• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-05 16:29:02    
Pupoj el tablotenisaj pilkoj

cri

La pupoj el tablotenisaj pilkoj nomiĝas ankaŭ "tablotenisaj figuroj". Pro siaj apartaj formoj kaj materialoj ili estas rigardataj kiel bela floro en la puparta ĝardeno. Ilia kreinto estas s-ro Tong Zhen, instruisto de la Geknaba Domo sub la Ĉina Bonstatiga Ligo.

Estas atentokaptaj la pupoj versimilaj en la Geknaba Domo. Inter ili estas ridantaj gemaljunuloj, sveltaj knabinoj en palacaj vestoj, kantantaj va-aj knabinoj, energiaj golfistoj kaj ridigaj komikistoj kun ĉapo sur la kapo kaj ledŝuoj sur la piedoj... Tie estas ankaŭ kokoj, sovaĝaj anseroj, anasoj, ŝafoj, leporoj, tigroj, ursoj kaj iuj mitaj herooj, kiaj bonzo Xuanzang, liaj disĉiploj simio-reĝo Sun Wukong kaj porko Bajie, kiuj pilgrimis al la Okcidento por peti sutrojn.

La nomitaj pupoj kun tradicia strukturo de puparto havas la originan funkcion, tamen estas multe pli facile fareblaj ol la lignaj. Dank' al la sama aranĝaĵo, la aktoroj povas manipuli ilin same kiel la tradiciajn.

Por fari tiajn pupojn oni bezonas solidajn sciojn pri pentrado. Antaŭ la farado oni devas pentri la deziratajn figurojn kaj iliajn movojn sur papero, kio bezonas delikatan laboron. S-ro Tong dediĉas grandan atenton al la personaj karakteroj kaj sentoj de malsamaj infanoj kaj sub lia peniko la pupoj aspektas stulte, dorlotite, gaje aŭ kolere. La malsamaj naciaj moroj estas bone montritaj per iliaj vestoj kaj movoj. Mi vidis tie dancantajn pupojn tibetaj knabinoj en tibeta robo, dancantan pupon havaja knabino kun girlando kaj kvietan pupon japana knabino kun hartubero sur la kapo en kimono. Unue ili estis pentritaj sur papero kaj poste fariĝis pupoj el tablotenisaj pilkoj. Dum kreado s-ro Tong neniam povas disiĝi de peniko: li devas pentri kaj sur papero kaj sur tablotenisaj pilkoj.

S-ro Tong, sin dediĉanta al la puparta edukado, devenis de pupartista familio. Li elbakis arojn da junaj pup-farantoj kaj pup-ludistoj, tiel ke la infanoj amantaj pup-teatron ellernis pup-ludadon, sed nur malmulte da infanoj havas la feliĉon esti trejnataj en la Geknaba Domo. Estas ja malfacile fari pupojn per tradiciaj metodoj, kio malhelpis ilian populariĝon inter granda amaso da infanoj. Ĉu oni povas trovi simplan metodon por fari pupojn? Dank' al sia atentema esplorado kaj aktiva praktikado s-ro Tong fine trovis tablotenisan pilkon kaj tiel aperis nova membro de la pupa familio. La farado de pupoj el tablotenisaj pilkoj ekscitis la imagipovon kaj kreivon de la infanoj. Ili ludis siajn proprajn pupojn fiere kaj certiĝis pri sia kapablo. Vidinte tion, s-ro Tong sentis grandan ĝojon. En 1995 la 43-a Monda Tablotenisa Ĉampioneca Konkurso okazis en Tianjin, Ĉinio. Por bonvenigi la konkurson, sub lia gvido pli ol 50 infanoj de la puparta kurso de la Geknaba Domo faris 120 seriojn da belaj pupoj en duonjaro kaj donacis ilin al ĉiuj teamoj partoprenantaj la konkurson. La pupoj similaj al amikeca diplomato gvidis ĉinajn geknabojn en ekskurso tra la mondo. En la Monda Mezlernejana Sportkunveno '98 en Ŝanhajo pupoj el tablotenisaj pilkoj refoje fariĝis multe atentataj de la sportistoj, kiuj tre ŝatis la pupojn, aĉetis ilin kaj portis ilin hejmen.

Por la Sidnejaj Olimpiaj Ludoj s-ro Tong faris 112 elegantajn pupojn de la 56 ĉinaj nacioj dum pluraj jaroj kaj donacis ilin al la ĉinaj tablotenisistoj.

S-ro Tong nun estas ankoraŭ vigla kaj scivolema kiel infano.