• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-02 20:09:34    
Trovita letero de Zamenhof

cri
Estimata Sinjoro,
Mi ricevis de vi fragmentojn el la gazetoj Varhajt kaj Jidiŝes Togblat. Kutime mi evitas ajnan personan polemikon, kaj mi lasas al ĉiu homo plenan liberon havi pri mi tian opinion, kia al li plaĉas. Nur ĉar mi vidas, ke la menciitaj artikoloj kaŭzis al vi, kiel ankaŭ al la aliaj usonaj judaj esperantistoj, ĉagrenon, mi sendas al vi malgrandan respondon, kiun vi povas je mia nomo publikigi en la judaj gazetoj.
La korespondanto de ambaŭ menciitaj gazetoj "kulpigas" min, ke mi estas "asimiĝinto", kaj instruas al mi lecionon pri moralo. Se mi vere estus asimiliĝinto, mi tute ne hontus konfesi pri tio, ĉar ĉiu havas la rajton havi konvinkon, kiel diktas al li liaj kapo kaj koro. Sed tute ne volante min "justigi", mi povas diri, ke la juĝo de la korespondanto pri miaj konvinkoj kaj la leciono kiun li donas al mi, estas iom ridindaj. Ĉiu, kiu iomete konas min, mian biografion kaj mian ĝisnunan agadon, scias, kio estas mia opinio pri la juda demando, ĉar super tiu ĉi demando mi dum certa tempo laboris kaj skribis. Ankoraŭ antaŭ 10 jaroj mi akurate klarigis mian opinion pri la juda demando en granda broŝuro titolita Hilelizm. Mi ne povas postuli de korespodanto, ke li konu mian politikan kredaron, sed se li volas publike skribi ion pri ĝi, mi havas la rajton postuli, ke li antaŭe esploru pri ĝi.
Mi ne deziras ĉi tie detale klarigi mian politikan-religian kredaron, ĉar tio estas mia pure persona afero, pri kio mi devas al neniu doni iun ajn raporton. Sed se la korespondanto diras, ke mi hontas pri mia judeco, ke mi kaŝas tion, kaj des pli se li rakontas, ke mi mem (!) diris tion al iu en Krakovo, mi devas kolerege elkrii: tio estas abomeninda mensogo.
Ĉiuj esperantistoj en la mondo scias tre bone, ke mi estas judo, ĉar kvankam mi ne krias pri tio ŝovinisme en ĉiu paŝo, mi tamen neniam kaŝis tion. La esperantistoj scias, ke mi tradukis verkojn el la jida lingvo, ili scias, ke jam pli ol tri jarojn mi dediĉas mian tutan libean tempon al la traduko de la Biblio el la hebrea originalo; ili scias, ke mi loĝas ĉiam en la strikte juda parto de Varsovio (en kiu multaj judoj hontas loĝi), ke mi daŭe presigis miajn verkojn en juda presejo, k.t.p. Ĉu tiel agas homo, kiu hontas pri sia deveno kaj kiu klopodas kaŝi sian judecon?
Dum la Krakova kongreso venis al mi kelkaj tieaj judaj esperantistoj kaj plendis al mi, ke la organiza komitato de la kongreso ne permesas al ili aperi oficiale antaŭ la kongreso reprezentante la judan popolon. Mi respondis al ili, ke mi havas neniun rajton doni ordonojn al la organiza komitato, mi povas nur diri mian opinion, sed ankaŭ sen mia opinio, la komitato tute ne agis malprave, ĉar se miaj vizitantoj ekaperus nesendite, kaj neantaŭanoncite kiel reprezentantoj de la juda popolo kaj de ties lingvo, tio povus kaŭzi ne nur potestojn, sed eĉ skandalon. La protesto venus ne de la nejudaj popoloj (ili certe ne protestus, ĉar la principo de la esperantismo estas "justeco kaj frateco inter ĉiuj popoloj", sed de la judoj mem, ĉar – kiel estas sciate – multaj judoj volas (precipe la okcidenteŭropaj) ne esti konsiderataj aparta popolo kaj ili havas nenion komunan kun la lingvo 'jidiŝ'. Tial mi diris, ke miaopinie estos multe pli takte se ni evitos skandalon kaj publikan fifamigon de la juda nomo, kaj oni ne tuŝos en nia kongreso la demandon pri la juda popolo, kiu estas nur interna demando de la judoj mem; kaj se oni volas havi specialan judan reprezentanton, oni devas antaŭprepari, en tia maniero, ke ĝi ne kaŭzu akrajn protestojn el la aliaj judaj esperantistoj, ekzemple, anstataŭ aperi je la nomo de la tuta "juda popolo", devas ili aperi kiel reprezentantoj de la "jidparolantoj", aŭ de "tiuj judoj, kiuj konsideras sin aparta popolo", ktp.
Se la korespondanto imagis, ke mi diris ke por ne malutili al Esperanto mi devas kaŝi mian judecon, li devas pri tio raporti antaŭ sia propra konscienco.
L. L. Zamenhof
El la revuo Esperanto. N.2