• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-04 16:59:35    
Ĉu la vojaĝo de Schroeder al mezoriento estas fruktodona?

cri

Posttagmeze de la 4-a de marto laŭ la loka tempo, germana ĉefministro Gerhard Schroeder atingis Federacion de Arabaj Emirlandoj kaj komencis sian 2-tagan viziton al tiu ĉi lando. Tio estas la lasta stacio de lia ĉi-foja unu-semajna vojaĝo al la mezoriento. Antaŭ tio Gerhard Schroeder jam faris viziton al Saŭdi-Arabio, Kuvajtio, Kataro, Barejno, Jemeno kaj Omano. Observantoj opinias, ke ĉi-foja mezorienta vojaĝo de Gerhard Schroeder celas pligrandigi la politikan influon de Germanio en la mezorienta regiono, plifortigi kunlaborojn inter Germanio kaj la mezorientaj landoj rilate al la problemoj de Irako kaj la internacia energio, pluapaŝe intimigi la duflankajn ekonomiajn kaj komercajn kontaktojn kaj antaŭenpuŝi plenampleksan disvolviĝon de la duflankaj rilatoj.

Akordigi la starpunkton sur la iraka problemo kun la mezorientaj landoj estas la gravita punkto de ĉi-foja vojaĝo al la mezoriento fare de Gerhard Schroeder. La germana registaro persistas sur la starpunkto ne sendi armeon al Irako, tamen promesas doni pli da investo en la iraka rekonstruada procezo. Antaŭ la mezorienta vojaĝo de Gerhard Schroeder, Germanio jam trejnis 122 soldatojn kaj ĉirkaŭ 440 policanojn por Irako en Federacio de Arabaj Emirlandoj. Dum sia vizito, Gerhard Schroeder intervidiĝis kun gvidantoj de koncernaj mezorientaj landoj kaj atingis kun ili certagradan komunan konon pri la iraka problemo. Ambaŭ flankoj esprimis plifortigi kunlaborojn en la iraka rekonstruada procezo. Ekzemple, post la interparolo inter Gerhard Schroeder kaj kuvajtia ĉefministro Sabah al-Ahmed, la du flankoj unuanime emfazis, ke la stabileco de Irako estas ege grava por la tuta regiono. Kuvajtio kaj Germanio "Plenamplekse" subtenas la stabilecon kaj rekonstruadon en Irako.

Malaltigi la prezon de petrolo estas alia grava celo de ĉi-foja mezorienta vojaĝo de Gerhard Schroeder. Plejparto de la 7 landoj vizititaj de Gerhard Schroeder ĉi-foje estas gravaj petrolproduktaj landoj de la Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj. Nun la internacia prezo de petrolo pli kaj pli altiĝas, iam atinginte la rekordon de 55 usonaj dolaroj po barelo. Tio alportas negativan influon al la ekonomio de industriaj landoj, kia Germanio. Pro tio Gerhard Schroeder esperas pere de ĉi-foja mezorienta vojaĝo esprimi la zorgon de Germanio al la altiĝo de la petrola prezo.

Laŭ la publika opinio, ĉi-foja mezorienta vojaĝo de Gerhard Schroeder utilos al plifortigo de la rilatoj inter Germanio kaj la mezorientaj landoj kaj profundigos la kunlaborojn de la du flankoj en internaciaj, regionaj, ekonomiaj kaj komercaj problemoj. Do ĉi-foja vizito al la mezoriento fare de Gerhard Schroeder estas fruktodona.