• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-28 17:24:31    
Popolanoj de Aomen vivas kaj laboras en paco kaj kontenteco

cri

Pasis pli ol 5 jaroj post kiam en 1999 Ĉinio ekplenumis sian suverenecon super Aomen. De la 5 jaroj daŭre disvolviĝas ekonomio, stabiliĝas laborigado kaj multe pliboniĝas stato de la publika sekureco en la Aomen-a Speciala Aŭtonoma Regiono. Popolanoj de Aomen ĝuas harmonian kaj pacan vivon. En artikolo mi konigos al vi vivon de ordinaraj popolanoj de Aomen.

Sinjoro Ma Guang loĝas en Youhan-strato de la norda kvartalo de Aomen. Kvankam li jam aĝas pli ol 80 jarojn, tamen li parolas laŭte kaj iras firme. Ĉiumatene, post ellitiĝo li piediras al proksima tetrinkejo, tie li ĝuas teon kaj poste li promenas en proksima parko. Tagmeze li revenas al la hejmo por tagmanĝo, ĉiutage laboranto de la kvartala societo sendas manĝaĵon al lia hejmo. Sinjoro Ma Guang estas tre kontenta pri la nuna vivo.

Li diris, "Mi vivas en tiu kvartalo jam pli ol 10 jarojn. Ĉiumatene mi vizitas tetrinkejon kaj promenas en la parko. La kvartala societo multe prizorgas mian vivon. Ankaŭ mi ŝatas labori en la kvartala societo kiel volontulo, mi bone traktas kun ĝiaj laborantoj. Mi estas tre kontenta pri la nuna vivstato."

Kvankam en la kvartalo, en kiu sinjoro Ma loĝas, arbare staras loĝdomoj kun multaj loĝantoj, tamen ankoraŭ estas malgranda parko, kie la loĝantoj promenas, babilas kaj faras sanigadojn. Laŭ konigo, post reveno de Aomen al la patrolando, la kvartala societo ofte okazigas amuzajn aktivadojn en la parko. En Novjara Tago aŭ dum festoj la kvartala societo invitas leon-dancan aŭ Yangge-dancan trupon de la landinterno prezenti por la loĝantoj.

Aomen havas ĉirkaŭ 460 milojn da loĝantoj, interalie maljunuloj superas 10%. La maljunula problemo estas pli kaj pli multe zorgata. La kvartala societo kiel baza volontula organizo de la loĝantoj ludas gravan rolon por solvi vivajn problemojn por la maljunuloj. Laŭ konigo, nun en Aomen estas pli ol 20 tiaj societoj, kiuj organizis la ĝeneralan societon. Sinjoro Wu Yunxian, prezidanto de la Ĝenerala Kvartala Societo de Aomen, diris al la raportisto, ke la ĉefa laboro de la societo estas helpi la registaron plenumi bonstatigajn laborojn por la loĝantoj kaj servi al la popolanoj de Aomen.

Babilante pri detalaj laboroj de la societo por la maljunuloj de la kvartalo, Wu Yunxian diris, "Problemoj de la maljunuloj pri bonstato, kuracado, loĝado, vivado kaj aliaj, ĉiuj estas zorgataj de la societo. Laborantoj de la societo ĉiutage sendas manĝaĵojn al maljunuloj, kiuj sole loĝas aŭ havas problemojn, kaj faras hejmajn laborojn kaj aĉetadojn por ili."

Aomen estas fama distra urbo. Starante sur la strato de intensa trafiko oni rigardas homfluojn kaj spiras freŝan kaj humidan aeron, en kafejo oni trinkas bonodoran kafon aŭ sidante sub ombrelo ĉe la strato ĝuas sunan karesadon, tio donas al homoj impreson kiel komforte oni vivas en Aomen.

Sur la Novvoja strato kun portugala stilo estas multaj restoracioj ĉinstilaj kaj portugal-stilaj. La restoracio "Xilaike", kiu ne estas tre luksa, sed tie manĝas ĉiam multaj klientoj. La posedanto nomiĝas Wang Chonggyang, 45-jara, altstatura kaj rigardante honesta.

Wang Zhongyang diris al la raportisto, ke lia restoracio ekfunkciis antaŭ 8 jaroj. Post kiam Ĉinio ekplenumis suverenecon super Aomen, lia restoracio funkcias pli kaj pli profite kaj nombro de la klientoj pliiĝas jaro post jaro. Inter la klientoj estas ne nur indiĝenoj, sed ankaŭ vojaĝantoj de Hongkongo kaj la landinterno, interalie nombro de la landinternaj klientoj kreskas plej rapide. Pro multe da vizitantoj Wang Zhongyang dungis ankoraŭ du laborantojn lasttempe. Li diris, "Kvin jarojn post aomen-a reveno al la patrolando, mia restoracio bone funkcias, la profito kreskis je 15% kompare kun la antaŭa. La klientoj ĉefe venis de Hongkongo, Aomen kaj la landinterno, interalie la landinternaj klientoj okupas 30%. Nun mia komerco iras stabilece."

400-jara kunfandiĝo de la ĉina kaj portugala civilizacioj dotis Aomen per aparta ĉarmo. En Aomen oni povas trovi ne nur portugal-stilajn restoraciojn kaj konstruaĵojn, sed ankaŭ portugalan librejon. Nun en Aomen proksimume 3% de la loĝantoj estas portugal-devenuloj aŭ elmigrintoj, kiuj kune kun aliaj aomen-anoj spertas ŝanĝiĝon kaj disvolvon de Aomen.

Sur la ĉefa komerca strato Banzhangtang de Aomen troviĝas portugala librovendejo. Ĝi ne estas granda, sed ĝi havas sian apartecon. La librovendejo funkcias en du etaĝoj. Sur bretaroj en la teretaĝo kun portugalstila planko oni eksponas historiajn, leĝajn, literaturajn, porinfanajn kaj aliajn librojn, kaj en la unua etaĝo oni aranĝis sofojn kaj tabletojn por la legantoj.

Maneĝero de tiu librovendejo estas portugalo, li nomiĝas Ou Junmin. Li loĝas en Aomen jam 18 jarojn kaj ankaŭ lia edzino laboras en Aomen. Ili havas 7-jaran filinon, kiu lernas en Aomen. Li ĝoje diris al la raportisto, ke lia filino nun lernas la ĉinan kumunan parollingvon.

Babilante pri ŝanĝiĝo de Aomen post ĝia reveno al la patrolando Ou Junmin diris, ke tute ekster ilia antaŭjuĝo, Aomen havas tiel grandan ŝanĝiĝon, ekonomie disvolviĝas tiel rapide kaj la medio estas tiel bela. Pri sia vivado Ou Junmin estas plena de aspiro. Li diris, "Mi ŝatas Aomen. Tie ĉi estas multaj miaj amikoj. Mi fidas tiujn amikojn kaj ankaŭ la registaron de la Speciala Aŭtonoma Regiono. Se mi vivus 50 jarojn plu, mi ankoraŭ loĝos en Aomen. Se estontece eblus, mi deziras funkciigi mian propran librovendejon aŭ galerion."

Sinjoro Ou Junmin diris al la raportisto ankaŭ, ke post aomen-a reveno al la patrolando, la rilatoj inter la popolanoj pli harmoniiĝis. Parto de portugaloj, kiuj reiris al Portugalio, nun revenis al Aomen kaj ĉi tie loĝas.