• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-04 08:35:09    
"Krea Historio" de Liuqing

CRI
Kara retleganto, hodiaǔ ni parolu plu pri la ĉefverko de Liuqing – la romano "Krea Historio"!
"Krea Historio" havas karakteron kaj skalon de epopeo. En traktado de materialoj la aǔtoro organike kombinis la vastecon de la historio kaj ĝian profundecon. La aǔtoro priskribis ĉefe bataladon inter la du vojoj, la socialisma kaj la kapitalisma, en la procezo de la agrikultura kooperado, luktadon inter diversaj ideologioj, ne nur vidigante ĉeffluon ondante antaǔeniĝantan kaj neniel bareblan, sed ankaǔ malkovrante subfluetojn kaj kontraǔfluetojn kiuj estis baraktade furiozaj tamen havantaj mallongan daǔron. En homfigura modlado la aǔtoro, portante tre vastan horizonton, sukcese surpaperigis multe da tipaj figuroj de diversaj klasoj kaj tavoloj en la kamparo. La apero de tiuj homoj prezentis vastecon de la socia vivo. Ĉiu el ili havas originalan karakteron kaj ĉiuj karakteroj formas profundan originon socian kaj historian, tial ĉiu havas klaran vivhistorion. En aranĝo de strukturo, la aǔtoro faris dispozicion de pluraj volumoj laǔ postulo pri epopea skalo. La plej granda trajto de la 1-a volumo strukture estas tio, ke ĝi havas teman enkondukon kaj priintrigan epilogon. La tema enkonduko prezentas fonon, dum la priintriga epilogo ludas rolon de daǔrigo en la 2-an volumon. Dank' al tio la 1-a volumo povas esti kaj pluiga kaj memstara.
En 1977, post finiĝo de la tiel nomata "Granda Kultura Revolucio" kiu estas jam konfirmita kiel vandaleca plago kaj konata kiel "10-jara kalpo*" (komencita en 1966), Liuqing faris poluradon al la romano, forigante iujn detalojn tro mallakonajn aǔ, laǔ lia opinio, ne trafajn.
La ĉeftemo de la romanisto en la verkado estas esplorado pri historia sorto kaj vivovojo de ĉinaj verkistoj. Preskaǔ ĉiu el liaj verkoj temas pri kamparanoj, agrikulturo kaj kamparo strikte atentataj nuntempe de la nova registaro formita de Hu Jintao, Wen Jiabao kaj aliaj. Kaj la plejpartan tempon de la vivo Liuqing pasigis en la kamparo, kune kun vilaĝanoj, mense kaj fizike farante observadon kaj spertadon, profundajn kaj subtilajn, al la ĉiutagaj vivo, penso, psiko kaj konduto de kamparanoj. Kia Liuqing – posedanta plenan rurecon: Ĉio, kion li rigardis, observis kaj vidis, estas kamparanaĵo; ĉio, pri kio li pensis, perceptis kaj meditis, estas vilaĝaneco; ĉio, kion li priskribis, desegnis kaj reliefigis, estas agrikulturo. Tamen li faris ĉion ne laǔ vidpunkto de ordinara kamparano, nek laǔ ideo de flankulo spektanta kamparan pejzaĝon, nek laǔ koncepto de ĝenra pikturisto, sed laǔ pozicio de revoluciulo kiu firme tenas kiel artan celon tion, ke oni, starante sur historia alto, esploru la historian sorton de kamparanoj kaj profunde pripensu vivvojon por ili.
*Kalpo: Budaisma vorto esprimanta longan tempon, ekzemple eonon aǔ epokon (sanskrite "kalpa"), tamen en Ĉinio ĝi signifas ankaǔ seriozan katastrofon, daǔrantan je multaj jaroj.