• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-04 11:33:42    
Xu Xiuzhen – kamparano-ĉiĉerono parolanta fremdajn lingvojn (1)

cri

"Ĉu vi estas Lun-panjo?"

Sub la Luna Monto en Yangshuo-gubernio de la Guangxi-a Ĝǔang-nacia Aǔtonoma Regiono, iu usona turisto demandis maljunan ĉinan virinon kun iom da miro.

Tiu maljuna virino altas nur 1.5 metrojn. En sunĉapelo, kun bruna haǔto, ŝi aspektas malgranda.

"Jes, mi estas Lun-panjo, ĉu vi ne kredas?" ride respondis la virino en la angla.

Vidinte la duban vizaĝesprimon de la usona turisto, la virino elprenis kajeron el la sako, kiun ŝi portis kun si. Sur la kajero estas multaj notoj skribitaj de turistoj en la angla, japana, korea, germana kaj franca lingvoj.

Vidinte la notojn, la usona turisto fine kredis, ke la maljuna virino staranta antaǔ ili estas Lun-panjo, kiun la amiko menciis, kaj kiu estas la plej aĝa kaj plej fama ĉiĉerono en Yangshuo-gubernio.

"Lun-panjo, mi petas, ke vi estu mia ĉiĉerono," diris la usona turisto.

Pro ŝia famiĝo multaj fremdlandaj turistoj venintaj al la Luna Monto deziras, ke ŝi estu ilia ĉiĉerono.

La origino de la nomo Lun-panjo

Lun-panjo, kiu nomiĝas Xu Xiuzhen, estas 60-jara kaj loĝas en vilaĝeto ĉe la montpiedo de la Luna Monto.

En 1999 la Lun-monta Parko estis malfermita. Por perlabori iom da mono kaj helpi sian familion, Xu Xiuzhen, kiu neniam komercis antaǔe, ekvendis trinkaĵon kun kesto surdorse en la parko.

Iutage, kiam Xu Xiuzhen vendis trinkaĵon sur la monto, ŝi vidis du kanadajn junulojn. Unu el ili ventrodoloris grave kaj pro tio sur lia frunto aperis ŝvito. Ŝi demandis lin en la ĉina lingvo: "Kio okazis al vi?" Tiuj du junuloj ne komprenis, do ili faris gestojn. Vidinte ke la tuta vizaĝo de la junulo ŝvitis pro ventrodoloro, Xu Xiuzhen ŝmiris al li balzamon, sed tio ne efikis. Ŝi komprenigis al la du junuloj per gestoj, ke ili restu tie kaj ne iru for, ŝia domo estas proksime kaj ŝi alportos ion al ili iom poste.

Xu Xiuzhen revenis hejmen kaj faris infuzaĵon el loka herbodrogo. Poste ŝi alportis ĝin al la ventrodolora junulo, ke li trinku ĝin. Post la trinkado la junulo sentis sin iom bone. Li gestis, ke li estas malsata. Xu Xiuzhen mansvingis al la alia junulo, ke li kune kun ŝi helpu la malsanan malsupreniri la monton. Tiel la du junuloj venis al la hejmo de Xu Xiuzhen. Ŝi preparis ĉinan kamparan manĝaĵon por la du fremdlandaj gastoj.

"Nun mi ankoraǔ memoras tiun manĝaĵon -- frititaj ovoj kaj saǔrkraǔta supo, kaj la du junuloj manĝis kun granda ĝuo," diris Xu Xiuzhen.

La du junuloj volis pagi por la manĝaĵo, sed Xu Xiuzhen ne akceptis. Ŝi diris al la du junuloj: "Vi estas honoraj gastoj de mia familio, do regali vin estas mia plezuro." La bofilino de Xu Xiuzhen estas ĉiĉerono de Yangshuo-gubernio kaj povas paroli en la angla. Ĝuste tiam ŝi revenis hejmen, do ŝi interpretis la diron de Xu Xiuzhen al la du junuloj.

Aǔdinte tion, la du junuloj estis tre emociitaj kaj diris: "Dankon! Koran dankon! Vi faris tion kiel patrino. Maljuna, vi ankoraǔ vendas trinkaĵon sur la Luna Monto, do ni nomu vin Lun-panjo."

Tiel la nomo Lun-panjo rapide komunikiĝis.

"Komence mi min ĝenis akcepti tiun nomon. La luno sur la ĉielo estas tiel granda, mi ne meritas la nomon," diris Xu Xiuzhen.