• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-25 14:50:02    
Usona kaj rusa ŝtatestroj intervidiĝis: diverĝoj ankoraŭ ekzistas

cri

En la 24-a de februaro laŭ la loka tempo en slovaka ĉefurbo Bratislavo, usona prezidento Bush kaj rusa prezidento Putin okazigis la unuafojan intervidiĝon en siaj respektivaj duaj oficperiodoj kiel prezidentoj. Dum la intervidiĝo la du flankoj foje refoje emfazis la amikecon inter si kaj la interparolo iris en amika atmosfero kaj estis ege "fruktodona", tamen tio ne kovras la diverĝojn ankoraŭ ekzistantajn inter la du flankoj.

Kiel la lasta plej grava parto de ĉi-foja vizito al Eŭropo, Bush faris interparolon kun Putin dum 2 kaj duona horoj. En la komuna gazetara konferenco post la intervidiĝo, la dulandaj ŝtatestroj esprimis, ke Usono kaj Rusio unuanime konsentas daŭre plifortigi kunlaborojn en sekureca, kontraŭ-terorisma, ekonomia, komerca kaj aliaj kampoj. Bush diris, ke Usono atentas pri disvolvo de la strategiaj, kunlaboraj kaj partneraj rilatoj kun Rusio en la sekureca kampo. Putin montris, ke Rusio kaj Usono havas komunajn interesojn kaj samajn celojn en plifortigo de la nuklea sekureco, kontraŭ-terorismo kaj aliaj kampoj. Rilate al ekonomio kaj komerco, Bush esprimis pluapaŝe akceli la intertraktadon, por ke Rusio aliĝu al la Monda Komerca Organizo, kaj klopodi por tio, ke en 2005 finiĝu la duflanka intertraktado inter Usono kaj Rusio rilate la rusan aliĝon al la Monda Komerca Organizo. Putin esprimis sian esperon, ke la du landoj pligrandigu kunlaborojn en petrolo, nuklea energio, paca ekspluatado de la kosmo kaj aliaj altsciencteknikaj kampoj.

La grava frukto de ĉi-foja pinta renkontiĝo estas, ke la du landoj atingis plurajn interkonsentojn pri preventado de disvastigo de normalaj kaj nukleaj armiloj. Bush kaj Putin konsentis eskaladi la sekurecajn laborojn de la nukleaj reaktoroj kaj armilaj konservejoj de la du landoj por preventi eblajn terorismajn atakojn. Samtempe Usono kaj Rusio prenos komunajn rimedojn por preventi tion, ke aliaj landoj ŝanĝu la fuzaĵon de nuklea elektruma stacio en materialon de produktado de nukleaj armiloj. La du landoj ankaŭ subskribis interkonsenton por preventi disvastigadon de porteblaj ter-aeraj misiloj.

Estas menciinde, ke Bush kaj Putin tenas inter si privatan amikecon. Antaŭ sia vojaĝo al Eŭropo, Bush plurfoje "rememoris" siajn intervidiĝojn kun Putin de la jaro 2001. Post ĉi-foja pinta intervidiĝo, Bush foje refoje emfazis, ke lia dialogo kun Putin estis konstruiva.

Oni rimarkis, ke emfazante pri sia privata amikeco kun Putin, Bush ne forgesis esprimi sian "atenton" al la demokratia procezo de Rusio. Bush ne nur donis akrajn kritikojn al la rusa demokratia procezo, sed ankaŭ postulis, ke landoj de Eŭropa Unio kune puŝu Rusion en la tagordon de "demokratia reformado". Pri tio Putin reasertis la starpunkton de Rusio. Li diris, ke Rusio devas elekti demokratian disvolviĝan vojon konforman al siaj propraj cirkonstancoj.

Rilate la iranan nuklean problemon, la du ŝtatestroj de Usono kaj Rusio esprimis saman oponon kontraŭ tio, ke Irano posedas nukleajn armilojn. Tamen Bush ne sukcesis persvadi, ke Rusio ŝanĝu sian starpunkton rilate helpon al Irano en la konstruado de nuklea elektruma stacio.