• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-03 08:29:53    
Verkisto Elkreskinta en Kamparo

CRI
Liuqing (1916—1978) estis verkisto elkreskinta tute en la medio de la kamparo. Li faris gravan kontribuon por la nuntempa literaturo de Ĉinio.
Lia nomo estis Liu Yunhua. Li naskiĝis en la gubernio Wubao de la provinco Shaanxi. Estante knabo li jam sin ĵetis en revolucian aktivadon. En la aĝo de 19 jaroj (1935), li servis kiel redaktoro de studenta revuo. Post 2 jaroj li prenis respondecon pri felietono de Xibei Wenhua Ribao (Nordokcidenta Kultura Tagĵurnalo). En 1938, li iris al la revolucia sanktejo Yan'an.
Komence de la nova Ĉinio li partoprenis en fondo de "Ĉina Junularo". En 1952 li veturis al la vilaĝo Huangfu de la gubernio Chang'an de la provinco Shaanxi kaj tie fikse loĝis. Sekve li laboris kiel vicsekretario de gubernia partikomitato, sume 14 jarojn, ĝis eksplodo de la tiel nomata kultura revolucio tra la tuta lando.
Li komencis verkadon en 1934, ĉefe de noveloj, kiuj poste kolektiĝis en "Mino". En 1947 aperis lia 1-a romano "Plantado". En 1951, "Ŝtalaj Muroj". En 1959, "Krea Historio", temanta pri agrikultura kooperado kaj okupanta elstaran pozicion en la nuntempa literaturo de Ĉinio.
Liuqing detale priskribis en la romano "Krea Historio" ŝanĝiĝadon de la vivo en la vilaĝeto Bufo kaj per tio vaste resumis koliziojn de sociaj kontraǔdiroj en la komenca periodo de la agrikultura kooperado, vidigante procezon de socia, ideologia kaj psika ŝanĝiĝoj en la revolucio de turniĝo de privata posedanteco al la publika. Komence de la romano, la aǔtoro rakontis tragikan historion de 3-generacia familia entreprenado de Liang San, tipe skizante la historian vojon, trapasitan de ĉinaj kamparanoj en miloj da jaroj kaj per tio klare montrante, ke nur la socialisma vojo, montrita de la Komunista Partio, povas konduki la kamparanojn al brila perspektivo. Sekve la aǔtoro resumis komplikajn batalojn aperintajn en la agrikultura kooperado ekde firmiĝo kaj evoluo de interhelpa grupo estrata de Liang Shengbao ĝis fondiĝo de Lumtura Kooperativo. La menciita Liang Shengbao estas kooperada gvidanto, figuro de novaj homoj de socialismo. Li estis almozulo en la infaneco kaj fariĝis dungito junece. Li havas bonan kvaliton de laborulo. Edukite de la Komunista Partio, li decidis iri sur la vojon de socialisma kreado. Li kuraĝe surŝultrigis la pezan ŝarĝon gvidi vilaĝanojn sur la vojo de interhelpo kaj kooperado. Fine li fariĝis vera gvidanto entuziasma, saĝa, justa kaj kapabla, tamen li neniam orgojlis pro la gvidanteco. Li restis ĉiam modesta, purkora, honesta, helpema kaj pensema, neniam ordonema kaj fanfarona. Sed li sin montris nek kuraĝa nek sagaca en seksa amo. La aǔtoro emfaze priskribis lian agadon, solidan kaj fortan, en batalado por la granda afero de la Komunista Partio. Liang Shengbao, firme decidinta oferi ĉion sian al la Partio, mem diris: "Agi laǔ direktivo de la Partio, fari ĉion por la amaso, en tio eĉ sufero estas ĝuiga."