• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-03 17:21:15    
Iama loĝejo de Zhuge Liang

cri
 

Zhuge Liang (181-234) estis eminenta politikisto, milita strategiisto kaj grava pensulo en la periodo de la Tri Regnoj (220-280). Li ermite pasigis 10 jarojn en Longzhong, Hubei-provinco. Tie li studis, kulturis teron kaj kontaktis amikojn, vivante popolan vivon en militaj jaroj, kio metis solidan bazon por manifestado de lia saĝo en la ŝtata administrado. Oni nomas la lokon lulilo de saĝo. Kvankam tio okazis antaŭ pli ol mil jaroj, tamen la historiaj rakontoj pri lia ermita vivo hodiaŭ ankoraŭ interesas la ĉinan popolon. Oni alte taksas ankaŭ lian restadejon, kiu nun fariĝis bela vidindaĵo. En la lastaj jaroj por turisma afero la loka registaro ĉiujare okazigis kulturan festivalon memore al Zhuge Liang. Multe da ĉinaj kaj alilandaj turistoj venis tien por kulti lin.

Ĉe la montpiedo estas ŝtona arkaĵo kun okulfrapaj ĉinaj ideogramoj "Antikva Longzhong". Tio estas signo de la loko. La arkaĵo el blua ŝtono, konstruita en 1893, estas 6 metrojn alta kaj 10 metrojn larĝa kun 4 kolonoj kaj 3 aleroj. La arkaĵo kun gravuritaj kolonoj kaj pentritaj traboj havas multe da reliefaĵoj. Belaj pejzaĝoj, homfiguroj, floroj, birdoj, fiŝoj kaj insektoj viglas sur la granda arkaĵo. Sur la lintelo legiĝas grandaj ideogramoj "Antikva Longzhong". Sur ambaŭflankaj kolonoj legiĝas versoj verkitaj de granda poeto de Tang-dinastio Du Fu kaj sur la linteloj de flankaj pordoj legiĝas ĉizitaj instruoj de Zhuge Liang al lia filo: "Estu kvieta kaj ambicia, sed neniam ĉasu gloron kaj riĉaĵon", tie vidiĝas ankaŭ la bildo "Du drakoj ludas globon" k.a. La skulptaĵoj revidigas la kvietajn naturajn pejzaĝojn de Longzhong kaj la ideogramoj resumis kaj laŭdis la meritojn de Zhuge Liang.

Zhuge Liang estis ĉefministro de Ŝu-regno. Lia nobela rango estis markizo kaj la imperiestro nomumis lin Markizo Wuxiang. La posteuloj simple nomas lin Markizo Wu.

Malantaŭ la arkaĵo kuŝas ŝtona ponto kaj post la ponto staras Templo de Markizo Wu, unu el la plej grandaj antikvaj konstruaĵoj ĉe montpiedo en Ĉinio. En la historio ĝi plurfoje konstruiĝis kaj ruiniĝis.

La hodiaŭa templo estis konstruita fine de Ming-dinastio (1368-1644) kaj komence de Qing-dinastio (1644-1911). Ghi konsistas el tri partoj. Ambaŭflanke de la templa enirejo kaŭras po unu grandega ŝtona leono 2 metrojn alta kun mieno serioza, faŭko larĝe malfermita kaj okuloj fiksitaj antaŭen, kvazaŭ majestaj gardistoj starantaj ĉe la templo. La templo impresas kiel historia muzeo kun spadoj, moneroj kaj inkfrotujoj faritaj en Han-dinastio (206 a.K. - 220 p.K.), eksponataj en vitraloj. Meze de la korto estas fera incensujo kaj statuo de Zhuge Liang. Sur la incensujo klare legiĝas versparo de fama intelektulo, kiu resumis la grandan saĝon de Zhuge Liang kaj lian lojalecon al la ŝtato. Belas la statuo de Zhuge Liang, kiu kviete sidas kun anserpluma ventumilo en la mano. Du junaj servistoj staras ambaŭflanke de li. La maldekstra tenas sigelilon en la mano kaj la dekstra spadon. En la ligna ujo ĉe liaj piedoj estas kelke da sagoj, signoj de ordono. Ĉio ĉi tio facile rememorigas pri la historio.

En la korto vidiĝas ankaŭ multaj statuoj de samtempuloj de Zhuge Liang kaj surskriboj kaj ĉizitaj ŝtonaĵoj de famaj modernaj homoj. Tie prosperas osmantarbo, kiu vivis jam pli ol 400 jarojn.

Okcidente de la Templo de Markizo Wu estas ŝtona vojeto, kondukanta rekte al la montosupro de Longzhong. La nedensaj herboj kovras ĝian ekstremon. Cirkulas legendo pri la vojeto: Kiam tie ermitis Zhuge Liang, li konstruis la vojeton per ŝtonaj blokoj por manifesti sian saĝon, ke oni ne sciis la precizan nombron de la ŝtonaj blokoj. Kelke da homoj kalkulis la ŝtonajn blokojn, sed la rezultoj estis malsamaj, eĉ unu homo kalkulis plurfoje kaj la rezultoj de ĉiuj fojoj estis malsamaj. Nun multaj turistoj obstine faras tiun simplan, sed mirindan kalkulon por argumenti pri tio, kion la legendo rakontas. Efektive, tio estas nur diigo de la antikva saĝulo kaj la vojeto konsistas el 285 ŝtonaj blokoj.

Ambaŭflanke de la vojeto estas du vidindaĵoj: pajla pavilono kaj sesangula puto. La pajla pavilono situas sur teraso de altebenaĵo kun dorso al la valo. La pavilono, duetaĝa kaj sesangula, ebligas birdan vidon malsupren kaj tie oni povas klare vidi la pejzaĝojn de Longzhong. En iu klasika artikolo oni tiel priskribis la sesangulan puton: Ghi troviĝas en la korto de Zhuge Liang. Sed pro paso de tempo la korto malaperis kaj la puto, postlasaĵo de la mastro, nun kuŝas tie solece. Oni diras, ke ĝi, 15 metrojn profunda kaj 2 metrojn larĝa, estas fonto de la saĝo de Zhuge Liang.

La tri vidindaĵoj troviĝas proksime. Mi tie rigardis kaj subite en mia imago Zhuge Liang denove aperis: li trinkas ĉe la puto, pasumas sur la ŝtona vojeto kaj diskutas kun aliaj en la pavilono pri ŝtataj aferoj.