• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-24 18:22:18    
Ĉina Arto---Ombroteatro (foto)

cri

Ombroteatro havas rilaton kun papertondado ĉe la origino kaj ĝia plastiko devenis ĉefe de heredo kaj imitado de papertondado kaj aplikis la efekton de ajhura fenestrofloro (fenestrofloro estas papertondajho algluita sur fenestrovitro kiel ornamo ĉe festoj). Ludante ombroteatron, aktoro tenas en la manoj tri bastonetojn kunligitajn kun tondita homfiguro, unu kun la kolo kaj la du aliaj kun la du manoj. Per lampolumo oni jhetas ĝian ombron sur blanka tolo nomata, kaj la aktoroj kantas tekstojn de la teatro en akompano de muziko de tamtamo kaj tamburo por prezenti vivajn kaj versimilajn teatrajhojn. La komunaj karakterizajhoj de la ombroteatroj de ĉiuj lokoj estas tio, ke la figuroj de homoj kaj bestoj montriĝas per profilo, kaj malofte per duonprofilo aŭ fronta vizaĝo. La kapo de la figuroj estas malmuntebla kaj povas adaptiĝi al diversaj korpoj por ludi diversajn rolojn en la teatro. La artikoj de la figuroj estas flekseblaj, kaj sub la manipulado de la aktoro ili povas ludi viglajn rolojn.

Ombroteatro estas alinomata kiel "lampombro" kaj "azenleda ombro". Ĝi originis en Ŝaanxi-provindo de Ĉinio kaj dividiĝas en la orientan skolon kaj la okcidentan skolon. Poste la arto iris en Ŝanxi-provincon kaj formis la sudan vojon. Ĝeneraldire, la figuroj de la provincoj Ŝaanxi, Ŝanxi kaj Hebei estis fajne ellaboritaj, kaj la roloj de la figuroj de la teatro estas klare distingeblaj per la trajtoj de la vizaĝoj. La figuro de heroino en teatro en la nordokciento de Ĉinio havas rondecan frunton kaj rektan nazon, dum la mentono estas rektangula. La lipoj estas ruĝigitaj kaj la okulanguloj kaj la brovoj ligiĝis en arka linio. La figuroj de ombroteatro de la provincoj Henan kaj Hunan havas krudajn liniojn, la vizaĝoj havas rondecajn liniojn.

Ombroteatro estas ombroarto ludata sub lamplumo, tial oni bezonas klaran ombron, kaj la linioj kaj desegnoj ne akcentas fajnecon kaj densecon de la linioj.