• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-04 16:25:06    
Iom pri jado kaj jada kulturo (foto)

cri

Jado estas nedisigeble fandita en la ĉinan kulturon. Ĝi aperas kiel liturgia ilaro, ŝtata sigelilo, instrumento, ornamaĵo kaj entombigitaĵo kune kun kadavro. Krome ĝi aperadas en la ĉinaj ideogramoj. Tio montras, ke la ĉinoj multe esperas de ĝi kaj enkorpigas en ĝi komplikan senton.

Ĉinoj tiel eksplikas la ideogramon jado: "Jado, bela ŝtono."

Troviĝas sume 500 ĉinaj ideogramoj, kiuj havas konsistigan parton signifantan jadon. Kaj vortoj koncernantaj jadon estas malfacile nombreblaj. En la ĉinaj ideogramoj ĉiuj vortoj pri juvelo, gemo k.a. trezoroj rilatas jadon.

Por antikvuloj la vorto jado estas simbolo de beleco kaj nobleco. En antikvaj versoj oni komparis ĉiujn bonajn personojn kaj belajn aĵojn kun jado. Kaj multaj homoj donas al siaj infanoj nomon inkluzivantan la ideogramon jado. En "Ruĝdoma Sonĝo", la plej granda klasika romano de Cao Xueqin, estas heroo nomata Baoyu, kaj en la ĉina lingvo la nomo signifas trezoran jadon. La aŭtoro enkorpigis en la bela jado sian idealon. Amo al jado profunde radikiĝis en la koro de la ĉinoj.

La beleco de jado estas sendependa de la homa volo, kaj oni kredas, ke "bela jado estas hazarde renkontebla, sed ne serĉebla".

La ekonomian valoron de jado ne superas tiu de aliaj objektoj, nome "oro havas prezon, sed jado ne", ke oni konservas jadon prefere al oro.

La kulturo de jado en Ĉinio havas historion de 7000 jaroj. Ĝi estas speciala kulturo, kaj jado havas specialan signifon por la ĉinoj.

Por gajni jadon, homoj multege elspezis, kaj aprecado de jado fariĝis grava konsistiga parto de la ĉina kulturo.

Deantikve la ĉinoj ŝatas jadon, sed en la meza parto de Ĉinio oni malofte trovas jadon. Bonkvalita jado troveblas en la okcidenta parto de Ĉinio. La amo al jado ekestis ĉe trovo de jado en Lantian de Ŝaanxi-provinco, kaj poste oni trovis jadon en Hetian sub Kunlun-montaro.

Jado havas 5 kolorojn: blanka, flava, nigra, ruĝa kaj smeralda. La plej bona jado estas blanka jado de Hetian.

Jado de Hetian havas historion de 7000 jaroj kaj konsistigas ĉefan parton de la jada kulturo de Ĉinio.

Jado de Hetian estas fajna, la koloro similas al ŝafa graso. Ĝi havas la brilon de vitro, graso kaj vakso. Krome ĝi estas pli firma ol ŝtalo. Delikate gravurita jadaĵo povas kulturi karakteron kaj temperamenton de homoj.

En la antikvaj materialoj oni nomis Kunlun-montaron "Monto de jado" kaj "Reĝo de la montoj". Antaŭ pli ol 5100 jaroj jado de Hetian jam aperis en Anyang, la tiama ĉefurbo de Ŝang-dinastio. Sklavposedantoj kaj aristokratoj fieris pro uzado de jadaĵoj. Ili kunportis jadajn ornamaĵojn kaj estis entombigitaj kune kun jadaĵoj. La nombro de entombigitaj jadaĵoj estas surprize granda.

En la Okcidenta Zhou-dinastio antaŭ 5000 jaroj jado de Hetian jam fariĝis nemalhavebla por la vivo de la korteganoj. Oni uzis jadan ilaron en rito kaj kulto, kaj en akcepto de imperiestro. La jada kulturo de Ĉinio fiksiĝis en la formo en tiu periodo.

Jado estas multe ŝatata pro sia bela kvalito, bela koloro, bela sentebleco kaj bela sono. Deantikve la ĉinoj ŝatas jadon pli ol oron kaj aliajn juvelŝtonojn. En antikveco estis principo, ke "sen kialo ĝentlemano ne demetas jadan ornamaĵon". Oni prenis la belan koloron kaj firman kvaliton de jado simbolo de humaneco kaj saĝeco. Jado ne havas akran eĝon kaj sonas orelplaĉe, kaj oni rigardas tion justeco kaj honesteco. Ĝuste pro tio deantikve oni preferas jadon.

En antikveco oni portis jadaĵon ne sole por ornami, sed ankaŭ por esprimi la spiritan mondon kaj memkulturon, nome montri sian virton kaj indiki la socian pozicion, senton kaj klerecon kaj lingvan interŝanĝon. Ĝentlemano portis jadan ornamaĵon por atentigi sin, ke li estu virta kiel jado.

Jado estas ofte uzata en la ĉiutaga vivo kiel donaco, memorigaĵo kaj fetiĉo.

Nun multe pliboniĝis la formo, plastiko, desegno, esprimmaniero kaj prilaborado de jadaĵoj kaj oni pli akcentis la fetiĉecon, aprecindecon kaj arton. La ĉefaj specoj de jadaĵoj inkluzivas homajn figurojn, florojn, luksaĵetojn kaj envazajn miniaturajn pejzaĝojn.

Ornamaj jadaĵoj havas multajn specojn, ekzemple braceleto, ringo kaj ora inkrustaĵo. La kruda jado dividiĝas en du kategoriojn: molan kaj malmolan. Se oni klasifikas pli detale, multaj juvelŝtonoj povas esti kalkulataj jado. Krom agato, ankaŭ smeraldo kaj kristalo povas esti kalkulataj jado.

Jado estas natura mineralo. Laŭ la ĉina medicino mineralo povas esti drogo, kaj en la antikva farmakopea verko "Bencao Gangmu" de Ming-dinastio (1368-1644) estas noto: "Jado povas kvietigi animon, vigligi sangan cirkuladon, nutri la koron kaj pulmojn, akrigi vidadon kaj aŭdadon, fortikigi la tendenojn kaj ostojn..." Moderna scienca analizo pruvis, ke jado entenas multajn mikroelementojn, ekzemple zinko, fero, kupro kaj magnezio. Kunportante jadajn ornamaĵojn, oni povas aldoni al si elementojn mankantajn en sia korpo, ensorbi aŭ elimini superfluajn elementojn kaj mikroelementojn por protekti la sanon. Ekzemple purpura kristalo kaj kvarco havas la funkcion kvietigi la animon, kaj agato povas kvietigi febron kaj akrigi vidadon.

Krome oni faras kapkusenon, irbastonon, kombilon k.a. el jado por sanitara celo.

Antikvaj jadaĵoj estas altvaloraj por koservado pro la historia kaj estetika valoro. Jada kulturo estas nedisigebla de la kutimo de kolektado kaj konservado de jadaĵoj.

Oni kolektas kaj konservas jadaĵojn laŭ temoj, ekzemple tiuj de Tang-dinastio, tiuj de Song-dinastio, tiuj de Ming-dinastio kaj tiuj de Qing-dinastio. Laŭ la uzado oni kolektas jadaĵojn kunportatajn kaj liturgiajn. Kaj laŭ plastiko oni dividas la jadaĵojn en kategoriojn de jada peco, jada homo kaj jada ringo.