• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-25 16:28:55    
Scienc-teknika Esperanto-movado en Ĉinio

cri
Ĉinio estas antikva kaj alte civilizita lando. Ĝiaj sciencaj inventoj donis grandan influon al la mondo. Poste ĝi posteiĝis pro longatempa feŭdisma regado kaj imperiisma agresado. Ĝiaj ekonomio, sciencoj kaj teknikoj disvolviĝis malrapide. Komence de la 20-a jarcento iuj progresaj intelektuloj proponis savi la patrion per industrio, scienco kaj tekniko. Ili enkondukis Esperanton en Ĉinion, donis grandan atenton al ĝia aplikado en scienca kaj teknika kampo. En 1909 iuj ĉinaj esperantistoj studantaj en Francio eldonis Ĥina-Esperanta Scienca Literatura Revuo, kies duono traktis scienc-popularigajn problemojn en Esperanto. En la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento oni eldonis la libron Astronomio. De la 30-aj jaroj fama ĉina entomologo Io Chou (Zhou Tao) eldonis Esperanto-revuon, funkciigis instituton kaj faris scienc-teknikan interŝanĝon en Esperanto. Ankaŭ en la 30-aj jaroj ĉinaj esperantistoj tradukis artikolojn el Esperanta Scienca Revuo en la ĉinan lingvon kaj publikigis ilin en ĉinaj gazetoj. La esploraj fruktoj de sovetunia botanikisto Miĉurin ja estis enkondukitaj en Ĉinion pere de Esperanto. Komence de la 50-aj jaroj, proponate de profesoroj Io Chou kaj Lu Jinsheng, 19 profesoroj de la Nordokcidenta Agronomia Instituto publikigis deklaron, en kiu ili alvokis, ke ĉinaj sciencistoj faru sciencan interŝanĝon kun alilandaj kolegoj en Esperanto. Profesoro Io Chou fondis la internacian Entomotaksonomio en 1979, parto de ĝiaj disertacioj havas Esperantan resumon. Poste li eldonis sian fakan verkon Ĉinio Marŝas en Insekta Mondo en la ĉina lingvo kaj Esperanto. En 1982 li faris prelegon kun la sama titolo en la Internacia Kongresa Universitato de la 67-a UK, kaj en 1986 li faris prelegon Papilioj Venas en IKU de la 71-a UK.

Ekde la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento Ĉinio ekpraktikis la politikon de reformado kaj pordmalfermo kaj ellaboris naciprosperigan strategion per disvolvo de sciencoj kaj tekniko, sekve de tio en Ĉinio rapide disvolviĝis la scienc-teknika Esperanto-movado.

Somere de 1984, pli ol 30 famaj sciencistoj, kiaj Bei Shizhang, Wang Dezhao, Zhou Mingzhen, Liu Dongsheng kaj aliaj, skribis al gvidantoj de la Ĉina Akademio de Sciencoj, kun la propono starigis Sciencista-Teknikistan Esperanto-Asocion sub la Ĉina Akademio de Sciencoj, organizi sciencistojn kaj teknikistojn en lernado de Esperanto kaj fari internacian scienc-teknikan interŝanĝon per Esperanto. La 15-an de junio, 1984, naskiĝis la Sciencista-Teknikista Esperanto-Asocio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj, kiu fondis la revuon Tutmondaj Sciencoj kaj Teknikoj en la sekvanta jaro.

La nomita asocio okazigis kvin internaciajn akademiajn konferencojn pri scienco kaj tekniko en Esperanto respektive en 1986, 1988, 1990, 1994 kaj 1996 en Pekino. La disertacioj koncernas diversajn kampojn de naturaj sciencoj kaj iujn ankaŭ de la sociaj sciencoj. Julie de 1987 delegito de tiu asocio partoprenis la 6-an internacian medicinan konferencon de Esperanto kaj legis disertacion. En tiu konferenco s-ro Shen Chengru ricevis honoran diplomon Koperniko kaj medalon. Julie kaj aŭguste de 1988 ĝi okazigis akupunkturan kurson en Esperanto en Pekino.

Tutmondaj Scienco kaj Tekniko estis tri-monata revuo en la ĉina lingvo kaj Esperanto. En la revuo legiĝis artikoloj ĉefe pri fiziko, kemio, astronomio, geografio, matematiko, medicino, oceanografio, zoologio, botaniko, ekologio, ĝardenistiko, dietistiko, mediprotekto, akvoutiligo, energio, komputilo, interreto kaj aliaj. Ĝis 1998 tiu revuo eldonis sume 54 numerojn kun 930 disertacioj kaj artikoloj. Pro sia kontribuo al la internacia scienc-teknika interŝanĝo kaj scienc-teknika Esperanto-movado, en 1993 ĝi ricevis la premion de la internacia fonduso Fame kaj en la Sekvanta jaro la premion de la internacia fonduso Grabowski.

