• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-04 17:24:40    
Xi'an hodiaŭ (2)

cri
NOVAJ  KVARTALOJ  DE  LA  URBO
Kiam Xi'an eksportas siajn industriajn produktaĵojn al diversaj lokoj de la mondo, ĝi konstruas la modernan Silkan Vojon al diversajn mondpartoj. Kompare kun la antikva Silka Vojo, la moderna estas pli larĝa, pli ebena kaj pli facila, ĉar ĝi konsistas ne nur el interkruciĝantaj ŝoseoj, fervojoj, sed ankaŭ el aerlinioj. Tie funkcias la nova flughaveno -- Xianyang - (Shjanjang)-a Internacia Aerodromo, kaj ankaŭ komunika reto, kiu ligas la urbon kun preskaŭ ĉiuj landoj.
Xi'an denove fariĝis internacia urbo multe vizitata de komercistoj. Sed nun oni venas tien ne sole por silkaĵoj, sed ankaŭ por investado de modernaj entreprenoj kun la celo produkti nov- teknikajn varojn.
Malproksime de la malnovaj kvartaloj de la urbo estas nova ekspluata distrikto, kie leviĝis antaŭ nelonge multaj nov-teknikaj entreprenoj. Ĝi estas nova fenestro por koni la urbon.
Kiam ni atingis la lokon laŭ la larĝa asfaltita vojo, ni sentis grandan agrablecon. 12 larĝaj stratoj dividis la distrikton de 22.5 kvadrataj kilometroj en multajn malsamgrandajn partojn. S-ro Zhao Yuhua, estro de la distrikta administracio, diris al mi, ke en 1991 la distrikto estis sankciita kiel ŝtata ekspluatejo kaj de tiam ĝis la fino de 1994 tie fondiĝis sume 2119 entreprenoj, inkl. de 212 entreprenoj investitaj de 19 landoj kaj regionoj. Nun 400 entreprenoj pogrande produktas varojn. 1500 scienc-esploraj fruktoj estas aplikataj en produktado de facile vendeblaj varoj, kiaj pecoj de altklara televida aranĝaĵo, komputero, altfunkcia klimatizilo kaj ciferrega interŝanĝilo.
Akompanate de s-ro Zhao, mi vizitis fabrikon de kompresoroj. En ĝi produtaĵoj estas farataj sur aŭtomata produkta linio. De ĝia funkciulo mi informiĝis, ke unu el ĝiaj investantoj estas Chunlan-grupo, la plej granda entrepreno de klimatiziloj en Ĉinio. Ĝi distingiĝas per siaj scienc-teknikaj fortoj. El la 380 laborantoj de la entrepreno estas 112 teknikistoj. Iujn gravajn laborojn tie faras robotoj.
Mi vizitis ankaŭ la Fratan Norman Industrian Limigitan Kompanion kune investitan de Ĉinio kaj Japanio. Tie estas vasta fabrikdomo kaj aŭtomataj produktaj linioj. Kiam mi eniris en iun laborejon, mi vidis, ke laboristoj faras la lastan kontrolon de la varoj. La tie fabrikitaj stebmaŝinoj plejparte estas nigraj. Oni diris al mi, ke la konstruado de la kompanio komenciĝis januare de 1994, kaj post unu jaro la kompanio komencis produktadon kaj nun ĝiaj produktaĵoj eksportiĝas al Japanio, Usono, Singapuro, Ĝernamio, Hongkong kaj aliaj landoj kaj regionoj.
    Antaŭ vespermanĝo mi forlasis la ekspluatan distrikton plenan de vigleco. Tie la blankaj domoj kaj brilantaj lampoj kvazaŭ parolas pri la rilatoj inter la nova kaj malnova distriktoj. La distrikto montras ĉarmecon samkiel la antikva urbo Xi'an. Ĝi apartenas al la pasinteco kaj ankaŭ al la estonteco.