• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-25 15:28:03    
Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio

cri

La 9-an de novembro 1966, la 21-a ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj Nacioj aprobis rezolucion, en kiu oni difinis, ke la 21-a de marto ĉiujare estu la "Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio". Tio estas por memorigi masakron de Sharpeville de Suda Afriko okazintan en la 21-a de marto 1960, oponante kontraŭ rasa diskriminacio.

La 21-an de marto 1960, afrikanoj de la vilaĝo Sharpeville de provinco Transvaal de Suda Afriko okazigis grandskalan manifestacion por oponi kontraŭ la Leĝo de Paspermeso proklamita de la sudafrika instanco. Tiu leĝo estis unu el centoj da leĝoj proklamitaj de la sudafrika instanco koncerne al rasa diskriminacio. La leĝo difinas, ke neblankuloj pli ol 16-jaraj devas porti kun si paspermeson, tiuj kiuj ne havas postulatan paspermeson estos arestataj. La manifestacianta popolamaso estis krude subpremita de la instanco, pli ol 70 homoj estis pafmortigitaj kaj pli ol 240 vundiĝis, tio kaŭzis masakron konsternantan la tutan mondon.

Opono kontraŭ rasismo kaj rasa diskriminacio ĉiam estas unu el problemoj antaŭece atentataj de Unuiĝintaj Nacioj. UN jam ellaboris kaj aprobis serion da deklaroj kaj konvencioj kontraŭ rasismo kaj rasa dispartigo, kaj sinsekve disvolvis du 10-jarajn aktivadojn pri opono kontraŭ rasismo kaj rasa diskriminacio. En la 21-a de marto ĉiujare, diversaj landoj de la mondo okazigos diversajn aktivadojn, koncernaj institucioj de Unuiĝintaj Nacioj publikigos komunikon aŭ okazigos specialan kunvenon, por memorigi la eventon de la "masakro en Sharpeville" kaj apelacii la internacian socion oponi kontraŭ la rasa diskriminacio.