• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-02 17:24:49    
Ĉu Usono iom ŝanĝos siajn politikojn rilate al irana nuklea problemo?

cri

En la 1-a de marto, proparolanto de la usona Blanka Domo Scott McClellan negis tion en la gazetara konferenco, ke Usono moligis sian starpunkton rilate al la nuklea problemo de Irano.

Tion esprimis Scott McClellan, rilate al raporto en Vaŝingtona Poŝto. Laŭ malkaŝo de Vaŝingtona Poŝto en la 28-a de februaro, la registaro de Bush konsideras ŝanĝi siajn necedemajn politikojn al Irano kaj probable partoprenos en la intertraktado inter la 3 landoj Britio, Francio kaj Germanio kiel unu flanko kaj Irano kiel alia flanko por kuraĝigi Iranon oficiale forlasi sian planon por ekspluati nukleajn armilojn per livero al Irano diversajn favorajn kondiĉojn. Observantoj analizis, ke Usono ne efektive ŝanĝas siajn fundamentan starpunkton kaj strategian celon pri Irano. Tamen sub la premado de multaj faktoroj, Usono ja probable iom ŝanĝos siajn politikojn rilate la nuklean problemon de Irano.

En la pasintaj 2 jaroj la registaro de Bush ĉiam riproĉis, ke Irano sekrete ekspluatas nukleajn armilojn sub la preteksto de paca utiligo de nuklea energio, oponis kontraŭ la diplomatiaj klopodoj de Britio, Francio kaj Germanio por solvi la iranan nuklean problemon kaj minacis prezenti la iranan nuklean problemon al la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, tiel ke ĝi povu praktiki punadon al Irano. Antaŭ la vojaĝo de Bush al Eŭropo, Germanio, Francio kaj Britio jam avertis, ke sen konsento kaj subteno de Usono, ilia intertraktado kun Irano ne eblos sukcesi. Tiuj landoj opiniis, ke la registaro de Bush oponas kontraŭ ilia intertraktado kun Irano, tio fakte malfortigas iliajn diplomatiajn klopodojn. Tiuj landoj eĉ riproĉis, ke Usono atendas nur la fiaskon de la intertraktado por trovi pretekstojn de lanĉo de milito kontraŭ Irano. Krome, iuj eŭropaj oficistoj diris, ke la necedemaj politikoj ne atingis antaŭdeziratajn efikojn. Tial en sia vizito al Eŭropo, Bush finfine esprimis, ke li subtenas tion, ke eŭropaj landoj daŭre faru intertraktadon kun Irano. Tio ja estas ŝanĝo de la politikoj de la usona registaro rilate al la irana nuklea problemo.

Laŭ raporto de Vaŝingtona Poŝto, en la sekva tago, post kiam Bush revenis el Eŭropo, li jam okazigis kunvenon kun sia diplomatia skipo por diskuti pri la proponoj elmetitaj de germana ĉefministro Gerhard Schroeder kaj franca prezidento Chirac pri solvo de la irana nuklea problemo. Iu oficisto de la usona Ŝtata Departemento, kiu ne deziras malkaŝi sian nomon, diris, ke tiuj eŭropaj landoj ĉiam persistas sur paca solvo de la irana nuklea problemo, tamen prezidento Bush trovis, ke tiuj landoj havas ege firman starpunkton rilate al tio, ke Irano absolute ne devas posedi nukleajn armilojn. Tial prezidento Bush inklinas al tio, ke li donu taktikan helpon al Eŭropo, ekzemple la du flankoj kunlaboru kaj elmetu kompensajn kondiĉojn, por ke Irano faru relativan cedon.

Analizistoj opinias, ke la registaro de Bush iom ŝanĝos siajn politikojn al Irano, tio utilos al plifortigo de la rilatoj inter Usono kaj eŭropaj landoj.