• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-04 17:47:05    
Okcidento de Ĉinio---Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono

cri
Tero
Tie estas 68 milionoj da hektaroj da tero utiligeblaj por terkulturo, forstumado kaj paŝtado, kiuj konsistigas 41.19% de la totala areo de la regiono. La kultureblaj kampoj kovras 9.33 milionojn da hektaroj kaj nun 4.0787 milionoj da hektaroj estas kulturataj. Tie la natura herbejo kovras 48 milionojn da hektaroj. Artefarita herbejo kovras 666700 hektarojn. Ĝi estas unu el la 5 plej grandaj paŝtejoj de nia lando. En Xinjiang la tero utiligebla por forstumado estas 4.8393 milionoj da hektaroj (arbaroj kovras l.5333 milionojn da hektaroj), kaj la akumulita lignokvanto estas 250 milionoj da kubmetroj.
Minoj
Tie jam malkovriĝis 122 specoj da minaĵoj, inter kiuj la rezervokvanto de perilio, muskovito, natria salpetro, kaolino kaj serpenteno okupas la unuan lokon de la tuta lando; la konstatita rezervokvanto de fer-erco estas 730 milionoj da tunoj. Tie subtere estas pli ol 70 specoj da nemetalaj minaĵoj, el kiuj muskovito, gemo, asbesto kaj Hetian-jado estas famaj tra la tuta mondo. Tie la rezervokvanto de salo estas 318 milionoj da tunoj, tiu de soda sulfato 170 milionoj da tunoj, kaj tiu de natria salpetro -- 2.326 milionoj da tunoj.
Fuelo
La jara forkuranta surtera akvokvanto de la tuta regiono estas ch. 88.4 miliardoj da kubmetroj, la ekspluatebla subtera akvo estas 25.2 miliardoj da kubmetroj kaj glaciriveroj kun akva rezervokvanto de 2580 miliardoj da kubmetroj, kovras 24 mil kvadratajn kilometrojn. En Xinjiang la taga sunumado estas longa kaj la jara sunumado estas meznombre 2600-3400 horoj. La karba rezervokvanto konsistigas 37.7% de tiu de la tuta lando kaj tiu de nafto kaj natura gaso estas 30 miliardoj da tunoj kaj konsistigas pli ol kvaronon de tiu de la tuta lando.
Animaloj kaj vegetaloj
En Xinjiang vivas 699 specoj da sovaĝaj animaloj, el kiuj estas 85 specoj da fiŝoj, 7 specoj da amfibioj, 45 specoj da rampuloj kaj 137 specoj da mamuloj. Jam konstatiĝis, ke tie estas 4 mil specoj da sovaĝaj vegetaloj, el kiuj kanaba apocino kaj tarakso (Taraxacum kok-saghyz) kaj aliaj 1mil specoj da vegetaloj estas tre valoraj.
Loĝantaro
Loĝantoj: 17.4735 milionoj
Loĝantara kresko: 1.281% (en 1998)
Nacioj
Tie vivas 10.733 milionoj da nacimalplimultanoj, kiuj konsistigas 61.42% de la totala loĝantaro de la regiono. En Xinjiang vivas 6.601 milionoj da hanoj. Tie estas entute 47 nacioj kaj el ili de generacio al generacio vivas ĉefe ujguroj, hanoj, kazakoj, hujoj, mongoloj, kirgizoj, taĝikoj, ŝibeoj, uzbekoj, manĉuroj, daŭroj, tataroj kaj rusoj.
Ekonomio
Enlanda totala produktovaloro:111.667 miliardoj da juanoj (en 1998) Pokapa produktovaloro: 6667 juanoj (en 1998)
Financa enspezo: 6.53928 miliardoj da juanoj (en 1998)
1  2