• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-28 11:57:48    
Mebloj de Ming- kaj Qing-dinastioj (foto)

cri

En 1996 okazis en Nov-Jorko aŭkciado de 107 klasikaj ĉinaj mebloj. 90% el ili estis aŭkciitaj per prezo pli alta ol la minimuma, iuj eĉ per prezo dekoble pli alta. Granda ekrano el palisandro (Dalbergia hainanensis) estis aĉetita de usona muzeo kontr aŭ miliono da usonaj dolaroj. Nun, en multaj famaj muzeoj de la mondo estas klasikaj ĉinaj mebloj.

En Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1911) la klasikaj ĉinaj mebloj atingis la kulminon de siaj praktikeco kaj artismo. Dank' al la tiama specifa kulturo, Ming-dinastiaj mebloj distingi ĝis per aparta eleganteco kaj furoris ĝis la unuaj jaroj de Qing-dinastio (1644-1911). La privataj ĝardenoj de Ming-dinastio, projektitaj de kleruloj, enkorpigis iliajn estetikajn sentojn. Ili deziris, ke la mebloj en la ĝardenoj servu ne nur al la materia vivo, sed ank aŭ al la spirita. Pro tio, ili proponis, ke la mebloj forme kaj dekore estu antikvecaj, elegantaj kaj delikataj, oponante kontr aŭ la nura gravurado kaj lakado en meblofarado. Unu el la Ming-dinastiaj brakse ĝoj kun apogiloj neelstaraj portas la nomon Wenyi (la vorto signifas porklerulan se ĝon). ĝi, distingi ĝa per agrabla mildeco, tre plaĉis al poetoj kaj pentristoj de Ming- kaj Qing-dinastioj.

Influite de la menciita kulturo, formi ĝis la stilo de Ming-dinastiaj mebloj, kiu montri ĝis unue en elekto de materialo. Fajnaj mebloj de Ming-dinastio estas faritaj el palisandro, mesuo (Mesua ferrea) kaj aliaj lignoj bonkvalitaj, malmolaj kaj subtilaj. Palisandro havas naturajn vejnojn similajn al pimpaj ondoj; pterokarpo -- kvietajn kolorojn kun vejnoj neevidentaj. Tiam vivis kaligrafo, kiu gravuris sur sia pterokarpa se ĝo ĉinan skribon kun la teksto: Sidante sur tiu ĉi se ĝo en libera tempo, mi prenas unu tagon kiel du. Se mi povos vivi 70 jarojn, do ŝajnas, ke mi havos 140 jarojn. El tio videblas, kiel grandan spiritan ĝuon alportis al la homoj la bonkvalitaj mebloj el malmola ligno.

Kompare kun tradiciaj lakitaj mebloj, tiuj el malmola ligno distingi ĝas per delikateco kaj eleganteco de framo. Ming-dinastiaj mebloj estas faritaj per kunigado de tenonoj kaj mortezoj. La meblo kun tia framo kun dekoj da harmonie kombinitaj lignopecoj estas facile portebla kaj fortika. Tia strukturo estas rigardata kiel kristalo de kelkmiljara kulturo kaj sa ĝo de la ĉina nacio.

La linioj de Ming-dinastiaj mebloj karakterizi ĝas per diverseco kaj plastika ŝan ĝi ĝemo. La konturoj de brakse ĝo forte impresas en harmonia kombino de ĝiaj partoj. S-forma linio sur dorsapogilo de brakse ĝo estis l aŭdata de okcidentaj sciencistoj kiel la plej bela "Ming-linio" de la Oriento.

Post Ming-dinastiaj mebloj aperis Qing-dinastiaj mebloj novtipaj kaj unikaj. Pro ekonomia disvolvi ĝo la Qing-dinastiaj nobeloj deziris pli luksan vivon. La mebloj, projektitaj l aŭ ilia estetika vidpunkto, estis pli belaj kaj pli luksaj ol tiuj de Ming-dinastio.

La mebloj de Qing-dinastio diferencas per variado de formo. Aparte menciindas rondaj mebloj, precipe rondaj tabloj, originalaj pro siaj mirindaj strukturo kaj formo. Iuj mebloj kun ebena surfaco en formoj ume-flora, ventumila kaj poligona distingi ĝas per granda aprecindeco.

La Qing-dinastiaj mebloj plejparte estas grandaj kaj pezaj kun diversaj reliefoj pri birdoj, bestoj, pejza ĝoj kaj homfiguroj. Ili estas faritaj el malmola ligno, t aŭga por gravurado kaj rebrilanta post polurado. Krom marmoro kaj perlamoto, ank aŭ jado, eburo, agato, kristalo k.a. estas uzataj por meblo-dekoracio. Iuj riĉaj familioj ornamis siajn ĉambrojn per 8 aŭ 10 specoj de se ĝoj por montri sian majestecon kaj riĉecon.

Nuntempe, mebloj de Ming- kaj Qing-dinastioj estas altvaloraj por konservado. Tiuj mebloj prezentas ekonomion, kulturon, arton kaj morojn de la antikva socio.