Vizaĝe al 500 spektantoj, inkluzive de gajninto de nobela premio de ekonomio Joseph E.Stiglitz, usona eksa vicprezidento Albert Gore kaj nederlanda reĝino, Wolfensohn suriris scenejon de koncerta halo de Carnegie. Li persone ludis violonĉelon kaj prezentis kvarteton de Wolfgang Amadeus Mozart kune kun la ensemblo. Ĝuste li, kiu komencis lerni ludadon de violonĉelo ekde sia 40-a jaraĝo kaj ne havis sufiĉan tempon por ekzameno, suriris la plej faman scenejon de la mondo.

Wolfensohn tre komprenis sian devon en la Monda Banko. "Mi firme konvinkiĝas, ke se ni ne traktos problemon de malriĉeco, ni ne kreos kondiĉon por la paco."

Eble li povos triafoje preni tiun oficon, tamen pluenoficiĝo de usona prezidento Bush trompis lian planon. Antaŭ nelonge, li diris: "Mi jam laboris dek jarojn kaj tio estas sufiĉa por mi." Tamen li ne forlasis sian revon. Se li estos bezonata, li plue laboros kaj faros aferojn atendatajn de membrolandoj.