• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-03 17:01:50    
Ekaperis mildiĝa tendenco de libana politika krizo

cri

En la 28-a de februaro la libana registaro de Omr Karami proklamis demision. Ankaŭ Sirio faris grandan cedon rilate al la armea retiriĝo el Libano. Samtempe kun tio, la akra kontraŭstaro inter la libana opozicia partio kaj la nuna regpotenco iom mildiĝis pro la disfalo de la registaro de Omr Karami.

En la 2-a de marto, libana prezidento Emile Lahoud postulis, ke la libana Nacia Asembleo elektu kandidaton de la nova ĉefministro en 48 horoj, kaj intervidiĝis kun prezidanto de la libana Nacia Asembleo Nabih Barri por interkonsiliĝi pri fondiĝo de la transira registaro. Post la intervidiĝo Nabih Barri avertis, ke se la transira registaro ne fondiĝus frue, Libano havus la danĝeron fali en anarkion kaj ĥaoson. Li apelaciis, ke diversaj politikaj fortoj prenu sian respondecon en la nuntempa ŝlosila momento kaj kiel eble plej rapide atingu unuanimecon pri establo de la transira registaro.

En la sama tago, pli ol 70 personuloj de la libana opozicia partio okazigis kunvenon en la ĉirkaŭurbo de Bejruto. Post la kunveno ili publikigis deklaron, esprimante, ke la opozicia partio volonte partoprenos en la intertraktado pri la establo de la transira registaro, tamen kun la premiso, ke prezidento Emile Lahoud devos eksigi respondeculon de la nuna sekureca departemento kaj komandanton de la prezidenta gvardio. Tamen la ĉeestantoj havis diverĝon pri tio, ĉu ili daŭre postulos la demision de prezidento Emile Lahoud. Inter ili nemalmultaj opiniis, ke nun la problemo pri demisio de la prezidento "ne estas la plej urĝa afero".

Samtempe kun tio, sub la grandega premado de diversaj flankoj, ankaŭ Sirio moligis sian starpunkton rilate al la problemo pri la armea retiriĝo el Libano. Antaŭ nelonge, akceptante intervjuon de itala amaskomunikilo, siria prezidento esprimis, ke estas ne eble, ke Sirio retiru sian armeon el Libano antaŭ la fino de la kuranta jaro. Tamen en la 1-a de marto li esprimis, akceptante intervjuon de usona amaskomunikilo, ke "Sirio probable retiros sian armeon garnizonantan en Libano de la venontaj kelkaj monatoj". Li montris, ke la tempo de siria armea retiriĝo el Libano dependos de teknikaj faktoroj, sed ne de politika konsidero.

Koncernaj flankoj tuj esprimis prudentan bonvenigon al tiu ĉi plej nova starpunkto de Sirio. En la 2-a de marto, proparolanto de la usona Blanka Domo Scott McClellan publikigis deklaron, dirante, ke rilate al la problemo de armea retiriĝo el Libano fare de Sirio, Usono volas vidi efektivan agadon de Sirio, sed ne nur aŭskulti esprimon de ĝia gvidanto. Li esprimis ankaŭ, ke Usono faros sian eblon por helpi la estontan libanan transiran registaron en okazigo de libera kaj justa elektado.