• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-03 10:22:47    
Yan Xingpeng, fama aktoro de Pekina Opero (foto)

cri

"Laosheng" estas unu el roloj de Pekina Opero, ludanta kleran kaj saĝecan virrolon, ekzemple Yang Xiu, Cao Xueqin, Zhuge Liang kaj aliajn famajn personojn en la ĉina historio. Yan Xingpeng kiel fama aktoro de la rolo "Laosheng" modlis multajn kortuŝajn figurojn en la scenejo.

Pli ol 50-jara Yan Xingpeng naskiĝis en artista familio de Pekina Opero. Lia avo Yan Jupeng kreis la skolon Yan de la rolo "Laosheng" de Pekina Opero. Ĝi flirtigas sian propran standardon en multaj skoloj de Pekina Opero per lerta bildigo de la figuroj kaj karakteriza kantado. Yan Xingpeng prezentis, "Karaktero de la skolo Yan postulas, ke la aktoroj havu larĝan diapazonon kantantan milde kaj orelplaĉe kaj artikulaciu klare kun milda tono."

Liaj gepatroj, Yan Shaopeng kaj Zhang Shaolou estas disĉiploj de la skolo Yan. En la infanaĝo li ekŝtatis Pekinan Operon. Kaj li eklernis kantadon kaj luktadon ĉe siaj gepatroj kaj instruistoj. Li kantis belsone kaj ludis elegante. En la aĝo de 9 jaroj li jam scipovis kanti multajn fragmentojn de Pekina Opero. Poste kiel multkapabla aktoro en kantado, parolado, gestado kaj luktado li servis kiel dancisto, ludis luktajn kaj junulajn rolojn. En 1984 li ekservis en Ŝanhaja Instituto de Pekina Opero klopodante por disvolvi arton de la skolo Yan. Postaj kelkaj jaroj estis la plej prospera periodo de lia artista vivo.  

En la 80-aj jaroj de la lasta jarcento Yan Xingpeng tre aktivis en la scenejo de Pekina Opero kaj ofte ludis rolojn en repertuaroj de la skolo Yan. Meritas diri, ke en 1988 Yan Xingpeng ludis ĉefrolon en "Cao Cao kaj Yang Xiu", nove kompilita opero de Pekina Opero. Tiu opero temas pri du gravaj personoj en la ĉina historio, Cao Cao kaj Yang Xiu. Unu estis reganto kaj la alia estis klerulo. Cao Cao dubis kaj enviis talentan Yang Xiu. En iu militbatalo Yang Xiu donis al Cao Cao proponon por savi malvenkon, sed Cao Cao ne akceptis lian admonon. Yang Xiu persistis sian opinion kaj agis sen aprobo de Cao Cao. Poste ofendiĝa Cao Cao mortigis lin. Yan Xingpeng penetre portretis la nekonsekvencan internan mondon de la klerulo en la ĉina feŭda socio. Tiu opero vekis grandan skuon en Ĉinio. Yan Xingpeng diris, "Tiam ni provprezentis "Cao Cao kaj Yang Xiu", nove kompilitan operon, dum kelkaj monatoj ni penege ekzercis nin. Dank' al nia verkada grupo kaj tiama cirkonstanco poste ni gajnis la plej altan premion, simbolantan mejloŝtonon de la teatro-opera scenejo de la 20-a jarcento."

En 1993 li veturis al Usono. En la sama jaro li estis premiita de la Centro Lincoln de Usono kiel "la Plej elstara azia artisto". Poste li turnis sin al la Muzika Kolegio de Mannes por sisteme studi voĉmuzikon. En la infanaĝo li lernis kantadon en ĉina tradicia metodo, inicite de la instruisto frazo post frazo kaj movo post movo. Li ne sisteme lernis teorion antaŭe, tial en Usono li lernis komence de la fundamenta muzika teorio. La lernado estas tre penega, krom la okcidenta klasika muziko, opero kaj la angla lingvo, li lernis ankaŭ la francan, italan kaj germanan lingvojn. Kvankam la lernado por li estis tre malfacila, tamen li sorbis multan instruon. Antaŭ nelonge en la 4-a Festivalo de Pekina Opero Yan Xingpeng refoje kantis fragmenton de la opero "Batalo en Beiyuan" larĝtone, tio ricevis laŭdon de la samprofesiuloj. Yan Xingpeng diris, "Nun mia spiro estas pli profunda kaj pli firma, tial mia torak-resonanco pli bone ludas la rolon. Mi ekspluatis min mem kaj riĉigis mian kantadon. Mi kantas pli libere kaj pli belsone. Tamen mi devas konservi la tradicion, surbaze de tiu tradicio mi iom disvastigas mian kantadon."

Tiam Yan Xingpeng vuturis al eksterlando ĝuste pro tio, ke li deziris koni kian ĉarmon havas la okcidenta opero, kiu konkeris la tutan mondon. Li intencis uzi la sperton kiel referencon al Pekina Opero. Nun li entreprenas studadon kaj esploradon en tiu kampo.

Yan Xingpeng kun liaj amikoj fondis prezentadan trupon "Ĉinaopera Centro de la Nova Jarcento". Ili ofte prezentas Pekinan Operon en Usono kaj diversaj lokoj de la mondo kaj faras prelegon. Spektinte ilian prezentadon instruisto de Yan Xingpeng diris al li, "Kiel belaj estas viaj kostumoj! Kiel mirinda estas via prezentado!

Nun Yan Xingpeng ofte ir-kaj-revenas inter Ĉinio kaj Usono. Li serĉas bonan scenaron, esperante krei rean pompon en la ĉina scenejo. Samtempe li elektas taŭgajn lernantojn por daŭrigi arton de Pekina Opero, al kiu mankas posteuloj . Yan Xingpeng ankaŭ malkaŝis, ke li preparas koncerton, en kiu oni prezentos Pekinan Operon kaj okcidentan klasikan operon.