• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-28 10:23:38    
Junaj studentoj ŝatas la okcidentan parton de Ĉinio (foto)

cri

Antaŭ nelonge la Ĉina Junulara Federacio informis, ke 6 mil volontuloj veturos al la okcidenta parto de Ĉinio por realigi la planon pri servado al tiu regiono.

La plano estis iniciatita de la Ĉina Junulara Federacio, Eduka Ministerio kaj aliaj ministerioj kaj komisionoj kun la celo varbi studentojn por 1-2-jara servado en la eduka, higiena, agronomia kaj aliaj rondoj en la bazaj distriktoj de la okcidenta parto de Ĉinio. La plano celas akceli la tiean ekonomion kaj larĝigi la labordonan kanalon por la ĉinaj studentoj.

Li Meiping, diplomito en 2003, la unua en la Jiangxi-a Ĉin-medicina Insituto donis peticion por volontule servi en okcidenta Ĉinio.

Ŝi diris: "Mi devoplene kaj diligente laboros kaj por kuracado kaj por instruado aŭ alia laboro rilata mian fakon kaj mi certe fordonos mian tutan junecon al la okcidenta parto de nia lando."

"Labori en la okcidenta parto de nia patrio estas mia decido post longa pripensado. Mi opinias, ke mia decido estas fierinda. Mi firme kaptos tiun ŝancon!" tiel diris Li Meiping en la peticio.

Ŝia decido vekis grandan ehhon en la instituto. Iam ŝiaj kamaradoj inkl. de ŝia bona amikino ne komprenis ŝin: "La okcidenta parto de Ĉinio estas loko malriĉa, trosekeca kaj mankas al ĝi medicinistoj kaj medicinaĵoj. Kial ŝi volas labori tie?"

Ŝi diris, ke realigi personan valoron estas ŝia granda aspiro. "Kvankam oni enspezas multe en grandaj urboj, kie la vivo estas komforta, tamen la okcidenta parto estas taŭga por hardi firman volon. Ĝuste pro tio, ke tie mankas kuracistoj kaj medicinaĵoj, mi povos plene utiligi miajn sciojn."

Ŝiaj instruistoj varme subtenis ŝin. Ili opinias, ke por la altlernejaj diplomiĝontoj estas grava koncepto pri elekto de profesio. Ili energie laboras por levi la socian respondecon de la altlernejaj diplomiĝontoj, por ke ili memkonscie hardu sin en la socia bazo kaj malfacilaj lokoj.

La okcidenta parto de Ĉinio ampleksas 12 provincojn, aŭtonomajn regionojn kaj municipon, kie la ekonomia evoluo estas malrapida kaj mankas intelektaj kapabluloj. Por junaj studentoj labori tie estas kombini la personan elekton de profesioj kun la socia bezono.

Mo Feng, studento de la Profilaktika Fakultato de la Pekina Universitato, rifuzis labori en la speciala ekonomia regiono Shenzhen kaj anoncis sin por labori en la malriĉa okcidento.

Li tiel klarigis sian decidon: "La vivnivelo kaj kuraca nivelo de Shenzhen estas kompare altaj, sed tie estas multe da diplomitoj de universitatoj. Kvankam mi povus ludi mian rolon en Shenzhen, tamen ne grandan, sed en la okcidenta parto de Ĉinio mi povos fari multe da laboroj por establi profilaktikan centron kaj helpi la loĝantojn en ŝanĝo de la postiĝinta koncepto kaj vivkutimoj."

Nun funkcias varma telefona lineo en la gvida centro por agado de la junaj volontuloj en la sidejo de la Ĉina Junulara Federacio kaj ĉiutage multe da junaj homoj telefonas tien por fari konsultadon kaj ankaŭ en pluraj provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj fondiĝis similaj establoj.

"Laŭ la bezono de la malriĉaj regionoj de la okcidenta parto de Ĉinio ni sendos al ili bonkvalitajn diplomitojn de altaj lernejoj," diris Zhou Qiang, la unua sekretario de la federacio. Li diris, ke tio estas utila al la eduka, higiena kaj aliaj aferoj de la malriĉaj okcidentaj regionoj kaj ankaŭ al kulturado de eminentaj gejunuloj kun modernaj kulturaj kaj sciencaj scioj, laborsperto en la bazaj unuoj kaj forta socia devokonscio kaj ankaŭ utila por malstreĉi premon de labordonado por studentoj.

Oni diris, ke la junaj volontuloj, kiuj laboras en la okcidenta parto de Ĉinio, povas ĝui ne nur la politikon favoran al la diplomitoj de altaj lernejoj, sed ankaŭ aliajn privilegiojn de koncernaj departementoj.

Tie laborante, la junaj volontuloj ricevos subvencion por la vivteno kaj trafiko kaj medicinan asekuron kontraŭ akcidento kaj por enhospitala kuracado. Kaj la eminentaj ricevos ankaŭ medalojn.

La junulara federacio jam informis ĉiujn provincojn, aŭtonomajn regionojn kaj municipojn kaj ĝis nun ili jam montris deziron de 32 mil laborpostenoj, kaj sole Xinjiang deziras 3.2 mil laborpostenojn, kiuj ĉefe estas por distriktaj instruistoj kaj kuracistoj. Krom tio oni bezonas ankaŭ multe da entreprenaj administrantoj pri agronomio kaj ekspluato de altteknologiaj produktaĵoj.

La lokaj registaroj de la okcidenta parto de Ĉinio kun granda deziro atendas la studento-volontulojn kaj faras streĉan laboron por bone aranĝi iliajn laboron kaj vivon kaj iuj lokoj jam faris konkretan aranĝon por akcepto de la volontuloj.