• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-25 16:58:34    
Nova fizionomio de palestina registaro

cri

La 24-an de februaro en Ramallah ĉe la okcidenta bordo de Jordano, la palestina nova registaro ĵuris enoficiĝon. Analizistoj opinias, ke la fondiĝo de la nova registaro kun Ahmed Qureia kiel ĉefministro naskos grandan influon al la estonteco de Palestino kaj la disvolviĝo de la palestina-izraela situacio.

Prezidanto de la palestina Nacia Leĝdona Konsilio Mahmoud Abbas prezidis la ceremonion de enoficiĝo de la nova registaro. Li diris, ke la nova registaro estas juna kaj specialista. Li esperas, ke la membroj de la nova registaro bone plenumu siajn devojn kaj respondecojn en servado al la palestina popolo. Mahmoud Abbas estas plena je fido al la politikaj kapabloj de la membroj de la nova registaro.

Laŭ konigo de altaranga oficisto de Fatah, la organizado de ĉi-foja registaro ege atentas pri la koncepto pri "regado de la ŝtato pere de specialistoj", kompare kun tiu de la antaŭaj registaroj. Plejparto de la membroj estis elektitaj el pli ol 100 specialistoj en diversaj kampoj kaj ĝenerale havas relative altan edukitecon, modernigan scian strukturon kaj vastan reformadan vidkampon. Laŭ konigo inter la 24 membroj de la nova kabineto 10 posedas la doktorecan titolon kaj pluraj aliaj posedas la magistrecan titolon.

Krome, la membroj de la nova kabineto naskiĝis post elektado laŭ iliaj talentoj. Tio grandamezure rompis la antaŭan modon de divido de la membreco inter diversaj politikaj partioj kaj sektoj. Tio alblovis novan politikan venton al la palestina politika kampo.

Analizistoj montris, ke la organizado de la nova registaro helpos Mahmoud Abbas firmigi sian pozicion de regpotenca plenumado kaj praktiki politikojn de interna reformado kaj ekstera intertraktado. La antaŭa altaranga generalo Nasser Yusuf kaj la eksministro pri sekureco Mohammed Dahlan, kiuj estas rigardataj kiel la maldekstra kaj dekstra brakoj de Mahmoud Abbas, troviĝas en la nomlisto de la membroj de la nova registaro kaj respektive prenos la oficojn de ministro pri internaj aferoj kaj ministro pri civilaj aferoj. Nasser Yusuf ĉiam pledas por preni necedemajn politikojn al la palestinaj radikalaj organizoj. Ĉi-foje li estis nomumita kiel ministro pri internaj aferoj respondecanta pri la palestina sekureca trupo. Tio montras la firman volon de la nova gvidantaro de Palestino por reformi la palestinan sekurecan trupon kaj, samtempe, donas fortan signalon al diversaj radikalaj organizoj, kiuj provokas la aŭtoritatecon de la palestina Nacia Leĝdona Konsilio.

Analizistoj montras, ke la fondiĝo de la palestina nova registaro ne nur pozitive respondas al la voko de la palestina popolo pri reformado, sed ankaŭ montras al la internacia socio la firman volon kaj kuraĝon de Pelestino por antaŭenpuŝi la pacan procezon.