Depost la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento naskiĝis fakaj Esperanto-organizaĵoj en Wuhan, Guangxi, Changchun, Jinchang, Xinjiang, Shandong, Hubei, Hohhot, Changji kaj aliaj lokoj. Tuj post sia naskiĝo ili faris diversan Esperanto-aktivadon, okazigis Esperanto-kurson por sciencistoj kaj teknikistoj, elkulturis novajn esperantistojn, eldonis sciencajn legaĵojn, faris simpoziojn por interŝanĝi akademiajn informojn kaj sperton kun alilandaj kolegoj, publikigis disertaciojn kaj per tio ludis gravan rolon por apliki Esperanton en la scienca kaj teknika rondoj.

En 1986 la prepara komitato de la Ĉina Medicina Esperanto-Asocio helpis la Universalan Medicinan Esperanto-Asocion en aranĝo de ĝia jarkunveno dum la 71-a UK. La Pola Krakova Kopernika Mediciana Instituto donis al la ĉina prepara komitato premion Nikolaj Koperniko pro ĝiaj sukcesoj en disvastigo de Esperanto en la medicinista rondo. La Ĉina Medicina Esperanto-Asocio eldonis sian organon. La Medicino de Xinjing aperigis Medicina Kurso de Esperanto kaj artikolojn pri medicino por diskonigi Esperanton inter medicinistoj. Membroj de tiu asocio aktive partoprenis internacian akademian aktivadon, ĉeestis internaciajn Esperanto-simpoziojn, publikigis 100 disertaĵojn en Medicia Internacia Revuo kaj kompilis Ĉina-Esperanta-Angla-Franca Ĉinmedicina Terminaro. En 1988 Cui Zhiqin ricevis la premion Shinoda de la Universala Medicina Esperanto-Asocio. Dank'al penado de medicinaj esperantistoj naskiĝis en 1994 la Ĉina Medicina Esperanto-Asocio.

En 1987 la Unuiĝo de la Ĉinaj Fervojistaj Esperanto-Grupoj membriĝis al la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio. Ĉiujare ĝi okazigis jarkunvenon, kie la ĉeestantoj interŝanĝis informojn kaj sperton. Ĝi publikigis plurajn disertaciojn en la internaciaj gazetaroj. En 1993 la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio fondiĝis en Pekino. En la pasintaj dekkelkaj jaroj ĝi eldonis sian organon Fervojista Esperantisto, okazigis simpozion, publikigis disertaciojn en diversaj gazetroj. Ĝiaj reprezentantoj plurfoje ĉeestis internaciajn fervojistajn simpoziojn kaj faris prelegojn. Ĝi kompilis siajn artikolojn publikigitajn en ĉinaj kaj internaciaj gazetoj pri fervoja konstruado en unu libron Kolekto de Fervoja konstruado. Ĝi eldonis ankaŭ grandskalan Ĉinlingva-Esperanta-Anglalingva Fervoja Terminaro. Krome ĉiujare ĝi ĝustatempedonas jarraporton al la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, de tempo al tempo liveris al Internaciaj Fervojistoj informojn pri la sukcesoj de la fervoja konstruado de Ĉinio, novaj scienc-teknologiaj atingoj kaj siaj aktivadoj. Ĝi interŝanĝis informojn kaj revuojn kun fervojaj organizoj de 20 landoj. krome, ĝi akceptis fervojajn esperantistojn el Japanio, Germanio kaj Aŭstrio, kiuj diskutis, interŝanĝis opiniojn kun siaj ĉinaj kolegoj. Nun ĝi aktive preparas sin por gastigi la 58-an Internacian fervojistan Esperanto-Kongreson en 2006 en Ĉinio.

Scienc-teknika interŝanĝo per Esperanto akcelis ekonomian disvolviĝon en iuj lokoj. Gansu-a samideano Huang Yinbao elkulturis novan akvomelonon "Verda Stelo" per semoj liveritaj de alilanda esperantisto. Helpate de japana esperantisto li ellernis teknikon pri prilaboro de poligono kaj trovis novan vojon por disvolvi lokan agrikulturon. Dank' al tio li estis honorita kiel "avangarda juna sciencisto-teknikisto de Ĉinio". Pere de Esperanto Xi'an-a esperantisto Wang Tianyi enkondukis teknikon pri bredo de ĥelonio en varmeta akvo. Pere de Esperanto la kuracilo kontraŭ ostologiaj malsanoj eksportiĝis eksterlanden kaj nun ĝi havas perantojn en Bulgario kaj Hundario.