• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-25 17:19:12    
Acersuka tinkturado de Miao-nacio (foto)

cri

Acersuka tinkturado estas originala tinktura maniero en la regionoj loĝataj de Miao-nacianoj. La procedo estas jene:

Prepari aceran sukon:

Tranĉi sur acerarbo, por ke la suko elfluu. Deŝiri la arboŝelojn, kuiri ilin kune kun bova graso, dekanti la dekoktaĵon kaj malvarmigi ĝin. La dekoktaĵo fariĝas kiel grize bruna gumo kaj pli poste kiel vakso. Ĝi estas konservebla. Kiam oni bezonas uzi ĝin, oni fandas ĝin per neforta fajro.

Fari pinglon: Oni faras desegnojn per bambua pinglo, kiu longas 5 colojn, kun unu ekstremo iom pli dika ol kudrilo kaj alia ekstremo plata. Desegnante, oni trempas la pinglon en la acera suko. Se la suko fluas ekster la desegnon, oni riparas per la plata ekstremo.

Tinkturi: Ĉiuj virinoj de la nacio estas kapablaj en tinkturado. Post kamplaboro, ili sidas apud la fajrujo, faldas blankan ŝtofon, faras per kudrilo ortangule interkruciĝantajn liniojn en la mezo de la ŝtofo kaj faras tradiciajn desegnojn sur la ŝtofo per la acera suko. Poste ili plurfoje metas la ŝtofon en indigon ĝis la ŝtofo fariĝas purpure blua. Post lavado la ŝtofo havas bluan kaj blankan kolorojn.

Per tiu metodo oni faras kaptukon kaj dorsorubandon.

Kaptuka desegno: Ĉiuj Miao-naciaj virinoj, ĉu junaj ĉu maljunaj, portas kaptukon kun sama desegno. Ĝi estas kaj kapvesto kaj ornamaĵo. Ĝi longas 2 futojn kaj larĝas duonfuton. La desegno similas al fiŝa skeleto.

Dorsorubanda desegno: La desegno estas kvadrata kaj havas rondan figuron en la mezo. La figuro konsistas el tradiciaj ideogramoj kutime troveblaj sur bronzaj tamburoj. Ĉe la kvar anguloj de la desegno estas transformitaj papilioj aŭ floroj broditaj per verdeta, rozeta, helflava k.a. fadenoj.

Desegnoj sur vestoj de Miao-nacio

La historio de Miao-nacio estis transdirita per buŝa folkloro kaj desegnoj sur la vestoj.

La desegnoj de la vestoj de Miao-nacio notas la historion kaj la travivaĵojn de la nacianoj. Jen kial, rakontante al infanoj la historion de la nacio, maljunuloj ofte prenas la desegnojn sur la vestoj kiel instruilojn. La epopeaj desegnoj sur la vestoj de Miao-nacio fariĝis heredata "senvorta historia libro" de la nacio. La desegnoj notas la mondokreadon de la praŭloj, la kultadon kaj militan migradon de la prapatroj.

"Papilio-patrino" estas la plej ofte vidata brodita desegno. Tia desegno troviĝas sur la manikoj kaj antaŭtuko de la virinoj. En mito "papilio-patrino" transformiĝis el la koro de acerarbo, tial "papilio-patrino" loĝas sur acerarbo. La desegno estas kultata de la nacianoj kiel dio, ĉar "papilio-patrino" naskis la prapatron Jiangyang de Miao-nacio. En la brodaĵoj sur la virinaj vestoj oni povas vidi la bildon "Geedziĝo de gefratoj Jiangyang" temantan pri la deveno de la homoj. Oni povas vidi ankaŭ la prahistorian miton "Jiangyang paffaligas la sunon kaj lunon". Tiuj bildoj en desegnoj notas la historion de transiro de matriarka sistemo al patriarka en la socio de Miao-nacio.

Miao-nacio faris 4 grandajn migradojn. En la desegnoj de la vestoj de Miao-nacio oni povas vidi tiuflankajn bildojn "Flava Rivero", "Yangzi-rivero", "Ebenaĵo", "Urbo", "Galopantaj ĉevaloj" k.a., kiuj vivece priskribas la scenojn de la prapatroj en serĉado de nova hejmloko. Tiuj bildoj registris la peneman serĉadon de nova hejmloko de la prapatroj kaj ilian sopiron al la antaŭa hejmloko. Tiuj bildoj estis heredataj de generacio al generacio kiel emblemo de la nacio. La vivantaj homoj respektas tiujn bildojn, kaj la mortintaj nacianoj devas porti vestojn kun tiuj bildoj ĉe entombigo. Ili opinias, ke en tia vesto la animo de la mortinto povas reveni al la loko de la prapatroj.

Miao-nacio ne havis skriblingvon kaj desegnoj sur vestoj anstataŭe ludis la rolon de ideogramoj, sekve Miao-nacio, kiu ne havis skriblingvon, trovis sian apartan lingvon en la historia libro de desegnoj de vestoj. Kvankam neniu alia nacio tiel profunde prezentis la historion pere de vestoj kiel Miao-nacio, sed multaj nacioj enkorpigis la historion en siaj naciaj vestoj, tio jam formis kulturan karakterizaĵon.