• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-24 17:06:58    
Espereble finiĝos krizo de kabineta organizado en Palestino

cri

En profunda nokto de la 23-a de februaro, Fatah, ĉefflua sekto de la palestina Liberiga Organizo, sankciis la nomliston de membroj de la nova kabineto prezentitan de Ahmed Qureia, ĉefministro de la aŭtonoma registaro, al la leĝdona komitato. Tio signifas, ke Ahmed Qureia espereble eliros el la krizo de kabineta organizado.

Fatah sankciis tiun ĉi nomliston de membroj de la nova kabineto elmetitan de Ahmed Qureia en la kunveno de la leĝdona komitato okazigita vespere de la sama tago. Post la finiĝo de la ĝenerala elektado en Palestino en la pasinta monato, la nove elektita prezidanto de la palestina Nacia Leĝdona Konsilio Mahmoud Abbas, laŭ difino de la palestina leĝo, rajtigis Ahmed Qureia organizi novan registaron. En la 21-a de februaro Ahmed Qureia prezentis la nomliston de membroj de la nova registaro al la leĝdona komitato. Inter la 23 ministroj de la nova kabineto troviĝis nur 4 novaj vizaĝoj: Nasser Yusuf nomumita kiel ministro pri internaj aferoj, Nasser al-Kidwa nomumita kiel ministro pri eksteraj aferoj, Jed Ashak nomumita kiel ministro pri turismo kaj Dalal Salameh nomumita kiel ministro pri sociaj aferoj. Aliaj 19 membroj de la malnova kabineto aŭ tenis sian antaŭan postenon, aŭ prenis ministran postenon pri aliaj aferoj.

Tiu ĉi nomlisto de membroj de la nova kabineto tuj ricevis oponon de plejparto de la leĝdonaj komitatanoj. Ili opinias, ke Palestino bezonas deradikan politikan reformadon por forigi koruptecon. Tamen en la nomlisto troviĝas tro da malnovaj vizaĝoj, iuj el ili eĉ estas suspektatoj de koruptaj kazoj.

Sub la premado, en la 22-a de februaro Ahmed Qureia reprenis la nomliston kaj postulis, ke la leĝdona komitato prokrastu balotadon al la nomlisto de la nova registaro ĝis la 23-a de februaro. Ahmed Qureia esprimis, ke laŭ postulo de la membroj de la leĝdona komitato li nomumos pli da novaj personoj kaj organizos registaron de specialistoj. Laŭ malkaŝo en la nova nomlisto troviĝas 10 "novaj vizaĝoj". Tamen la nomlisto ellaborita en la 23-a de februaro ankoraŭ ne kontentigis la postulon de plejparto da leĝdonaj komitatanoj. Ahmed Qureia refoje petis, ke la balotado prokrastiĝu je unu tago.

En tiu ĉi urĝa momento, vespere de la 23-a de februaro Fatah de la leĝdona komitato okazigis kunvenon kaj post diskutado sankciis la nomliston de membroj de la kabineto prezentitan de Ahmed Qureia. Ĉar Fatah okupas 2 trionojn de la sidlokoj en la palestina leĝdona komitato, la sankcio signifas pavimi vojon por Ahmed Qureia por eliri el la krizo de kabineta organizado.